Kivio (original) (raw)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo temas pri genro de birdoj kun 5 specioj. Por frukto rigardu la paĝon Kivifrukto. Por kromnomo por novzelandano legu la artikolon Kivioj (homoj).
Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomionKivio
Plenkreska nordinsula kivio en la Monto MaungatautariPlenkreska nordinsula kivio en la Monto Maungatautari
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj Filumo: Chordata - ĥorduloj Klaso: Aves - birdoj Ordo: Apterygiformes - apterigoformaj Familio: Apterygidae - apterigedoj Genro: Apteryx - apterigo, kivioShaw, G, 1813
Natura arealo  Apteryx mantelli - nordinsula kivio  Apteryx maxima - makula kivio  Apteryx rowi - okarita kivio  Apteryx australis - sudinsula kivio  O   Apteryx owenii - eta kivioNatura arealo Apteryx mantelli - nordinsula kivio Apteryx maxima - makula kivio Apteryx rowi - okarita kivio Apteryx australis - sudinsula kivio O Apteryx owenii - eta kivio Natura arealo Apteryx mantelli - nordinsula kivio Apteryx maxima - makula kivio Apteryx rowi - okarita kivio Apteryx australis - sudinsula kivio O Apteryx owenii - eta kivio
Specioj
5 specioj_A. owenii_ Gould, J, 1847 - eta kivioA. maxima Sclater, PL; von Hochstetter, F, 1861 - makula kivioA. australis Shaw, G, 1813 - sudinsula kivioA. rowi Tennyson, AJD; Palma, RL; Robertson, HA; Worthy, TH; Gill, BJ, 2003 - okarita kivioA. mantelli Bartlett, AD, 1852 - nordinsula kivio
Sinonimoj
Sinonimoj_Stictapteryx_ Iredale & Mathews, 1926_Kiwi_ Verheyen, 1960_Pseudapteryx_ Lydekker 1891
Aliaj Vikimediaj projektoj
Sistematiko en Vikispecioj
Komunejo pri Kivio
vdr

Apterigo[1],[2] (latine Apteryx), aŭ pli komune kivio[3],[2], estas genro de neflugaj birdoj el la familio de apterigedoj[2] (Apterygidae). Ĝi estas la sola genro de tiu malgranda familio, kiu mem estas la nura familio de la ordo de apterigoformaj[4],[2] (Apterygiformes). Ĝi konsistas el kvin agnoskitaj specioj.

La kivioj vivas endemie en Novzelando. Ekde la enkonduko de predantaj bestoj fare de enmigrantoj ili estas endanĝerigitaj. El la kvin agnoskitaj specioj, kvar estas nune vundeblaj, kaj unu estas preskaŭ minacata. Ĉiuj specioj estis negative tuŝitaj de historia senarbarigo sed nuntempe grandaj areoj de ĝia arbara habitato estas bone protektita en rezervejoj kaj naciaj parkoj. Nun la plej granda minaco al ĝia survivado estas predado fare de invadaj mamulaj predantoj.

La kivio estas unu el la naciaj simboloj kaj de Novzelando kaj de la Novzelandanoj. Tiu asocio estas tiom forta ke la termino Kiwi (kivio) estas uzata tutmonde kiel familiara laŭloka nomo por Novzelandanoj.

La inoj demetas la plej grandajn ovojn rilate al sia korpogrando inter ĉiuj ajn specioj de birdoj en la mondo[5].

La maoria vorto kiwi[6] estas ĝenerale akceptita kiel "de imita origino" el la birda alvoko[7]. Tamen, kelkaj lingvistoj derivigas la vorton el prakerna polinezia *kiwi, kiu aludas al la Numenius tahitiensis, nome la Pacifika kurlo, migranta birdo kiu vintrumas en la tropikpacifikaj insuloj.[8]Pro sia longa kaj kurveca beko kaj bruna korpo, fakte la kurlo similas al la kivio. Tiele kiam alvenis al Novzelando la unuaj polineziaj setlantoj, ili estus povinta apliki la vorton kiwi al la ĵustrovita birdo.[9]

La scienca genronomo Apteryx derivas el la antikva greka kaj signifas "senflugila": α (a-, sen) kaj πτερυξ, πτερυγος (pterux, pterugos, flugilo)[10].

