Junulara Esperanta Franca Organizo (JEFO) – Asocio de junaj esperantistoj de Francio (original) (raw)
Bonvenon! JEFO estas asocio kiu kunigas junajn esperantoparolantojn kaj esperantistojn de Francio. En ĉi tiu retejo vi trovos informojn pri nia asocio, pri Esperanto kaj kiel uzi ĝin.
Freŝdataj novaĵoj
- 🇪🇺 Kandidatiĝu al la projektoj de TEJO subtenitaj de Erasmus+! Ĉu vi kontribuos al teatraĵo , vojaĝos tra Eŭropo aŭ gustumos freŝajn manĝaĵojn de aliaj landoj kun aliaj junuloj ? La limdato por la tri projektoj estas la 10-a de Majo, do ne maltrafu tiujn oportunojn por amuziĝi kaj spertiĝi, kaj nepre aliĝu kaj kunhavigu la anoncojn.
- 🎶 FESTO 2024 estas bedaŭrinde nuligita. Ni ploru kune.
- 🥨 BRECO (Bunta Renkontiĝo por Eŭrop-junulara amikeCO) okazos paralele al la Eŭropa Esperanto-Kongreso de la 8-a ĝis la 12-a de Majo 2024 en Strasburgo! Se vi estas malpli ol 35, aliĝu rapide!
- 👥 Ĝenerala Asembleo de JEFO okazis la 19-an de Septembro 2023. Dum ĝi, estis elektitaj novaj estraranoj kaj nova komitato. Trovu iliajn prezentojn sur ĉi tiu paĝo.
- 🎬 Spektu la videon de Linguisticae, financita de JEFO!
- 📱 JEFO nun havas Instagram-konton! Sekvu nin!
- 👥 Dum la lasta ĝenerala asembleo de JEFO, kiu okazis la 5-an de Majo 2022, nova estraro kaj komitato estis elektitaj, ekkonu la membrojn!