Cepo (original) (raw)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomionCepo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida Ordo: Asparagales Familio: Amaryllidaceae Genro: Allium
Dunomo
Allium cepaL.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Sistematiko en Vikispecioj
Komunejo pri Cepo
vdr

Infloresko

La cepo (latine: Allium cepa) botanike apartenas al la Amarilidacoj. En la kuirarto oni uzas la bulbojn kaj foliojn de la planto. Cepo fajnigas ĉefe saŭcojn, supojn, salatojn, marinaĵojn kaj viandaĵojn. La larmigan efikon dum la tranĉado de la cepoj oni povas iomete mildigi, se oni laboras apud malfermita fenestro.

Cepa pulvoro estas spico uzata por gustigi en kuirado. Ĝi estas farita de grincitegaj sekiĝaj cepoj, kaj estas vendita kiel ioj tipoj:

Cepa pulvoro povas esti toksa por hundoj.

Jara produkto en tunoj — 2008
Ĉinio 20,817,295
Barato 8,178,300
Aŭstralio 4,003,491
Usono 3,349,170
Pakistano 2,015,200
Turkio 2,007,120
Irano 1,849,275
Egiptio 1,728,417
Rusio 1,712,500
Brazilo 1,299,815
Fonto: UN Food & Agriculture Organisation (FAO)

La flavonoidoj estas naturaj biologiaj substancoj, kiuj posedas anti-inflamajn, anti-alergiajn kaj anti-hemoragiajn ecojn, sed ilia plej grava tasko estas kiel anti-oksidantoj. Cepo kaj ajlo estas riĉaj substancoj pri fenolataj kombinaĵoj, kaj la cepoj enviciĝas inter la plej gravaj dietofontoj pri flavonoidoj. La ĉefaj flavonoidoj trovataj en la cepo estas[1]:

Fenolataj acidoj estas naturaj antioksidantoj kaj tial ili estas tre esplorataj. Ili estas tre gravaj pro ilia neŭtraligo de la liberradikaloj generitaj en la organismo, kiuj asociiĝas al diversaj malsanoj tiel kiel kancero kaj kardiovaskulaj malsanoj. La ĉefaj fenolataj kombinaĵoj de la cepo estas[1]:

Krom tio, ajlo kaj cepo kapablas elpreni kaj kumuli la elementon Selenon el la grundo, kaj ĝin utiligas por la biosintezo de la selenocisteino, iu aminoacido necesa por la sintezo de la seleno-proteinoj, inklude de la anti-oksidaj enzimoj glutationa peroksidazo[2], tioredoksina reduktazo[3] kaj jodotironina dejodinazo[4].

  1. 1,0 1,1 Diabetes: Oxidative Stress and Dietary Antioxidants, Victor R. Preedy
  2. Fish Ecotoxicology, Braunbeck, Bruno Streit, Hinton
  3. Essentials of Medical Geology: Revised Edition, Olle Selinus
  4. Iodine Chemistry and Applications, Tatsuo Kaiho