Laŭhorloĝe el maldekstro: sudinsula kivio (Apteryx australis), eta kivio (Apteryx owenii) kaj makula kivio (Apteryx maxima) ĉe Auckland War Memorial Museum

Delonge oni supozis, ke la kivio estas proksime rilata al la aliaj novzelandaj strutoformaj nome la Moaoj. Tamen ĵusaj studoj pere de DNA indikas, ke la Struto estas pli proksime rilata al la moao kaj la kivio estas pli proksime rilata al la Emuo kaj al la kazuaroj. Tiu teorio sugestas, ke la prauloj de la kivioj alvenis en Novzelandon el aliloke en Aŭstralazio multe post la moaoj. Laŭ britaj fakuloj, la kivioj povus esti antikva importaĵo el Aŭstralio. Priserĉistoj de Oksforda Universitato trovis, ke pruvaro de DNA konektis la aŭstralian Emuon kaj la Struton el Afriko. Post ekzameni DNA el la moao, ili kredas, ke la kivio estas pli proksime rilata al siaj aŭstraliaj kuzoj.[11]

Laŭ AviList[12], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por la tuta genro, kaj ties Esperantaj nomoj[2]:

Pli détale, estas kvin konataj specioj de kivio, same kiel nombraj subspecioj.

Haasta kivio en Otorohanga Kiviejo

Rilataro en la genro Apteryx[16]

Kivioj estas noktaj neflugaj birdoj, grandaj inter 25 kaj 45 cm.

Ties adaptado al la surtera vivo estas ege grava: kiel ĉiuj aliaj Strutoformaj birdoj (kiaj la Struto, la Emuo, la Reaoj kaj la Kazuaroj) ili ne havas karinon ĉe la sternumo por ankri siajn flugilmuskolojn. La vestiĝaj flugiloj estas tiom malgrandaj ke ili estas nevideblaj sub la dornecaj, harecaj, dubranĉaj plumoj. Dum plej plenkreskaj birdoj havas ostojn kun vakaj enoj por minimumigi la pezon kaj ebligi praktikeblan flugon, kivioj havas medolon kiel mamuloj kaj kiel idoj de aliaj birdoj. Sen postuloj pro pezo por flugado, la inoj de la bruna kivio portas kaj demetas ununuran ovon kiu povas pezi tiom multe kiom ĝis 450 g. Kiel plej aliaj Strutoformaj, ili ne havas uropigan glandon.

Ties beko estas longa, fleksebla kaj sensiva al tuŝo, kaj ties okuloj havas limigitajn kombilpektenaĵojn. Ĉiukaze ties okuloj estas ege malgrandaj, normale se konsideri, ke ili moviĝas ĉefe dumnokte kaj apenaŭ uzas sian vidosenton sed nur tuŝ- kaj flarosenton. Tamen kivioj estas esceptoj rilate al noktemaj birdoj, kiuj ĝenerale havas grandajn okulojn kaj fortan vidkapablon. Ŝajnas, ke ili prifajfas pri vidkapablo kaj turnas sin al aliaj sentoj, simile al fiŝoj aŭ amfibioj kiuj loĝas en malhelo de kavoj.[17]

Ties plumoj havas nek barbiojn nek postmudaĵojn, kaj ili havas grandajn hardetektilojn ĉirkaŭ la buŝtruo. Ili havas 13 flugoplumojn, ne havas vostojn kaj ja malgrandan vostostumpon. Fine ties maĉstomako estas malforta, kaj ties cekumo estas longa kaj mallarĝa.[18]

La kivioj nestas en tuneloj. La inoj demetas unu aŭ du ovojn, kiuj havas mirindan dikecon, atingantaj ĝis kvaronon de la ina pezo.

