Capacity (original) (raw)

Hidraŭliko > Hidraŭla meĥanismo Kapacito havas plurajn signifojn. * Gasa, likva aŭ solida materiokvanto, kiun povas enteni ujo: kapacito de vazo (enhaveco), de baraĵo... * En termodinamiko, la kapacito estas la proporcio inter la akceptita varmo de iu materialo kaj la temperaturŝanĝiĝo * Pri akumulatoro, la kapacito estas la plej granda ŝargokvanto kiun ĝi povas enteni. * En mekaniko, estas la inversa valoro de kontraŭdeforma rezisto (mezuro de deformiĝo). * (arkaisme) Kapacitanco pri elektrostatiko.