Nubo (original) (raw)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri meteologiaĵo. Por informoj pri socia retejo, vidu la artikolon Nubo.re.

Blankaj nuboj (kumulusoj) en blua ĉielo indikas stabilan veteron

Nubo estetiko

Nuboj estas meteologie grandaj kolektaĵoj de akvovaporo, akvoguto, glaciguto en la troposfero.

En ĉiutaga parolo, oni nomas "nubo" simile aspektantajn aerajn kolektaĵon el sablo, polvo, insektoj, birdoj ktp.

Meteorologika.

Antikvaj nubostudoj ne estis faritaj izole, sed estis observitaj kombine kun aliaj veterelementoj kaj eĉ kun aliaj natursciencoj. Ĉirkaŭ 340 a.n.e., greka filozofo Aristotelo verkis Meteorologika, verkon kiu reprezentis la sumon de sciaro de la tempo pri naturscienco, inkluzive de vetero kaj klimato. Por la unua fojo, precipitaĵo kaj la nuboj de kiuj falas precipitaĵo estis nomitaj "meteoroj", kiuj originas de la greka vorto meteoros, kio signifas 'alte en la ĉielo'. De tiu vorto venis la moderna termino meteologio, la studo de nuboj kaj vetero. Meteorologika baziĝis sur intuicio kaj simpla observado, sed ne sur kio nun estas konsiderita scienca metodo. Tamen, ĝi estis la unua konata laboro kiu provis trakti larĝan gamon de meteologiaj temoj laŭ sistema maniero, precipe la akva ciklo.[1]

Post jarcentoj da konjektaj teorioj pri la formado kaj konduto de nuboj, la unuaj vere sciencaj studoj estis entreprenitaj fare de Luke Howard en Anglio kaj Jean-Baptiste Lamarck en Francio. Howard estis metoda observanto kun forta baziĝo en la latina lingvo, kaj uzis sian fonon por formale klasifiki la diversajn troposferajn nubospecojn dum 1802. Li kredis ke sciencaj observaĵoj de la ŝanĝiĝantaj nubformoj sur la ĉielo povis malfemii la ŝlosilon al veterprognozo.

Lamarck laboris sendepende pri nubklasifiko la saman jaron kaj elpensis malsaman nomskemon kiu ne faris impreson eĉ en lia hejmlando Francio, ĉar ĝi uzis nekutime priskribajn kaj neformalajn francajn nomojn kaj frazojn por nubospecoj. Lia sistemo de nomenklaturo inkludis 12 kategoriojn da nuboj, kun tiaj nomoj kiel (tradukitaj de la franca) kiel nebulecaj nuboj, makulitaj nuboj, kaj balail-similaj nuboj. Kontraŭe, Howard uzis universale akceptitan latinan, kiu rapide kaptis ĝeneralan atenton post kiam ĝi estis publikigita en 1803.[2] Kiel signo de la populareco de la nomskemo, germana dramisto kaj poeto Johann Wolfgang von Goethe verkis kvar poemojn pri nuboj, kaj dediĉis ilin al Howard.

Ellaboro de la sistemo de Howard estis poste formale adoptita fare de la Internacia Meteologia Konferenco en 1891.[2] Tiu ĉi sistemo kovris nur la troposferajn nubospecojn. Tamen, la eltrovo de nuboj super la troposfero dum la malfrua 19-a jarcento poste kaŭzis la kreadon de apartaj klasifikaj skemoj kiuj revenis al la uzo de priskribaj komunnomoj kaj frazoj kiuj iom memoris la metodojn de Lamarck por klasifiko. Tiuj tre altaj nuboj, kvankam klasitaj per tiuj malsamaj metodoj, estas tamen larĝe similaj al kelkaj nuboformoj identigitaj en la troposfero per latinaj nomoj.[3]

Nuboj ekestas kiam akvo sur tero estas vaporigita laŭ la varmo de la Suno. La varma aero kun la vaporo altiĝas, ĝis ĝi malvarmiĝas alte. Ĉi tio malvaporigas la akvon pro la fizika fenomeno de kondensado. La kondensado de akva vaporo, en likva akvo aŭ glacio, okazas komence ĉirkaŭ mikropartikloj nomataj kondensadaj aŭ glaciigaj kernoj. La aro da akvaj gutetoj aŭ glaciaj kristaloj tiam en la aero estas nubo.

