Tetrahedral prism (original) (raw)

Kvaredra hiperprismo estas konveksa uniforma plurĉelo. Ĝi havas 6 ĉelojn: 2 kvaredrojn koneksajn per 4 triangulaj prismoj. Ĝi havas 14 edrojn: 8 triangulojn kaj 6 kvadratojn. Ĝi havas 16 laterojn kaj 8 verticojn. Ĝi estas unu el 18 uniformaj kvar-dimensiaj hiperprismoj, kiuj estas kreitaj per uzo de uniformaj prismoj por koneksi paron de paralelaj platonaj solidoj aŭ arĥimedaj solidoj.

thumbnail