Antaŭ la alveno de homoj en la 13a jarcento aŭ antaŭe, la unikaj novzelandaj endemiaj mamuloj estis tri specioj de vespertoj, kaj la ekologia niĉo kiun en aliaj mondopartoj estas okupita de animaloj kiaj ĉevaloj, lupoj aŭ musoj estis okupita en la insularo de birdoj (kaj je malpli etendo, de reptilioj).

Relativa grando de ovoj.

Kivioj estas timidaj kaj kutime noktuloj. Ties ĉefe nokta kutimaro povas esti rezulto de habitata invado fare de predantoj, inklude homojn. En areoj de Novzelando kie oni forigis enmetitajn predantojn, kiaj ĉe rezervejoj, kivioj estas ofte vidataj dumtage. Ili preferas subtropikajn kaj moderklimatajn arbarojn el podokarpoj kaj fagoj, sed ili estis devigitaj adaptiĝi al diferencaj habitatoj, kiaj ĉealpaj arbustaroj, herbotufaj herbejoj, kaj montoj.[18] Kivioj havas tre alte disvolvigitan flarkapablon, malkutime ĉe birdoj, kaj estas la ununuraj birdoj kun naztruoj ĉe la pinto de siaj longaj bekoj. Kivioj manĝas malgrandajn senvertebrulojn, semojn, larvojn kaj multajn variojn de vermoj. Ili povas manĝi ankaŭ fruktojn, malgrandajn krabojn, angilojn kaj amfibiojn. Ĉar ties naztruoj estas situantaj ĉe la pinto de ties longaj bekoj, kivioj povas detekti insektojn kaj vermojn subgrunde uzante sian akran flarkapablon, sen fakte vidi aŭ senti ilin.[18]

Post pariĝo la masklo kaj la ino de kivio tendencas vivi siajn tutajn vivojn kiel monogama paro. Dum la pariĝa sezono, Junio al Marto, la paro alvokas unu la alian nokte, kaj kuniĝas en la nestotruo ĉiun trian tagon. Tiu rilato povas daŭri ĝis 20 jaroj.[19] Nekutime ĉe aliaj birdoj escepte ĉe kelkaj rabobirdoj, ili havas funkciantan paron de ovarioj (ĉe plej birdoj kaj ĉe ornitorinkoj, la dekstra ovario neniam maturiĝas, tiele ke nur la maldekstra funkcias).[18][20][21] Kiviovoj povas pezi ĝis unu kvarono de la pezo de la ino. Kutime oni demetas unu ovon sezone. La kiviino demetas la plej grandan ovon en proporcio al la grando de ĉiu ajn birdo en la mondo,[22] tiel ke kvankam la kivio estas preskaŭ samgrande kiel hejma koko, ĝi kapablas demeti ovojn kiuj estas preskaŭ sesfoje la grandon de tiu de kokino.[23] La ovoj havas mildan teksturon, kaj estas eburecaj aŭ verdecblankaj.[24] La masklo kovas la ovon, escepte ĉe la Haasta kivio, A. haastii, ĉe kiuj ambaŭ gepatroj implikiĝas. La kovoperiodo estas 63–92 tagoj.[18] Produkti tiun enorman ovon ege postulas el la ino. Dum la 30 tagoj kiuj daŭras la kresko de la tute disvolvigita ovo la ino devas manĝi trifoje sian normalan kvanton de manĝo. Du aŭ tri tagojn antaŭ la ovodemeto estas tiom malmulte da spaco ene de la ino por ŝia stomako kaj tiele ŝi estas devigita fasti.[25]

Tutlandaj studoj montris, ke averaĝe nur 5 % el la kiviidoj survivas al plenkreskeco. Tamen ĉe areoj kie oni faras aktivan plagokontrolon, la survivindicoj por la Nordinsula bruna kivio povas esti multe pli altaj. Ekzemple antaŭ kune programo pere de la veneno 1080 fare de la konservoservo DOC kaj la Animal Health Board en la arbaro de Tongariro en 2006, 32 kiviidoj estis radio-kontrolitaj, el kiuj 57% survivis al plenkreskeco. Danke al pliiĝanta plagokontrolo, la populacio de plenkreskaj vikioj ĉe Tongariro preskaŭ duobliĝis ekde 1998.