Nubosemado (nomita ofte artefarita pluvo) estas formo de modifo de vetero, nome sistemo por ŝanĝi la kvanton aŭ tipon de precipitaĵo kiu falas el nuboj, pere de disigado de substancoj en la aeron kio utilas kiel nuba kondensado aŭ kiel kerno de glacio, kio siavice ŝanĝas la mikrofizikajn procezojn ene de la nubo. La kutima klopodo estas por pliigo de la kvanto de precipitaĵo (ĉu de pluvo aŭ de neĝo), sed ankaŭ oni intencas eviti hajlon kaj nebulon ekzemple ĉe flughavenoj.

Adiabata malvarmiĝo okazas kiam unu aŭ pli el tri eblaj levantaj agentoj - konvektaj, ciklonaj/alfrontaj, aŭ orografiaj - igas parton de aero enhavanta nevideblan akvovaporon plialtiĝi kaj malvarmetiĝi ĝis sia rosopunkto, la temperaturo ĉe kiu la aero iĝas saturita. La ĉefa mekanismo malantaŭ tiu procezo estas adiabata malvarmiĝo.[4] Ĉar la aero estas malvarmetigita ĝis sia rosopunkto kaj iĝas saturita, akvovaporo normale kondensiĝas kaj formas nubajn gutojn. Tiu kondensado normale okazas sur nubaj kondensokernoj kiel ekzemple salo aŭ polvaj partikloj kiuj estas sufiĉe malgrandaj por esti tenitaj supre per normala cirkulado de la aero.[5][6]

Animacio de nubevoluo el cumulus humilis ĝis cumulonimbus capillatus incus.

Unu agento estas la konvekta suprenmovo de aero kaŭzita de dumtaga suna hejtado ĉe surfacnivelo.[5] Malaltnivela aermasa malstabileco permesas la formadon de kumulformaj nuboj en la troposfero, kiuj povas produkti pluvojn se la aero estas sufiĉe humida (akvenhava).[7] En modere maloftaj okazoj, konvekta lifto povas esti sufiĉe potenca por penetri la tropopaŭzon kaj puŝi la nubopinton en la stratosferon.[8]

Fronta kaj ciklona plialtiĝo okazas en la troposfero kiam stabila aero estas devigita supren ĉe veterfrontoj kaj ĉirkaŭ centroj de malalta premo per procezo nomita konverĝo.[9] Varmaj frontoj asociitaj kun ekstertropikaj ciklonoj tendencas generi plejparte ciroformajn kaj stratoformajn nubojn super larĝa areo krom se la proksimiĝanta varma aermaso ne estas malstabila, en kiu kazo cumulus congestus aŭ kumulonimbonuboj estas kutime enkonstruitaj en la ĉefa precipita nuba tavolo.[10] Malvarmaj frontoj estas kutime pli rapide moviĝantaj kaj generas pli mallarĝan vicon de nuboj, kiuj estas plejparte stratokumulformaj, kumuloformaj aŭ kumulonimboformaj depende de la stabileco de la varma aermaso ĵus antaŭ la fronto.[11]

Venta vespera krepusko plifortigita de la angulo de la Suno. Nuboj povas vide imiti tornadon rezultiĝantan el orografia lifto.

Tria fonto de lifto estas ventocirkulado deviganta aeron super fizika baro kiel ekzemple monto (orografia lifto).[5] Se la aero estas ĝenerale stabila, nenio pli ol lentikulaj ĉapoj formiĝas. Tamen, se la aero fariĝas sufiĉe humida kaj malstabila, povas aperi orografiaj pluvegoj aŭ eĉ fulmotondroj.[12]

Nuboj formitaj per iuj da tiuj levantaj agentoj vidiĝas komence en la troposfero kie tiuj agentoj estas plej aktivaj. Tamen, akvovaporo kiu estis levita al la pinto de troposfero povas esti portita eĉ pli alten per gravitondoj kie plia kondensado povas rezultigi la formadon de nuboj en la stratosfero kaj mezosfero.[13]

Kune kun adiabata malvarmiĝo kiu postulas levantan agenton, tri gravaj neadiabataj mekanismoj ekzistas por malaltigi la temperaturon de la aero ĝi ĝia rosopunkto. Kondukta, radia, kaj vaporiĝa malvarmiĝo postulas neniun levmekanismon kaj povas kaŭzi kondensadon sur surfacnivelo rezultigante la formadon de nebulo.[14][15][16]

Pluraj ĉeffontoj de akvovaporo povas esti aldonitaj al la aero kiel maniero atingi saturiĝon sen iu malvarmiga procezo: vaporado de surfaca akvo aŭ humida grundo,[17][18][19] precipitaĵofantompluvo,[20] kaj planta transpirado.[21]

Alta ciruso supre-maldekstre kunfandiĝanta en cirusstratuso dekstre kaj iom da cirokumuluso ekstremdekstre.

