Bajto (original) (raw)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bajto
mezurunuo de informo derivita mezurunuo de la Unuiĝinta Kodo pri Unuoj de Mezuro Redakti la valoron en Wikidata
Partoj bito Redakti la valoron en Wikidata vd
vdr

Bajto, bitokookopo estas opo el fiksita nombro da bitoj (kutime bitoko), traktata kiel tutaĵo. Kutime la malpleja adresebla memorero (ĉelo) havas la kapaciton 1 bitoko; kiel mezurunuoj de memorkapacito ankaŭ estas uzataj kilobitoko, megabitoko, gigabitoko.

Ofta konfuzo estas konsideri ke bajto kaj bitoko estas ekzakte sinonimaj, kio ne estas strikte vera.Bitoko ĉiam temas pri grupo da ekzakte 8 bitoj.Bajto, se preni la oficialan difinon, signifas la plej malgrandan kvanton da bitoj kiun komputilo kapablas trakti unuope. Plej kutime tiu kvanto estas 8, sed ekzistas malnovaj komputiloj aŭ reto-sistemoj kie bajto povas valori 7 bitojn (pro tio ke la 8-a bito estas uzata por kontroli erarojn), aŭ 9 (8 bitoj por informo + 1 por eraro-kontrolo).

Per la 8 bitoj de la normala bitoko eblas kodi 256 diversajn valorojn, plej ofte por unu el la sekvaj celoj:

Unu 8-bita bitoko estas prezentebla per du ciferoj en deksesuma nombrosistemo. En malnovaj komputiloj estis uzataj ankaŭ 6-bitaj bitokoj, oportunaj por prezenti signon de 64-elementa signaro aŭ du okumajn ciferojn. Iam oni nomis bitoko 16- aŭ 32-bitajn ĉelojn, sed hodiaŭ la bajtlongo egala al 8 bit estas firme establita, interalie en internaciaj normoj (ekzemple ISO-9660, ISO-11544).

Oni tradicie misuzis la sciencajn prefiksojn k, M, G, ktp por obloj de 1024 (210) anstataŭ de 1000. Iuj distingas inter kB por 1000 bitokoj kaj KB por 1024 bitokoj, sed tiu distingo ne estas aŭdebla. Kun kilobitoko la diferenco estas nur 2,4 %, sed kun terabitoko la eraro estus jam 10 %. Tial estas konsilinde uzi la sciencajn prefiksojn nur kun iliaj oficialaj signifoj kaj uzi la alternativajn prefiksojn por obloj de 1024:

Ankaŭ la mallongigo "O" estas kelkfoje uzata anstataŭ "iB" en Esperanto. (1 kO = 1 kiB)[1]

  1. Ekzemple dum elŝutadoj en Firefox