Maungatautari frumatene.

En 2000 la Novzelanda Departamento de Konservado starigis kvin rezervejojn fokuse al disvolvigo de metodoj por protekti kiviojn kaj pligrandigi ties nombrojn.

Estas tri kivirezervejojn en la Norda Insulo:

kaj du en la Suda Insulo:

Nombraj aliaj naturrezervejoj kaj rifuĝejoj havas gravajn populaciojn de kivioj, kiaj la jenaj:

Ilustraĵo de Ovena kivio.

Operaco Nest Egg (nestovo) estas programo administrata de BNZ Save the Kiwi Trust – partnereco inter la Banko de Novzelando, la Departamento de Konservado kaj la Royal Forest and Bird Protection Society. Kiviaj ovoj kaj idoj estas prenitaj el la naturo kaj zorgitaj en kaptiveco ĝis ili estas sufiĉe grandaj por defendi sin mem – kutime kiam ili pezas ĉirkaŭ 1200 gramojn. Ili estas poste revenigitaj al naturo. La birdoj el la operaco nestovo havas 65% el ŝancon por survivi ĝis la plenkreskeco – kompare kun nur 5% el la naturkreskintaj idoj.[26] Tiu metodo estas uzata ĉe ĉiuj kivispecioj escepte ĉe la Ovena kivio.

En 2004, kontraŭ-1080 aktivulo Phillip Anderton prezentiĝis antaŭ la novzelanda gazetaro montranta kivion supozite venenigitan. Priserĉado montris, ke Anderton mensogis al la ĵurnalistoj kaj al la publiko.[27] Li estis uzinta kivion kiu estis kaptita en porposuma kaptilo. Etenda kontrolado montris, ke la kivioj ne estas je risko pro uzado de tiu biodegradebla veneno 1080.[28]

Enmetitaj mamulaj predantoj, nome ermenoj, hundoj, furoj kaj katoj, estas ĉefaj minacoj por la kivioj. Aliaj minacoj estas habitato-modifo/perdo kaj frapo de motoraj veturiloj. La limigita distribuado kaj malgrando de kelkaj kiviaj populacioj pliigas sian vundeblon pro endogamio.

Ermenoj kulpas pri proksimume duono el mortoj de kiviidoj en multaj areoj tra Novzelando. Ankaŭ katoj je malpli etendo predas kiviidojn. Reserĉado montris, ke la kombina efiko de predantoj kaj aliaj mortotialoj (akcidentoj ktp.) rezultas en malpli ol 5% kiviidoj survivantaj al plenkreskeco.[29] Junaj kivioj estas vundeblaj pro la ermena predado ĝis ili atingas ĉirkaŭ 1–1.2 kg peze, kaj je tiu aĝo ili jam povas kutime defendi sin mem.

Furoj kaj hundoj ofte mortigas plenkreskajn kiviojn. Tiuj predantoj povas kaŭzi grandajn kaj subitajn malpliiĝojn en la populacioj. Partikulare, hundoj trovas la fortan distingan odoron de kivioj nerezistebla kaj facile trovebla, kaj tiele ili povas kapti kaj mortigi kivion en sekundoj. Frapado kontraŭ motorveturiloj estas alia minaco por ĉiuj kivioj kies habitato estas trapasata de ŝoseoj. Ankaŭ malĝuste kontrolitaj kaptiloj por vulpoposumoj mortigas aŭ kripligas grandan nombron de kivioj ĉiujare.[30]

Detalo de la supra pinto de “kahu kiwi”, parto de tradicia maoria vesto, kiu montras distingan harecan naturon de kiviaj plumoj.

