Ernst Christian Gottlieb Reinhold (original) (raw)

Ernst REINHOLD (naskiĝinta la 18-an de oktobro 1793 en Jena, mortinta samloke la 17-an de septembro 1855) estis germana filozofo. Lia patro estis la teologo Karl Reinhold. Reinhold estis ekde la jaro 1822-a privata docento ĉe la Universitato de Kiel kaj poste ekde 1824 profesoro pri logiko kaj metafiziko ĉe la Friedrich-Schiller-Universitato Jena. El liaj skribaĵoj en kiuj temis pri la ideoj de Immanuel Kant menciindas la jenaj: »Geschichte der Philosophie nach den Hauptmomenten ihrer Entwickelung« (Gotha 1828–30; kvara eldono en Jena 1854) kaj »Lehrbuch der Geschichte der Philosophie« (Jena 1836). Oni informiĝas pri lia vivo ankaŭ en la t.n. Romantikula domo en Jena.