Troposferaj nuboj formiĝas en ajna el tri niveloj (antaŭe nomitaj étages (etaĝoj)) surbaze de altituda gamo super la surfaco de la Tero. La grupigo de nuboj en nivelojn estas kutime farita por la celoj de nubaj atlasoj, surfacaj veterobservaĵoj,[22] kaj vetermapoj.[23] La baz-alteco por ĉiu nivelo varias depende de la latitudina geografia zono.[22] Ĉiu altnivelo konsistas el du aŭ tri genrospecoj diferencitaj ĉefe per fizika formo.[24][25]

La normaj niveloj kaj genro-specoj estas resumitaj en proksimuma descenda sinsekvo de la alteco ĉe kiu ĉiu estas normale bazita.[26] Plurnivelaj nuboj kun signifa vertikala amplekso estas aparte listigitaj kaj resumitaj en proksimuma ascendanta ordo de malstabileco aŭ konvekta agado.[27]

Mezalta kumuluso.

A composite black-and-white photograph showing cirrus clouds over the surface of Mars

Ciruso super Neptuno, fotita dum la flugado de Voyager 2.

En planedoj aliaj ol la Tero la nuboj povas esti komponitaj de aliaj substancoj.

La nuboj de Venuso estas formataj de gutoj de sulfata acido.[28] Marso posedas nubojn el akvo kaj karbona dioksido ĉefe ĉe ties polusoj.[29][30] En Marso oni detektis ankaŭ nebulon el akvo-glacio.[31]

Titano estas kovrita per densa nebulo de hidrokarbonidoj, kiuj kaŝas nubojn el metano.[32][33] La gigantaj planedoj, nome Jupitero kaj Saturno havas superajn nubojn el amoniako kaj posedas intermezajn nubojn el hidrosulfido de amonio kaj profundajn nubojn el akvo.[34][35] Urano kaj Neptuno posedas tre probable profundajn nubojn similajn al tiuj de Jupitero kaj, certe, superajn nubojn el metano.[36][37][38][39][40][41]

Ĉielo kun nuboj.

Nuboj super la urbo Hermosillo, Meksiko.

Ekzistas proverboj pri nubo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[42]:

Citaĵo Vi antaŭnelonge ĉielon katenis,Kaj fulmo minace vin ĉirkaŭ-ekprenis,Kaj tondro ruliĝis de vi kun mister',Kaj donis vi pluvon, trinkaĵon al ter'.[49]
Citaĵo La nuboj donas al ni sensacion de nestabileco kaj eterneco. La nuboj estas —kiel maro— ĉiam variaj kaj ĉiam la samaj. Ni sentas rigardante ilin kiel nia estaĵo kaj ĉio kuras al nenio, dum ili —tiom fuĝemaj— restas eternaj. Tiuj nuboj kiujn ni rigardas nune estis rigarditaj antaŭ ducent, kvincent, mil, tri mil jaroj, de aliaj homoj kiuj havis la samajn pasiojn kaj la samajn angorojn kiujn ni mem havas nun. — Las nubes nos dan una sensación de inestabilidad y de eternidad. Las nubes son —como el mar— siempre varias y siempre las mismas. Sentimos mirándolas cómo nuestro ser y todas las cosas corren hacia la nada, en tanto que ellas —tan fugitivas— permanecen eternas. A estas nubes que ahora miramos las miraron hace doscientos, quinientos, mil, tres mil años, otros hombres con las mismas pasiones y las mismas ansias que nosotros.[50]
  1. (1972) “Aristotle and his _Meteorologica_”, Bulletin of the American Meteorological Society 53, p. 634. doi:[[doi:10.1175%2F1520-0477%281972%29053%3C0634%3AAAH%3E2.0.CO%3B2|10.1175/1520-0477(1972)053<0634:AAH>2.0.CO;2]].
  2. 2,0 2,1 (1975) International Cloud Atlas, preface to the 1939 edition I. Secretariat of the World Meteorological Organization, p. [htt://archive.org/details/manualonobservat00worl/e/ IX–XIII]. ISBN 978-92-63-10407-6.
  3. World Meteorological Organization, eld. (2017). "Upper atmospheric clouds, International Cloud Atlas". Alirita la 31an de Julio 2017.
  4. . Adiabatic Process. gsu.edu (2013). Alirita 18a de Novembro 2013 .
  5. 5,0 5,1 5,2 . Humidity, Saturation, and Stability. vsc.edu (2013). Arkivita el la originalo je 2a de Majo 2014. Alirita 18a de Novembro 2013 .
  6. . Cloud Drops, Rain Drops (2008). Alirita 19a de Marto 2012 .
  7. (2012) “Linear relation between convective cloud drop number concentration and depth for rain initiation”, Journal of Geophysical Research 117 (D2), p. n/a. doi:10.1029/2011JD016457. Bibkodo:2012JGRD..117.2207F.
  8. TROPOPAUSE PENETRATIONS BY CUMULONIMBUS CLOUDS (June 1965). Arkivita el la originalo je 3a de Marto 2016. Alirita 9a de Novembro 2014 .
  9. . Lifting Along Frontal Boundaries. vsc.edu (2013). Alirita 20a de Marto 2015 .
  10. "Mackerel sky". Weather Online. Alirita la 21an de Novembro 2013.
  11. Lee M. Grenci. (2001) A World of Weather: Fundamentals of Meteorology: A Text / Laboratory Manual, 3‑a eldono, Kendall/Hunt Publishing Company, p. 207–212. ISBN 978-0-7872-7716-1. OCLC 51160155.
  12. Pidwirny, M. (2006). "Cloud Formation Processes" Arkivigite je 2024-12-14 per la retarkivo Wayback Machine, ĉapitro 8a en Fundamentals of Physical Geography, 2a eldono.
  13. About NLCs, Polar Mesospheric Clouds, from Atmospheric optics
  14. Ackerman, p. 109
  15. . Radiational cooling. American Meteorological Society (2009). Arkivita el la originalo je 12a de Majo 2011. Alirita 27a de Decembro 2008 .
  16. . Approaches to saturation. University of California in Los Angeles (2004). Arkivita el la originalo je 25a de Februaro 2009. Alirita 7a de Februaro 2009 .
  17. Pearce, Robert Penrose. (2002) Meteorology at the Millennium. Academic Press. ISBN 978-0-12-548035-2.
  18. Bart van den Hurk; Eleanor Blyth (2008). "Global maps of Local Land-Atmosphere coupling" (PDF). KNMI. Arkivita el la originalo (PDF) la 25an de Februaro 2009. Alirita la 2an de Januaro 2009.
  19. . Air Masses. National Weather Service (2008). Arkivita el la originalo je 24a de Decembro 2008. Alirita 2a de Januaro 2009 .
  20. . Virga and Dry Thunderstorms. National Oceanic and Atmospheric Administration (2009). Alirita 2a de Januaro 2009 .
  21. Reiley, H. Edward. (2002) Introductory horticulture. Cengage Learning. ISBN 978-0-7668-1567-4.
  22. 22,0 22,1 World Meteorological Organization, eld. (2017). "Definitions, International Cloud Atlas". Alirita la 30an de Marto 2017.
  23. JetStream (2008). How to read weather maps. Arkivigite je 2012-07-05 per la retarkivo Wayback Machine National Weather Service. Alirita la 16an de Majo 2007.
  24. Appearance of Clouds, International Cloud Atlas (2017). Alirita 26a de Aprilo 2017 .
  25. World Meteorological Organization, eld. (2017). "Cloud Identification Guide, International Cloud Atlas". Alirita la 4an de Aprilo 2017.
  26. World Meteorological Organization, eld. (1995). "WMO cloud classifications" (PDF). Arkivita (PDF) el la originalo la 26an de Februaro 2005. Alirita la 1an de Februaro 2012.