La maorioj tradicie kredis, ke la kivioj estas sub la protektado de Tane Mahuta, dio de la arbaro. Ili estis uzitaj kiel manĝo kaj ties plumoj por “kahu kiwi”, nome ceremonia vesto.[31] Nune la kiviaj plumoj estas ankoraŭ uzata, sed kolektitaj nur el birdoj kiuj mortiĝas nature aŭ kiel ŝosemortinto aŭ predado, aŭ el kaptivaj birdoj.[32] Kivioj jam ne plu estas ĉasataj kaj kelkaj maorioj konsideras sin mem kiel ties gardistoj.[9]

La unua kivia specimeno studita de eŭropano estis kivia haŭaĵo alportita al George Shaw de kapitano Andrew Barclay per la ŝipo Providence, kiu informis ke li ricevis ĝin el maristo en Port Jackson nome haveno de Sidnejo ĉirkaŭ 1811. George Shaw donis al la birdo ties sciencan nomon kaj pentris skizojn pri de li imaginita vivo de la birdo kiuj aperis kiel platoj 1057 kaj 1058 en volumeno 24a de la The Naturalist's Miscellany en 1813.

En 1851, la Zoo de Londono iĝis la unua bestoĝardeno kiu havas kivion. La unua enkaptiveca bredado okazis en 1945.[33] Ĉe 2007 nur 13 bestoĝardenoj for de Novzelando tenas kiviojn.[34] En Germanio la Frankfurta Bestoĝardeno havas 12, la Berlina Bestoĝardeno havas sep, Weltvogelpark Walsrode havas unu, la Vaŝingtona Bestoĝardeno havas tri aŭ kvin, la Vogelpark Avifauna en Nederlando havas tri, la San Diego Bestoĝardeno havas kvin, la San Diego Zoo Safari Park havas unu, la Smithsonian Conservation Biology Institute havas unu, kaj la Columbus Zoo and Aquarium havas tri.[35]

Kivio sur poŝtmarko de 1898 de Novzelando.

La kivio kiel simbolo unuafoje aperis fine de la 19a jarcento en militistaj markiloj de novzelandaj regimentoj. Poste aperis en la signoj de la Sudkanterburia Bataliono en 1886 kaj ĉe la Hastingaj Riflovolontuloj de 1887. Tuj poste la kivio aperis en multaj militistaj markoj, kaj en 1906 kiam la kivia ciraĵo iĝis amplekse vendita en Britio kaj Usono la simbolo iĝis pli amplekse konata.

Dum la Unua Mondmilito, la nomo "kivio" por la novzelandaj soldatoj iĝis de ĝenerala uzado, kaj giganta kivio (nune konata kiel Bulford Kiwi), estis elfosata el argilo sur monteto ĉe Sling Camp en Anglio. Tiu uzado disvastiĝis tiom ke nune ĉiuj novzelandanoj kaj tutmonde kaj hejme estas komune aludita kiel "kivioj".

La kivio ekde tiam iĝis la plej bone konata nacia simbolo por Novzelando, kaj tiel la birdo aperas en la blazonoj, signaloj kaj bildoj de multaj novzelandaj urboj, kluboj kaj organizoj; je nacia nivelo, la ruĝa konturo de kivio estas en la centro de la kokardo de la Novzelanda Aerarmeo.[24][36] La kivio aperas ankaŭ en la logoo de la Novzelanda Rugbeligo, kaj la novzelanda nacia rugbeteamo estas kromnomata la kivioj.

