Compound of five octahedra (original) (raw)

En geometrio, kombinaĵo de kvin okedroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 5 okedroj en dudekedra simetrio Ih. Ĝi estas ankaŭ steligo de la regula dudekedro. Ĝi estas unu el kvin regulaj kombinaĵoj kiuj povas esti konstruitaj el identaj platonaj solidoj. Ĝi havas la saman situon de verticoj kiel la dudek-dekduedro. Ĝi komunigas siajn laterojn kaj duonon de triangulaj edroj kun la kombinaĵo de 5 kvar-duon-sesedroj. Ĝi povas esti konstruita kiel romba tridekedro kun rombo-bazitaj piramidoj adiciitaj al ĉiuj edroj. Ĉi tiu kombinaĵo estis unue priskribita de Edmund Hess en 1876.

thumbnail