Novao (original) (raw)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
| Ĉi tiu artikolo temas pri tipo de stelo, en multaj lingvoj nomata "nova". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Nova. |
|---|
Arta desegno: Hidrogena atmosfero de ruĝa giganto altirite de blanka nano, formas diskon, antaŭ fali sur la nanan stelon kaj eksplodi
En astronomio, novao estas stelo, kies lumeco abrupte kreskas, povante ŝanĝi de 10 magnitudoj. Tiu plilumeco daŭras kelkajn tagojn, post kiuj la stelo revenas iom-post-iome al sia antaŭa brilo.
La unuaj astronomo kiuj observis tiajn stelojn, kredis vidi aperon de "Nova stelo" (latine: stella nova), de tio la radiko nova-.
Oni ne konfuzu novaon kun supernovao, kies procezo estas multe pli intensa kaj detruiva.
Laŭ nuna hipotezo, nova okazas ĉe kelkobla stelo, kies unu komponanto estas blanka nano kaj la alia, iĝante ruĝa giganto, plenigas sian lobon de Roche.
Materio (ĉefe hidrogeno kaj heliumo) el la giganta stelo suferas altiron far de la blanka nano kaj, forminte akrecian diskon, "falas" sur la blankan stelon. Tie, premegata de la gravita forto de la nana stelo, tiu materio estigas nuklean fuzion kaj termonuklea eksplodo.
Oni taksas la energion de tia eksplodo al ĉirkaŭ 1038 al 1039 ĵuloj.
La eksplodo granrapide forpelas la diskon, kaj, manke de "brulaĵo" la termonuklea aktiveco rapide malkreskas.
Tiu procezo povas ripetiĝi; ĝi koncernas nur malgrandan parton de la stela maso (1023 al 1024 kg, kiam stelo kiel Suno havas mason de 1030 kg). Oni konas plurajn ripetajn novaojn, ekzemple RS Ophiuchi kiu ekbrilis en 1898, 1933, 1958, 1967, 1985 kaj 2006.
- Novao en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Novao en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Novao en ReVo
| v • d • rSpektra klasifiko de steloj | ||
|---|---|---|
| Ĝeneralaj spektraj klasoj | O • B • A • F • G • K • M | |
| Aldonaj spektraj klasoj | W (Wolf-Rayet stelo) • С (Karbonaj steloj) • S (Zirkoniaj steloj) • R, T, Y (Brunaj nanoj) • В (Blankaj nanoj) • P (Planeduma nebulozo) • Q (Novao) • SN (Supernovao) | |
| Klaso de lumeco | 0 aŭ Ia+ (Hipergigantoj: Helaj bluaj variantaj steloj, Bluaj hipergigantoj, Flavaj hipergigantoj, Ruĝaj hipergigantoj) • Supergigantoj (Blua, Flava, Ruĝa) • Helaj gigantoj • Gigantoj (Blua, Flava, Ruĝa) • Subgiganto • Ĉefa sekvenco (nanoj) • O (Bluaj) • B • A • F • G (Flavaj) • K (Oranĝkoloraj) • M (Ruĝaj) • Subnanoj (O • B • Malvarmaj subnanoj) • Blankaj nanoj |