La dorso de la novzelanda dolarmonero montras bildon de kivio kaj en monunua komercado la Novzelanda dolaro estas ofte menciita kiel "the kiwi" (la kivio).[37]

  1. apterigo en PIV ĉe Vortaro.net.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Ornitologia taksonomio.
  3. kivio en PIV ĉe Vortaro.net.
  4. apterigoformaj en PIV ĉe Vortaro.net.
  5. Birds: Kiwi. San Diego Zoo. Alirita 2008-09-19 .
  6. "Kiwi", Unabridged Dictionary, Random House, 2006, http://dictionary.reference.com/browse/Kiwi
  7. "Kiwi", The American Heritage Dictionary of the English Language (4th ed.), Houghton Mifflin, 2006, http://dictionary.reference.com/browse/Kiwi .
  8. "kiwi", Polynesian Lexicon Project Online, NZ, http://pollex.org.nz/entry/kiwi.1/ .
  9. 9,0 9,1 "Kiwi a Maori", About the bird, Save the kiwi, archived from the original on 2011-07-05, https://web.archive.org/web/20110705001243/http://www.savethekiwi.org.nz/about-the-bird/kiwi-a-maori/kiwi-a-maori.html, retrieved 2013-09-21 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-05. Alirita 2013-09-21 ..
  10. Birds of the World, Southern Brown Kiwi.
  11. News in Science, AU: ABC, http://www.abc.net.au/science/news/stories/s243830.htm .
  12. AviList v2025, konsultita la 10-an de jan. 2026.
  13. 13,0 13,1 Shepherd, L.D. & Lambert, D.M. (2008) Ancient DNA and conservation: lessons from the endangered kiwi of New Zealand Molecular Ecology 17, 2174–84
  14. Rowi: New Zealand native land birds. New Zealand Department of Conservation (DOC). Alirita 2009-07-25 .Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-19. Alirita 2021-08-14 .
  15. BirdLife International (2008) Northern Brown Kiwi. Data Zone. Alirita 6a Februaro 2009 .Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-03. Alirita 2013-09-21 .
  16. Great Spotted Kiwi Classification. University of Wisconsin. Alirita 2008-07-09 .
  17. Tim Birkhead, Bird sense. What It's Like to Be a Bird, Bloomsbury, 2012, paĝo 11
  18. 18,0 18,1 18,2 18,3 18,4 Davies, S.J.J.F. (2003). "8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 89–90. ISBN 0-7876-5784-0.
  19. Save the Kiwi, NZ, http://SavetheKiwi.org.nz/ , formerly Kiwi Recovery.
  20. Fitzpatrick, F.L., (1934). Unilateral and bilateral ovaries in raptorial birds. The Wilson Bulletin, 46(1): 19-22
  21. Kinsky, F.C., (1971). The consistent presence of paired ovaries in the Kiwi (Apteryx) with some discussion of this condition in other birds. Journal of Ornithology 112(3): 334–357.
  22. "Wilderness New Zealand", Official Guide Book, Auckland Zoo .
  23. Save the kiwi, archived from the original on 2011-09-24, https://web.archive.org/web/20110924103747/http://www.savethekiwi.org/, retrieved 2013-09-21 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-24. Alirita 2021-12-21 ..
  24. 24,0 24,1 The Kiwi Bird, New Zealand's Indigenous Flightless Bird. Arkivita el la originalo je 2010-02-10. Alirita 2009-01-16 .Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-10. Alirita 2013-09-21 .
  25. Piper, Ross (2007), Extraordinary Animals: An Encyclopedia of Curious and Unusual Animals, Greenwood Press .
  26. Operation Nest Egg, NZ: Save the wiki, archived from the original on 2011-09-03, https://web.archive.org/web/20110903145411/http://www.savethekiwi.org.nz/bnz-save-the-kiwi/operation-nest-egg/operation-nest-egg.html, retrieved 2013-09-21 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-03. Alirita 2013-09-21 ..
