'Le Monde diplomatique' en Esperanto (original) (raw)
Ĉi-monata ĉefartikolo
laŭtlegado de la artikolo
* Danĝera ideo B. B., Novembro 2024 laŭtlegado de la artikolo Tiu metodo estas tiel misfamiĝinta, ke oni ne plu aŭdacas diri ĝian nomon. Kiam, pasintan junion, Eŭropa Unio lanĉis procedurojn pri troa deficito kontraŭ sep regnoj, postulante (…) →
Legu la ĉi-subajn arkivajn artikolojn pri la afero "Assange".
- Pri "ordo bazita sur reguloj" Anne-Cécile ROBERT, Novembro 2024 Anstataŭ internacia juro kaj ĉarto de Unuiĝinta Nacioj, la okcidentaj ŝtatoj nun alvokas novan sistemon supozatan pacigi la interŝtatajn rilatojn. Malklara, malhavanta firman teorian bazon, tiu "multnacia (…) →
* Kamala Harris aŭ la miraĝo de la ŝanĝiĝo Thomas FRANK, Oktobro 2024 Kiu estas S-ino Kamala Harris kaj kion ŝi proponas ? Kandidato de la Demokrata Partio sen esti kampanjinta, la usona vicprezidanto revigligis ŝian tendaron. Tamen, ŝia flatema rondo parolas ne pri ŝiaj (…) →
* Kial Moskvo ne intertraktas nun Arnaud DUBIEN, Oktobro 2024 Ekde la ukraina trudeniro en la regionon de Kursk pasintan Aŭguston, la sintenoj de okcidentaj gvidantoj evidente malproksimiĝis : Berlino anoncis, ke ĝi reduktos la kvanton da sia milita helpo, dum Londono (…) →
* Nord Stream : tri hipotezoj por atenco Fabian SCHEIDLER, Oktobro 2024 La lukto kontraŭ terorismo, absoluta ĉefaĵo por la okcidentaj regnoj ekde la 11-a de Septembro 2001, trovis sian blindan punkton : la detruo de la gasoduktoj Nord Stream en Septembro 2022. Klare (…) →
-
- Libano en la mezo de uragano Akram BELKAID, Oktobro 2024 Same kiel en spionfilmo, sekretservoj insidis komunikilojn, kiuj sammomente eksplodis. Nu, realeco egalis fikcion en Libano, kie membroj de Hizbulaho mortis per tiaj atakoj verŝajne faritaj de Israelo. Jen (…) →
* La Telegram-afero : Francujo, atakpudelo de Usono Matt TAIBBI, Oktobro 2024 La akuzoj kontraŭ s-ro Pavel Durov, fondinto de la mesaĝoaplikaĵo Telegram, sendas terurigan signalon pri esprimlibero. La 21-an de Oktobro 2013, oni urĝe alvokis la usonan ambasadoron en Francujo, (…) →
* La vakega venko de la Laborista Partio Oliver EAGLETON, Septembro 2024 La britaj laboristoj aliris la potencon per forĵeto de la socialista agendo de la epoko de s-ro Jeremy Corbyn, dum la konservativuloj skuiĝis dekstren por ĉasi balotojn perditajn al la Reform-istoj. Ĉu (…) →
* La milito en Ukrainujo malstabiligas Arkton Didier ORTOLLAND, Septembro 2024 Ekonomiaj aktivaĵoj kaj komercaj interŝanĝoj de la cetero de la mondo trafas Arkton. Ĉi tiu regiono, tiel delikata el naturmedia vidpunkto, suferas la eksplodondon de internaciaj krizoj, kies epicentro (…) →
-
-
- "Israelo ne traktas nin kiel civitanojn" Ariane BONZON, Septembro 2024 Malgraŭ sia terura perforto, la milito farata de Israelo kontraŭ Gazao ne estigis grandajn solidarajn manifestaciojn de la araboj vivantaj en Israelo. Fronte al situacio de multforma apartismo, ili restas (…) →
* Kuirejaj koŝmaroj Alexia EYCHENNE, Septembro 2024 De la malgrandaj trinkejoj ĝis la grandaj restoracioj, humiligado ofte estas parto de la ĉiutaga vivo por tiuj kiuj laboras pri kuirado. Havante sian radikon en armeeca koncepto de hierarkio, perforto estas (…) →
* Sud-Afriko, judoj kaj apartismo Charlotte WEIDEMANN, Aŭgusto 2024 Tridek jarojn post la fino de rasapartismo, la malgranda juda komunumoj de Sud-Afriko estas, pli ol iam ajn, disŝirita. Parto de ĝi profitis la rasisman sistemon, la alia rezistis. Du kontraŭdiraj lecionoj (…) →
* Ĉiuj parolis pri tio P. R., Septembro 2024 Ĉu kanti nude, blufarbita en korbo da floroj apud tranĉaĵo de roquefort-fromaĝo plibonigis la francan genion, aŭ ĉu ĝi male pruvis la kapitulacon de la publika regpotenco kontraŭ la satana potenco de (…) →
- Kaŭzo nia :
* Julian Assange estas libera. Post dek du jaroj... Redakcio de Le Monde diplomatique, Junio 2024 Julian Assange estas libera. Post dek du jaroj da mallibereco - unue en la ambasadejo de Ekvadoro en Londono kaj poste en brita prizono - laŭ la motivo, ke la komunikilo WikiLeaks rivelis al la publiko (…) →