  27. Pilotfriend, eld. (2016). "Meteorology". Pilotfriend. Alirita la 19an de Marto 2016.
  28. Bougher, Stephen Wesley; Phillips, Roger (1997). Venus II: Geology, Geophysics, Atmosphere, and Solar Wind Environment. University of Arizona Press. pp. 127–129. ISBN 978-0-8165-1830-2. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  29. SPACE.com staff (28a de aŭgusto 2006). "Mars Clouds Higher Than Any on Earth". SPACE.com. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  30. "Clouds Move Across Mars Horizon". Arkivigite je 2016-06-02 per la retarkivo Wayback Machine Phoenix Photographs. National Aeronautics and Space Administration. 19a de septembro 2008. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  31. "NASA SP-441: Viking Orbiter Views of Mars". National Aeronautics and Space Administration. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  32. Athéna Coustenis; F.W. Taylor (2008). Titan: Exploring an Earthlike World. World Scientific. pp. 154–155. ISBN 978-981-270-501-3. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  33. "Surprise Hidden in Titan's Smog: Cirrus-Like Clouds". Arkivigite je 2020-05-18 per la retarkivo Wayback Machine Mission News. National Aeronautics and Space Administration. 3a de februaro 2011. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  34. Phillips, Tony (20a de majo 2010). "Big Mystery: Jupiter Loses a Stripe". Arkivigite je 2011-04-20 per la retarkivo Wayback Machine Nasa Headline News – 2010. National Aeronautics and Space Administration. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  35. Dougherty, Michele; Esposito, Larry (Novembro 2009). Saturn from Cassini-Huygens (1a eld.). Springer. p. 118. ISBN 978-1-4020-9216-9. OCLC 527635272. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  36. Taylor Redd, Nola (2012). "Neptune's Atmosphere: Composition, Climate, & Weather". Space.com. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  37. Boyle, Rebecca (18a de oktobro 2012). "Check Out The Most Richly Detailed Image Ever Taken of Uranus". Popular Science. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  38. Irwin, Patrick (Julio 2003). Giant Planets of Our Solar System: Atmospheres, Composition, and Structure (1a eld.). Springer. p. 115. ISBN 978-3-540-00681-7. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  39. "Uranus". Scholastic. Arkivita el la originalo la 2an de septembro 2011. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  40. Lunine, Jonathan I. (September 1993). "The Atmospheres of Uranus and Neptune". Annual Review of Astronomy and Astrophysics. 31: 217–263. Bibcode:1993ARA&A..31..217L. doi:10.1146/annurev.aa.31.090193.001245.
  41. Elkins-Tanton, Linda T. (2006). Uranus, Neptune, Pluto, and the Outer Solar System. New York: Chelsea House. pp. 79–83. ISBN 978-0-8160-5197-7.
  42. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-27 .
  43. 43,0 43,1 Nemet-Nejat, Karen Rhea. (1998) Daily Life in Ancient Mesopotamia, Daily Life. Greenwood, p. [htt://archive.org/details/dailylifeinancie00neme/e/182 182]. ISBN 978-0313294976.
  44. Gertz, Jan Christian. (2014) “The Miracle at the Sea: Remarks on the Recent Discussion about Origin and Composition of the Exodus Narrative”, The Book of Exodus: Composition, Reception, and Interpretation. Leiden, The Netherlands: Brill, p. 111. ISBN 978-90-04-28266-7.
  45. 45,0 45,1 45,2 45,3 45,4 45,5 Strauss, Leo. (1966) Socrates and Aristophanes. Chicago, Illinois: The University of Chicago Press, p. 17–21, 29. ISBN 978-0-226-77719-1.
  46. 46,0 46,1 Roche, Paul. (2005) Aristophanes: The Complete Plays: A New Translation by Paul Roche. New York City, New York: New American Library, p. 149–150. ISBN 978-0-451-21409-6.
  47. 47,0 47,1 Robson, James. (2017) Popular Culture in the Ancient World. Cambridge, England: Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-07489-7.
  48. 48,0 48,1 48,2 Ding, Ersu. (2010) Parallels, Interactions, and Illuminations: Traversing Chinese and Western Theories of the Sign. Toronto, Canada: University of Toronto Press, p. 118. ISBN 978-1-4426-4048-1.
  49. Aleksandr Puŝkin, "Rusa poezio en tradukoj de Sergej Rublov", 2002 — 468 paĝoj, p 122.
  50. José Martínez Ruiz, "Las nubes", http://elhacedordesuenos.blogspot.com Alirita la 17an de decembro 2019.

Genroj de nuboj laŭ la Internacia Nubatlaso

Tiu ĉi artikolo apartenas al la aro de la mil plej gravaj artikoloj