Mars Reconnaissance Orbiter (original) (raw)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MRO. La marsa pejzaĝo estis aldonita de artisto.

Mars Reconnaissance Orbiter (MRO; esperante "Marsa Skolta Orbitilo" aŭ, por konservi la akronimon, "Marsa Rekognoska Orbitilo") estas usona kosmosondilo lanĉita la 12-an de aŭgusto 2005. La 10-an de marto 2006 ĝi eniris elipsan orbiton ĉirkaŭ Marso ; tiu orbito iĝu iom post iom cirkla, kaj tiam la sondilo sendu tre precizajn (alt-distingajn) fotojn de ĝia surfaco, interalie por prepari estontajn surmarsiĝojn. Krome ĝi servu al plusendilo de radio-mesaĝoj inter estontaj sondiloj kaj Tero.

MRO estas parto de la Mars-Esplora Programo de NASA. Ĝi estis lanĉita per raketo Atlas-5 el Kennedy Space Center kaj enorbitiĝis ĉirkaŭ Marso en marto 2006. La programo estis planita por daŭri ĝis novembro 2008.

La itinero inter Tero kaj Marso

La tuta maso de la MRO estas 2180 kg (1149 kg pelaĵo). La antaŭpela sistemo konsistas el 20 peliloj. Por forsendo de la informoj posedas ĝi grandpovuman kaj malgrand-povuman antenojn. Du sunpaneloj donas ambaŭ 1000 W da energio, kiun konservas du akumulatoroj.