* La nedresebla Julian Assange Juan BRANCO, Majo 2019 Politika rifuĝinto ekde la jaro 2013 en la ambasadejo de Ekvadoro en Londono, Julian Assange, la 11-an de Aprilo, estis transdonita al la britaj instancoj. Se li estos transdonita al Usono, la fondinto de (…) →
* Por Julian Assange S. H., Decembro 2018 FIEREGE, ridete, ĉirkaŭata de kvindeko da fotistoj kaj de kadristoj, Jim Acosta, la 16-an de Novembro 2018, celebris sian abruptan revenon al la Blanka Domo. Kelkajn tagojn antaŭe li perdis sian akrediton kiel korespondanto de Cable News Network (CNN), sed la usona justico devigis la prezidanton Donald Trump nuligi la sankcion. “Tio estis testo, kaj ni sukcesis ĝin, Acosta fanfaronis. La ĵurnalistoj devas scii, ke en tiu ĉi lando la gazetara libereco estas sankta, kaj ke ili estas (…) →
- kampulaj problemoj
* En Tanzanio, la Masajoj estas forpelataj por turismo kaj ĉasado Cédric GOUVERNEUR, Aprilo 2023 En 1968 la muzikbando The Beatles mokis "Bungalow Bill", okcidentulon ŝatantan meditadon kaj tigroĉasadon en Hindio. Liaj posteuloj nun venas el Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Ili persekutas grandajn (…) →
* Kiam la Fondaĵo Gates semas malsaton Christelle GÉRAND, Junio 2022 Juĝinte ke la nutrokrizo estas tuj okazonta pro la milito en Ukrainio, la Banko por Afrika Disvolviĝo aprobis krizoplanon je la 23-a de Majo por pliigi la produktadon tra la tuta Afriko. Postulita de (…) →
* En Francio la agro-industrio voras la teron Lucile LECLAIR, Februaro 2022 De Eŭropa Unio ĝis Unuiĝintaj Nacioj, ĉiuj institucioj rekomendas la konservadon de daŭripova familia agrokulturo. Tamen, pli ol iam ajn, tiu modelo ŝajnas esti minacata de impeto de gigantaj firmaoj (…) →
* Senprecedenca ribelo de la Hindiaj kamparanoj Joël CABALION &Delphine THIVET, Februaro 2021 Meze de la virusa krizo, la Hindia registaro efektivigis tri leĝojn, kiuj komencas sovaĝan malreguligon de la nutraĵa kaj agrokultura publika sistemo. Depost ilia decido fare de la parlamento, meze de (…) →
* La teroj de Sud-Afriko estas kundividendaj C. G., Oktobro 2019 La redono de teroj al nigrulaj sudafrikanoj, "eksproprietigo sen kompenso", denove estas gravega demando por la registaro. Dum 25 jaroj, oni proponas transdonojn, kaj eĉ realigis kelkajn transdonojn, sed (…) →
- Pri Gazao kaj Palestino
* Senfina milito kontraŭ la Palestinanoj Alain GRESH, Junio 2021 Post dek unu tagoj da milito, kiuj okazigis 230 Palestinajn mortojn kaj 12 Israelajn mortojn, Israelo kaj Hamas konkludis senkondiĉan militĉeson. Tiu militĉeso ne kvietigis la streĉan situacion en orienta (…) →
* Popolo staranta S. H., Junio 2021 En dek kvin jaroj, Gazo suferis kvin punajn ekspediciojn : en 2006 (“Somerpluvo”) ; en 2008-2009 (“Malmoligita pluvo”) ; en 2012 (“Defendpiliero”) ; 2014 (“Protekta bordaĵo”) ; kaj en 2021 (“Murgardanto”). (…) →
* En Gazao, enkaĝigita popolo Olivier PIRONET, Septembro 2019 Dum la Israelanoj estas vokataj por elekti novan parlamenton, la 17-an de septembro, la Gazaa strio senfine sinkas. De dek tri jaroj, Tel Avivo trudas al la Palestina teritorio regata de Hamas ruinigan (…) →
* Israelo perdis la militon pri praveco Richard FALK, Marto 2009 La venko de la dekstro kaj de la ekstremdekstro ĉe la parlament-elektoj en Israelo surprizis neniun. La Laboristpartio de s-ro Ehud Barak, la ministro pri defendo, pagis la prezon de sia malcedema politiko (…) →
- Pri Nov-Kaledonio
* Historio de la kolero en Nov-Kaledonio Marie SALAÜN &Benoît TRÉPIED, Julio 2024 Decidinte trudi ŝanĝon en la konsisto de la balotantaro en Nov-Kaledonio, S-ro Emmanuel Macron fajrigis tiun insularon. La rezultanta kolero ne estingiĝas. La freŝdata enprizonigo en metropola Francio de (…) →
* Nov-Kaledonio : socio ekbolanta, malkoloniigo suspendita Alban BENSA &Eric WITTERSHEIM, Julio 2014 Laŭ la Interkonsento de Numeo, subskribita en 1998, Nov-Kaledonio devus kompletigi la procezon de malkoloniigo ĝis 2018 per referendumo pri mem-determinado. La periodon markis la kreskanta potenco de (…) →
* Nikelo, pridisputata valoraĵo A. B. & E. W. , Julio 2014 Inter 20% kaj 30% de la nikelaj rezervoj de la mondo troviĝas en Nov-Kaledonio. Esenca metalo por multaj industrioj, dum multaj jaroj ĝi estis eksportita kiel kruda erco - vera "prirabado" laŭ la (…) →