Nätordböcker Svenska/Esperanto (original) (raw)

X-anstataŭigo ebla. Kiam oni skribas esperanto-vorton oni povas anstataŭigi cirkumflekson per la ordinara litero sekvata de x. La skribkampon oni povas malplenigi per la esc-klavo aŭ alklaki la krucon dekstre en la skribkampo. Tiri-kaj-malkapti: oni povas per la muso tiri kaj malkapti markitan vorton sur serĉdirektobutonon por serĉi per la vorto. La sagoj ambaŭflanke de la serĉkampo montras ĵus faritajn serĉojn.

Du vortaroj en unu La retpaĝo havas du vortarojn: SVEDA > ESPERANTO kajESPERANTO > SVEDA. Uzu la maldekstrajn butonojn por la ordinaraj serĉoj.
Inversa serĉo Uzu la dekstrajn butonojn sveda < esperanto esperanto < sveda se vi volas serĉi inverse en la respektiva vortaro. Por klarigi la diferencon: imagu paĝon en vortaro. En la maldekstra kolumno estas la serĉvortoj kaj en la dekstra kolumno estas la tradukoj. Normala serĉo okazas en la maldekstra kolumno kaj respondas per la traduko el la dekstra kolumno. Ĉe inversa serĉo la serĉado okazas anstataŭe en la dekstra kolumno, inter la tradukoj, kaj respondas per vorto el la maldekstra kolumno. Provinda se la vorto mankas en la ordinara serĉdirekto aŭ se oni serĉas sinonimojn en la cellingvo. Atentu ke la direkto de la sago (<) en la dekstraj butonoj montras la serĉdirekton – skribu do tie la serĉvorton en la lingvo indikita _dekstre_de la sago. Atentu ke oni foje trovas la sinonimon inter la kursivaj vortoj, ne kiel la unuan vorton de la tekstlinio en la serĉrezulto. Foje la trovita vorto ne rilatas al la kapvorto, sed al alia vorto en la linio – tiam preterpasu tiun linion.

Kompletiga serĉo Inversserĉo en _esperanto < sveda_, kiu uzas modernan vortaron, povas kompletigi sveda > esperanto, kies vortaro estas de 1992 kaj malhavas la lastajn esperanto-vortojn.

Kombini kombinas du kontraŭajn serĉdirektojn: unu normalan kaj unu inversan. Se oni unue serĉas per sveda > esperanto aŭ esperanto > sveda kaj poste volas vidi, kio estus la rezulto per inversa serĉo, oni alklakas □ Kombini kaj tuj vidas la rezulton. Oni ankaŭ povas komenci per alklaki □ Kombini kaj poste serĉi – la serĉo tiam okazas samtempe en la du direktoj.

Scienca malfermas fenestron, kie oni povas enskribi la sciencan nomon de io en botaniko, biologio, fiziologio, medicino ktp kaj trovi ĝian nomon en la sveda kaj esperanto (serĉas en la vortaro esperanto > sveda).

La serĉfiltroj ĉiuj vortklasoj, parto de vorto, ankaŭ fleksioj larĝigas la serĉrezulton. La filtro_ankaŭ fleksioj_ tamen povas trovi vortojn kun kvazaŭfinaĵo, ekz. 'motor' kiam oni serĉas 'mota'.

La ĵokersignoj ? kaj * uzeblas ĉe inversa kaj scienca serĉoj, ? anstataŭas 1 ajnan literon, * anstataŭas 0—plurajn literojn.

Per saĝtelefono oni ne vidas □ Scienca aŭ la serĉfiltrojn pro la limigita ekranspaco. □ Kombini estas anstataŭigita per tio, ke enskribita serĉvorto en unu direkto ankaŭ troviĝas kiel ligilo en responda inversa serĉdirekto.
Se oni volas eviti ke la paĝo rearanĝiĝas por saĝtelefono kiam oni spektas ĝin per ordinara komputilekrano kaj volas mallarĝigi la fenestron draste, oni povas teni la majuskligan klavon premita kiam oni mallarĝigas la fenestron. Malŝalti la funkcion per refreŝigo de la paĝo.

La vortaro Esperanto–Sveda laste ĝisdatigita: 2026-03-25.

Kompletiga uzinstrukcio