Landaj Sekcioj (original) (raw)
La landaj sekcioj ludas gravan rolon en la laboro de TEJO. En la komitato de TEJO sidas komitatanoj de la landaj sekcioj kaj decidas pri la ĝenerala agado de TEJO.
Ni ĉiam ĝojas pri novaj landaj sekcioj (kutime por unu lando, unu sekcio). Estas kelkaj kriterioj por iĝi Landa Sekcio (mallongigo: LS; vi trovas ilin ankaŭ en la Statuto de TEJO, ĉapitro 3, Statuto, artikolo 8 – Landaj kaj fakaj sekcioj):
- ĝi kunigas tra sia lando junajn uzantojn de Esperanto;
- ĝi subtenas la celojn de TEJO;
- ĝi estas aŭ aparta asocio aŭ integra parto de landa asocio aliĝinta al UEA;
- ĝi estas laŭorde organizita;
- ĝi estas vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, seksa orientiĝo, handikapeco, religio, politiko, socia deveno aŭ lingvo;
- membreco en ĝi estas libervola; kaj
- ĝi estas demokratie gvidata.
Ĉu vi estas landa junulara organizo? Eksciu kiel iĝi sekcio de TEJO.
Se vi starigas novan landan sekcion, aŭ se vi nove eniris la estraron de landa sekcio, legu ĉi tie pri taskodivido por la estraro de landa sekcio kaj aliaj konsiloj por Landaj Sekcioj ĉe la TEJO-Akademio.
| Lando | Landa sekcio | | | ------------------ | ---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------- | | | Argentino | Juna Esperantistaro Argentina (JEA) | | | Aŭstrio | Aŭstria Esperanto Junularo (AEJ) | | | Benino | Benina Organizo de Junaj Esperantistoj (BOJE) | | | Brazilo | Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) | | | Britio | Junularo Esperantista Brita (JEB) | | | Bulgario | Bulgara Esperanto-Junularo (BEJ) | | | Burundo | Junulara Esperantista Burunda Organizo (JEBUO) | | | Ĉeĥio | Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) | | | Ĉinio | Ĉina Junulara Esperanto-Asocio (ĈJEA) | | | Danio | Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO) | | | Filipinoj | Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) | | | Finnlando | Finnlanda Esperantista Junulara Organizo (FEJO) | | | Francio | Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) | | | Germanio | Germana Esperanto-Junularo (GEJ) | | | Grekio | Junulara Sekcio de HEA | | | Haitio | Haita Esperanto Junulara Asocio | | | Hispanio | Hispana Esperantista Junulara Societo (HEJS) | | | – Katalunio | Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) | | | Honkongo | Honkonga Junulara Esperanto-Asocio | | | Hungario | Hungara Esperanto-Junularo (HEJ) | | | Irano | Irana Esperantista Junulara Organizo (IREJO) | | | Indonezio | Indonezia Esperantista Junulara Organizo | | | Israelo | Junulara Esperanto-Ligo en Israelo (JELI) | | | Italio | Itala Esperantista Junularo (IEJ) | | | Japanio | Japana Esperanto-Junularo (JEJ) | | | Kanado | Junularo Esperantista Kanada (JEK) | | | Kebekio | Kebekia Esperantista Junulara Organizo | | | Kolombio | KolombEJO | | | Kongo (Dem. Resp.) | Demokratia Kongolanda E-ista Junulara Organizo | | | Koreio | Korea Esperanto-Junularo (KEJ) | | | Kroatio | Kroatia Esperanto-Junulara Asocio (KEJA) | | | Kubo | Kuba Esperantista Junulara Organizo (KEJO) | | | Litovio | Litova Esperantista Junulara Ligo (LEJL) | | | Madagaskaro | Junulara Esperantista Organizo de Madagaskaro (JEOM) | | | Meksiko | Meksika Esperanto-Junularo (MEJ) | | | Nederlando | Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) | | | Nepalo | Nepala Esperanto-Junulara Organizo (NEJO) | | | Norvegio | Norvega Junularo Esperantista (NJE) | | | Pollando | Pola Esperanto-Junularo (PEJ) | | | Portugalio | Portugala Esperanto-Junularo (PEJ) | | | Rumanio | Rumana Esperantista Junulara Asocio (RumEJA) | | | Rusio | Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM) | | | Serbio | Serbia Esperanto-Junulara Organizo (SerbEJO) | | | Slovakio | Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ) | | | Svedio | Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo (SEJU) | | | Tanzanio | Junulara Esperantista de Tanzanio Organizo | | | Togolando | Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj (JOTE) | | | Ukrainio | Ukrainio Ligo Esperantista Junulara (ULEJ) | | | Usono | Usona Esperantista Junularo (USEJ) | | | Vjetnamio | Vjetnama Esperanto-Junularo (VEJO) | |
Fot. kapa Ludovico Cera, ĉefa Łukasz Żebrowski per AMCHARTS