Scale (original) (raw)

Skalo (de la latina vorto scalae, ŝtuparo) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas en baza difino * 1) rilato inter la dimensioj de du diverse grandaj objektoj. Laŭ Francisko Azorín skalo estas Dimensia rilato inter reala k. bildata figuro esprimita per nombro aŭ linio. Li indikas etimologion el la latina scla (ŝtuparo, gradaro). Kaj li aldonas terminojn por tipoj de skaloj nome grafika, numera, de koordinataj skaloj. * a) en lingvaĵo de tekniko, rilato inter la efektivaj dimensioj de objekto kaj la dimensioj de desegnaĵo, kiu figuras ĝin: «en neniu farebla desegnaĵo ni povas desegni samtempe la orbitojn kaj la planedojn laŭ la sama skalo». * b) simbolo montranta la skalon de desegno per linio dividita per streketoj kaj apudaj indikoj de la efektivaj distancoj; * c)