Chris Clark (deminer) (original) (raw)
Christopher 'Chris' Clark estas renoma fakulo pri kontraŭmina agado. Li estas brita civitano, ricevis la britan ordenon Armea Kruco (Military Cross) pro braveco sub atako de pafado, kaj la Ordenon de la Brita Imperio pro lia rolo en la evakuado de nelibananoj el Suda Libano dum la milito de 2006. Li dufoje ricevis premiiĝon de Unuiĝintaj Nacioj pro efika plibonigo de la kunordigo kaj funkcio de la UN. En 2008 li kaj la UN-Centro pri Kunordigo de Kontraŭminaj Agadoj en Suda Libano (angle UN Mine Action Coordination Centre South Lebanon) ricevis la Nansen-premion pri helpo al rifuĝintoj, kiun atribuas la Alta Komisaro pri Rifuĝintoj de la Unuiĝintaj Nacioj.