Java (programlingvo) (original) (raw)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo temas pri programlingvo. Por insulo rigardu la paĝon Javo. Por (homa) lingvo legu la artikolon Java lingvo. Por reta programlingvo disponeblas la paĝo JavaScript. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Java (apartigilo).
Java
Logobildo de JavaLogobildo de Java
programlingvo sur Java Virtuala Maŝino • programaro • multparadigma programlingvo
Paradigmo: Objektema, struktura, imperativa
Paradigmo(j): strukturita programado • objektema programado • funkcia programado • ordonema programado • klas-baza programado • reflektado • komuna programado • kunruleca objektema programado • komponanto-baza programado
Aperis en: 1995
Aŭtoro(j): Sun Microsystems
Tipa sistemo: Statika, forta, protektita, nominativa, manifest-bazita
Programlingva(j) dialekto(j): Generic Java, Pizza
Kreita sub la influo de: Objective-C,[1] Ada 83, Objektema Paskalo,[2] UCSD-Paskalo[3][4] C++, C#,[5][6] Eiffel,[7] Smalltalk, Mesa,[8] Modula-3,[9] Generic Java
Havas influon sur: Ada 2005, C#, Clojure, D, ECMAScript, Groovy, J#, PHP, Scala, JavaScript, Python, BeanShell
Permesilo(j): Ĝenerala Publika Permesilo de GNU / Java Community Process
Retejo: http://java.sun.com
vdr

Java (esperantigite Ĝavo kaj Javo

[10], dumprojekta nomo Green Project) estas programlingvo kreita de Sun Microsystems 23-an de majo 1995 sendependa de la operaciumo, tio signifas ke ĝi funkcias sur virtuala maŝino, kaj ĉi tiu estas dependa de la operaciumo. Do, se oni uzas nur funkciojn de java, oni povos unufoje skribi, ĉie ajn funkciigi ĝin.

Java komenciĝis kun la celo fari TTT-paĝojn pli interaktivaj: anstataŭ la kutima parado de tekstoj, bildoj, sonoj kaj filmo (k.e. fiksita informo), Java ebligas al vi aldoni apletojn (angle: applets) aŭ komputilan inteligentecon al TTT-paĝo (per la HTML-marko ). Ĉi-tage oni povas programi riĉan uzinterfacon en Java-apleto rulanta sur la propra komputilo, kaj tamen respekti la privatan sekurecon.

Kiel C++, Java estas objektema ido de C. Sed malsimile al C++, ĝi estas tradukata en duonkodon (angle: bytecode), kiu poste estas interpretata de Virtuala Maŝino, ekzemple en TTT-legilo kiu regas Java-n. La duonkodo estas sendependa de iu maŝino aŭ operaciumo: anstataŭe, la virtuala maŝino devas interpreti la kodon por sia sistemo. Tia maŝino estas konata kiel la Java Virtuala Maŝino.

Java-programoj ruliĝas ne nur en TTT-legiloj (kiel apletoj), sed ankaŭ kiel sendependaj programoj (kiel apliko). Cetere oni uzas Java-n en serviloj (ekzemple per JSP kaj servletoj) kaj ankaŭ por faboj. (Vidu "Specoj de Programoj" ĉisube). La apletoj estas nur la plej rimarkebla uzo de Java per simplaj uzantoj.

En 2000, Microsoft enkondukis novan lingvon, C#, por rivali Java-n. Ĝi estas ido de C++, kiu penas kuraci la difektaĵojn de Java.

Plejparte, se vi jam regas C++, por lerni Java-n vi devas lerni la klasaron de Java, kiu estas pli plena ol tiu de C++. Por verki en Java idiotisme kaj trafe, vi devas lerni el la ekzemploj de efektivaj programoj, kiel kun iu ajn lingvo maŝina aŭ homa. Multe da fontkodo ekzistas enrete.

Libroj pri Java programado laŭ subklaso QA de la Klasifiko de la Kongresa Biblioteko.

Ĉar lernolibroj traktas pri Java ideala, ne reala, ili kutime diskutas pri la supraj diferencoj (kiuj sekvas de la difino de la lingvo), sed ne pri la nur praktikaj problemoj:

Post tempo, la graveco de tiuj problemoj malaperos ĉar interpretiloj pliboniĝos.

Se vi sole regas je LISP, C, Pascal, ktp, vi devos lerni pri objektema programado: aĉetu lernolibron (de Java, de C++ aŭ de objektema programado mem) kun bona enkonduko pri ĝi.

En Java estas kvar ĉefaj specoj de programoj:

Jen tradicia Saluton, mondo! programo en Java:[11]

class SalutonMondo { public static void main(String[] args) { System.out.println("Saluton, mondo!"); // Montru la tekston. } }

La ĉefaj diferencoj inter versioj (Java programadaj kestoj por Java SE - Norma Eldono):

La revizioj 1.3 kaj 1.4 de Java estas veraj revizioj, revizioj de Java 2, kaj ne grandaj ŝanĝoj al la lingvo.

Por ruli Java-programojn oni nur bezonas la JRE (Java Rultempa Medio) de la Java SE - kiu ankaŭ estas subdosierujo de la JDK. Por ruli retservilajn programojn ekzistas ekstra tavolo, la Java EE (Java Entreprena Eldono). Por ruli sur limigitaj aparatoj kiel poŝtelefono, la Java ME (Java Mikro-Eldono) ekzistas. Krom la klasaro de Java mem ekzistas multaj aliaj klasaroj, kiujn oni povas uzi. Ekzemple por uzi objektan datumbazon pli facile, uzu S.O.D.A..

  1. http://cs.gmu.edu/~sean/stuff/java-objc.html
  2. White Paper.About Microsoft's "Delegates"
  3. TechMetrix Research (1999) History of Java. Java Application Servers Report. Arkivita el la originalo je 2010-12-29. Alirita 2009-12-04 . “The project went ahead under the name "green" and the language was based on an old model of UCSD Pascal, which makes it possible to generate interpretive code”.
  4. http://queue.acm.org/detail.cfm?id=1017013
  5. http://www.barrycornelius.com/papers/java5/
  6. http://www.levenez.com/lang/]
  7. The Java Language Environment (May 1996).
  8. The Java Language Specification, 2nd Edition.
  9. http://www.computerworld.com.au/index.php/id;1422447371;pp;3;fp;4194304;fpid;1
  10. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1998/05, paĝo 13: Kio estas Javo? verkita de Klivo.
  11. Lesson: A Closer Look at the "Hello World!" Application, Java Tutorials