  27. Macbrayne, Rosaleen. Poison campaigner fined after using kiwi in stunt. The New Zealand Herald (3-a de septembro 2004). Alirita 13a de oktobro 2011 .
  28. Survival of brown kiwi exposed to 1080 poison used for control of brushtail possums in Northland, New Zealand (1999). Arkivita el la originalo je 2011-09-29. Alirita 2013-09-21 .Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-29. Alirita 2021-08-14 ..
  29. JA McLennan et al (1996), Role of predation in the decline of kiwi, Apteryx spp., in New Zealand, http://www.newzealandecology.org.nz/nzje/free_issues/NZJEcol20_1_27.pdf
  30. Kiwis killed by traps, not 1080, conservation officer says, NZ: Royal society, 2a Aŭgusto 1995, archived from the original on 2013-09-23, https://web.archive.org/web/20130923041811/http://www.royalsociety.org.nz/1995/08/02/kiwis-killed-by-traps-not-1080-conservation-officer-says/, retrieved 2013-09-21 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-23. Alirita 2013-09-21 ..
  31. "Kiwi and people: early history", Te Ara, NZ: The Government, archived from the original on 2008-12-12, https://web.archive.org/web/20081212052947/http://www.teara.govt.nz/TheBush/NativeBirdsAndBats/Kiwi/4/en, retrieved 2013-09-21 .
  32. New Zealand Embassy and Smithsonian National Zoo host handover ceremony to return kiwi feathers to New Zealand, New Zealand Ministry of Foreign Affairs and Trade, archived from the original on 2012-11-20, https://web.archive.org/web/20121120123305/http://www.nzembassy.com/usa/news/new-zealand-embassy-and-smithsonian-national-zoo-host-handover-ceremony-to-return-kiwi-feat, retrieved 2013-09-21 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-20. Alirita 2013-09-21 ..
  33. Captive management plan for kiwi (PDF). New Zealand Department of Conservation (Junio 2004). Alirita 17a Aŭgusto 2009 .
  34. Fowler, Murray E; Miller, R Eric (2007), Zoo and Wild Animal Medicine Current Therapy, Elsevier Health Sciences, p. 215 .
  35. Gibson, Eloise, "Shy envoys off on their OE", 29a Aprilo 2010, paĝo a4.
  36. The Kiwi. About New Zealand. NZ Search. Arkivita el la originalo je 2010-05-24. Alirita 2009-01-16 .Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-05-24. Alirita 2013-09-21 .
  37. "Kiwi falls after Wheeler talks down intervention, QE", The National Business Review, 27a oktobro 2012. Kontrolita 27a oktobro 2012.Arkivigite je 2013-06-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-04. Alirita 2013-09-21 .

Aliaj novzelandaj poŝtmarkoj pri kivioj

vdrBirdoj
Regno: Animalo • Filumo: Ĥorduloj • Subfilumo: Vertebruloj • Infrafilumo: Makzeluloj • Superklaso: Tetrapodoj • Klaso: Birdoj
Birdoj laŭ ordoj (alfabete) Ordoj de akcipitroformaj ~ anseroformaj ~ apodoformaj ~ cikonioformaj ~ falkoformaj ~ fenikopteroformaj ~ gavioformaj ~ gruoformaj ~ ĥaradrioformaj ~ kaprimulgoformaj ~ kokoformaj ~ kolomboformaj ~ koracioformaj ~ kukoloformaj ~ papagoformaj ~ paseroformaj ~ pegoformaj ~ pelikanoformaj ~ podicipoformaj ~ procelarioformaj ~ psitakoformaj ~ pterokloformaj ~ sfeniskoformaj ~ strigoformaj ~ strutoformaj ~ tinamoformaj ~ trogonoformaj ~ trokiloformaj ~ turnicoformaj
Rilataj artikoloj: Birdomigrado ~ Birdoprotektado ~ Birdnestoj ~ BirdkantoVidu ankaŭ: Dinosaŭraj birdoj

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.