Bretaro.net - Esperanta Biblioteko Enrete (original) (raw)

Legu

Esperantaj verkoj, dokumentoj, gazetoj, videaĵoj, sonoj kaj fotoj – ĉio senpage elŝutebla kaj kolektita en unu loko.

Bretaro dum KAEST prezentota

Jen, por la prezento-celoj ni nun vendrede, la 19an de novembro prezentos la projekton bretaro.net - kiu estas daŭre en sia beta-versio, sed baldaŭ ĝi aperos jam rete, espereble plene funkcianta. Ni esperas ankaŭ pri via helpo - la retejo bezonos enhavon post sia lanĉo...

La retejo bretaro.net lanĉita!

Jen, post kelkmonata laboro ni aperigas beta-version de la elektronika Esperanto-arkivo. Via helpo por riĉigi la retejon enhave estas bonvena. Same viaj komentoj pri la retejo mem. Ne ĉiuj funkcioj kaj menueroj jam funkcias - ni petas paciencon pri ilia funkciigo ene de kelkaj tagoj/semajnoj.

La retejo iĝu nia Elektronika Esperanto-arkivo

La projekto Bretaro ekestis kun la celo krei rete lokon, kie povus E-istoj mem kontribui per aldonado de valora E-materialo, kiu meritas konservadon, kaj/aŭ publikigon por vasta E-movado. Nia celo estas kolekti ĉiujn eblajn Esperantaĵojn, kiuj estas aŭ senkopirajtaj aŭ libere uzeblaj, kun permeso de la aŭtoro(j). Por helpi al ni legu unue informojn en la parto "Pri la projekto".