Martelo (original) (raw)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
| Martelo | |
|---|---|
| Martelo | |
| Klasifiko | serurista instrumentaro, konstrua instrumentaro |
| Uzata por | batado de malmola materialo |
| Rilataj | maleo |
Martelo estas ilo por bati dum serurista kaj meblista laboro. Precipe oni uzas ĝin por enbati najlojn en lignon aŭ aliajn konstrumaterialojn. Speciala tipo de martelo estas maleo.
Laŭ Francisko Azorín martelo estas Batilo konsistanta el peza ferpeco je la ekstremo de tenilo, uzata en pluraj metioj.[1] Li indikas etimologion el la latinaj martulus, marceolus, martiolus, marculus, marcellus el marcus (batilo). Kaj li aldonas la terminon marteli, por batadi per martelo; kaj la tipojn dentata, dukapa, forĝmartelo kaj pordomartelo.[2]
Ekzistas pluraj (3, kaj 2 pri amboso) proverboj pri martelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

„ Al vi ne plaĉis sitelo, laboru per martelo. ” 
„ Esti inter martelo kaj amboso. ” Martelo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Kategorio Martelo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Martelo en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 133.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-03 .
| v • d • rSerurista instrumentaro | |
|---|---|
| Serurista instrumentaro | Drilo • Ĉizilo • Fajlilo • Kubutborilo • Martelo • Martelego • Martelegeto • Plattenajlo • Punktofrapilo • Pinĉilo • Tranĉtenajlo • Skrapilo • Ŝraŭboturnilo • Tranĉilo • Tondilo |