Halina Gorecka (original) (raw)

Halina Gorecka
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1959 (1959-11-06) (66-jaraĝa)en Kazaĥio
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Kaliningrado
Ŝtataneco Rusio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Urala Federacia Universitato (–1982) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Aleksander Korĵenkov Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1979–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Halina GORECKA (naskiĝis la 6-an de novembro 1959 en Astano, Kazaĥio) estas sovetia kaj rusia esperantistino. Ŝi ricevis matematikan kleron en la Urala Ŝtata Universitato (Sverdlovsk, nun Jekaterinburgo). Gorecka oficis kiel inĝeniero pri komputado en granda projekta firmao kaj nun (2009) estas eldonisto.

Gorecka lernis Esperanton en 1979. Poste ŝi movadumis kiel sekretario kaj prezidanto de la Sverdlovska Esperanto-Klubo, prezidanto de la Urala Esperanto-Komitato kaj de la Urala Esperantista Societo (UES), vicprezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU) (1994-1995) kaj estis la unua redaktoro de Bulteno de REU. Ŝi estis organizanto de multaj renkontiĝoj kaj konferencoj en Uralo kaj peranto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj reprezentanto de Monda Turismo en Ruslando. Gorecka ankaŭ estis ĵuriano en Belartaj Konkursoj de UEA. Ekde 1982 senŝanĝa direktanto de la Kolektiva Esperanta Biblioteko (KEB) kaj de la Urala libro-servo (ULS). Ruslanda peranto de pluraj esperantaj gazetoj. Verkis multajn artikolojn kaj recenzojn en la esperanta kaj landa gazetaro. Oficiala eldonanto de Ruslanda Esperantisto kaj de La Ondo de Esperanto. Eldonis kun la edzo (Aleksander Korĵenkov) pli ol 70 librojn kun diversaj eldonmarkoj (Sezonoj k.a.). Redaktoro de Ruslanda Esperantisto kaj de Ekzakte.

Pro sia agado, ŝi kune kun sia edzo ricevis en 2010 la FAME-premion.

En decembro 2021 ŝi estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2021 pro la laboro por la eldonejo Sezonoj kaj la magazino La Ondo de Esperanto.[1]

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

  1. Halina Gorecka: La Esperantisto de la Jaro 2021, afiŝita la 11-an de decembro 2021
vdrEsperantistoj de la Jaro
Aljuĝitaj ricevintoj de la premio el La Ondo de Esperanto
Ricevintojlaŭ jarode aljuĝo 1998: William Auld Unuiĝinta Reĝlando 1999: Kep Enderby Aŭstralio 2000: Hans Bakker Nederlando Maŭro La Torre Italio Jouko Lindstedt Finnlando 2001: Osmo Buller Finnlando 2002: Michel Duc Goninaz Francio 2003: David ap Iago Unuiĝinta Reĝlando 2004: Helmar Frank Germanio 2005: Povilas Jegorovas Litovio 2006: Bertilo Wennergren Svedio 2007: Peter Zilvar Germanio 2008: Ilona Koutny Hungario 2009: Aleksander Korĵenkov Rusio 2010: Katalin Kováts Hungario 2011: Dennis Keefe Usono 2012: Peter Baláž Slovakio 2013: Mark Fettes Kanado 2014: Mireille Grosjean Svislando 2015: Chuck Smith Usono 2016: Stefan MacGill Nov-Zelando 2017: Trezoro Huang Yinbao Ĉinio 2018: Hori Jasuo Japanio 2019: Anna Löwenstein Unuiĝinta Reĝlando 2020: Fernando Maia Jr. Brazilo 2021: Halina Gorecka Rusio 2022: Edmund Grimley Evans Unuiĝinta Reĝlando 2023: Sun Mingxiao Ĉinio 2024: Stela Besenyei-Merger Hungario 2025: Ranja Zafinifotsy Madagaskaro La flago de la neŭtrala internacia lingvo Esperanto kaj la movado asociata kun ĝi.
Kategorio pri Esperantistoj de la Jaro en Vikimedia Komunejo
Kategorio de esperantistojPortalo pri Esperanto
Bibliotekoj PeEnEo: 294551 LCCN: nb2018009076 VIAF: 311492087