Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992 - La Ondo de Esperanto (original) (raw)
Laŭ la rezulto de la censo je la 14a de oktobro 2010 la nombro de la konstanta loĝantaro en Ruslando estis 142,9 milionoj da homoj je 2,3 mln malpli multe ol registris la antaŭa censo – 145,2 mln en la 2002a jaro.
Ruslando nun estas la oka plej loĝata lando en la mondo post Ĉinio (1335 mln), Barato (1210 mln), Usono (309 mln), Indonezio (238 mln), Brazilo (191 mln), Pakistano (165 mln), Bangladeŝo (147 mln). Antaŭ ok jaroj ĝi estis la sepa.
Moskvo kaj Peterburgo plu kreskas
74% da ruslandanoj loĝas en urboj kaj 26% en vilaĝoj.
La plej grandaj Ruslandaj urboj (miloj da loĝantoj) estas:
Urbo | 2010 | 2002 |
---|---|---|
Moskvo | 11514,3 | 10126,4 |
Sankt-Peterburgo | 4848,7 | 4661,2 |
Novosibirsk | 1473,7 | 1425,5 |
Jekaterinburg | 1350,1 | 1293,5 |
Niĵnij Novgorod | 1250,6 | 1311,3 |
Samara | 1164,9 | 1157,9 |
Omsk | 1154,0 | 1134,0 |
Kazanj | 1143,5 | 1105,3 |
Ĉeljabinsk | 1130,3 | 1077,2 |
Rostov-na-Donu | 1089,9 | 1068,3 |
Ufa | 1062,3 | 1042,4 |
Volgograd | 1021,2 | 1011,4 |
Ruslando, pli maljuna kaj pli virina
Inter la du censoj Ruslando maljuniĝis. La averaĝa aĝo kreskis ĝis 39 jaroj kompare kun 37,7 jaroj en 2002.
Inter la loĝantoj de Ruslando estas 66,1 milionoj da viroj (46,2%) kaj 76,8 milionoj da virinoj (53,8%). Por 1000 viroj estas 1163 virinoj; en 2002 por 1000 viroj estis 1147 virinoj.
La averaĝa nombro da infanoj naskitaj de unu virino (pli ol 15-jara) malkreskis de 1,51 en 2002 ĝis nur 1,47 en 2010.
Rusoj, tataroj, ukrainoj kaj aliaj
Sian nacian apartenon ne indikis 5,6 mln da homoj (preskaŭ 4,0%), dum en 2002 nur 1,5 mln da homoj (1%) ne indikis ĝin. Inter la indikintoj, la dek plej grandaj naciaj grupoj estas (milionoj da homoj):
Nacio | 2010 | 2002 |
---|---|---|
Rusoj | 111,02 (80,9%) | 115,89 (80,6%) |
Tataroj | 5,31 (3,87%) | 5,55 (3,87%) |
Ukrainoj | 1,93 (1,41%) | 2,94 (2,95%) |
Baŝkiroj | 1,58 (1,15%) | 1,67 (1,16%) |
Ĉuvaŝoj | 1,44 (1,05%) | 1,64 (1,14%) |
Ĉeĉenoj | 1,43 (1,04%) | 1,36 (0,95%) |
Armenoj | 1,18 (0,86%) | 1,13 (0,79%) |
Avaroj | 0,91 (0,66%) | 0,81 (0,57%) |
Mordovoj | 0,74 (0,54%) | 0,84 (0,59%) |
Kazaĥoj | 0,65 (0,47%) | 0,65 (0,46%) |
Inter pluraj naciaj grupoj estas (miloj da loĝantoj, kun la lokoj laŭ la loĝantonombro), interalie:
16. Belorusoj | 521,4 |
---|---|
23. Germanoj | 394,1 |
28. Ciganoj | 204,9 |
33. Judoj | 156,8 |
51. Poloj | 47,1 |
60. Litovoj | 31,3 |
62. Ĉinoj | 28,9 |
4,5 milionoj da respondintoj ne indikis la posedatajn lingvojn, inter la ceteraj la rusan lingvon menciis 137,5 milonoj da homoj.
Esperanto – nur la 120a
La plej posedataj lingvoj en Ruslando (milionoj da posedantoj)
1. Rusa | 137,5 (99,4%) |
---|---|
2. Angla | 7,57 (5,48%) |
3. Tatara | 4,28 (3,09%) |
4. Germana | 2,07 (1,50%) |
5. Ĉeĉena | 1,35 (0,98%) |
6. Baŝkira | 1,15 (0,83%) |
7. Ukraina | 1,13 (0,82%) |
8. Ĉuvaŝa | 1,04 (0,75%) |
9. Avara | 0,72 (0,52%) |
10. Armena | 0,66 (0,48%) |
Esperanton indikis 992 personoj. Ĝi estas en la 120a loko inter la lingvoj gunziba (1012) kaj teleuta (975).
Inter la kvin elekteblaj planlingvoj en la resuma tabelo krom Esperanto (992) estas ankaŭ Ido kun 9 personoj kaj Edo kun nur 1 scianto. Slovio kaj Interlingua tute ne estis menciitaj.
Kvankam probable ne ĉiuj konantoj de Esperanto estis censitaj, kaj inter la sciantoj eble ne ĉiuj indikis Esperanton, la nombro 992 ŝajnas sufiĉe realisma. Do, almenaŭ unu ruslandano inter ĉ. 150 mil scias Esperanton, aŭ inter unu miliono da ruslandanoj estas 7 esperantistoj.
Ni komparu kun alilandaj censoj:
Ekzemple, en 2001 en Hungario 4 mil 565 personoj indikis Esperanton. Ĝi estas en la 18a loko en la lingvolisto kun averaĝe 445 esperantoparolantoj por unu miliono da hungarianoj.
La censo en Litovio (2001) montris 844 personojn, kiuj scias Esperanton, kiu estas je la 16a loko en la lingvolisto kun averaĝe 245 esperantoparolantoj por unu miliono da litovianoj.
En 2006 la Novzelanda censo evidentigis 123 esperantoparolantojn, aŭ ĉ. 30 parolantojn por unu miliono da novzelandanoj. Esperanto en Novzelando estas, same kiel en Ruslando, en la 120a loko en la lingvolisto.
Eblas kompari ankaŭ kun la socia reto “Вконтакте” en kiu estas registritaj 4 mil 468 esperantoparolantoj en Ruslando. Sed mia esploreto en du urboj montris, ke pluraj personoj notis tie Esperanton ŝerce, aŭ kiel ekzotikaĵon, aŭ kiel lernointencon, kaj ke nur ĉ. 15-20% efektive konas Esperanton almenaŭ je tre primitiva nivelo.
Aleksander Korĵenkov
Ĉe represo bonvolu indiki la fonton: La Ondo de Esperanto
https://sezonoj.ru/2011/12/censo/
Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.
Vizitoj 6.744