Pastinako (original) (raw)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mikso Oni proponas alinomi la artikolon «Pastinako» al «**Kultiva pastinako».Kialo: tiu artikolo traktas pri kultivata (sativa) specio de la genro Pastinako; "kultiva pastinako" konformas al NPIV [1]..Atentu: la celpaĝo «Kultiva pastinako**» jam ekzistas. Se ĝi enhavas ion alian ol nur unu version kun alidirektilo al la malnova nomo, tiam nur administrantoj povas forigi ĝin, por ke alinomado eblu.
Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomionKultiva pastinako
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida Ordo: Apialoj Apiales Familio: Apiacoj Apiaceae Genro: Pastinako Pastinaca Specio: P. sativa
Dunomo
_Pastinaca sativaL.[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
Sistematiko en Vikispecioj
Komunejo pri Kultiva pastinako
vdr

Pastinako (latine Pastinaca sativa) estas specio de dujara herbeca planto kun karnoriĉa radiko el la familio de la apiacoj. Ĝi havas manĝeblajn radikojn. En Eŭropo la pastinako estis multe manĝata antaŭ la importo de la terpomo el Sud-Ameriko. Ĝi estis antaŭe tre kultivata kiel legomo kaj furaĝa planto. Nun ĝi ankoraŭ estas kultivata en Britio, en la nordaj landoj kaj en norda Afriko. La pastinako estas eburkolora kaj ĝia formo similas al tiu de la karoto kun iomete sukera gusto.

La specio Pastinaca sativa estis priskribita de la sveda natursciencisto Karolo Lineo en 1753[2].

Listo de la subspecioj

La pastinako estis tre kultivata en la Mezepoko, ĝi estas inter la cento da plantoj, kultivitaj en la monaĥejoj, listigitaj en la «Capitulare de villis vel curtis imperii», edikto de la epoko de Karolo la Granda. La historio de la pastinako parte intermiksiĝas kun tiu de la karoto, ĉar la distingo inter la du plantoj, kiuj apartenas al la sama botanika familio, ne estis ĉiam klara ĝis la fino de la Renesanco.

Tamen, nuntempe, en pluraj landoj, ĝi denove aperas en legomvendejoj kaj ĝia uzado kreskas.

  1. Pastinaca sativa informo de NPGS/GRIN. www.ars-grin.gov. Arkivita el la originalo je 2012-10-05. Alirita 2008-03-02 .
  2. Linné 1753, Sp. Pl., eld. 1 : 262
  3. 3,0 3,1 PIV 2020 - Pastinako