« [...] nuntempe Usono kontrolas (per la baziĝanta en Kalifornio privata nekomerca organizaĵo ICANN — Korporacio pri Distribuado de Numeroj kaj Nomoj en Interreto) plejparton de aliro al la kiberspaco. Malkontento pri tiu hegemonio, ŝarĝita je suspektoj pri kiberspionado kaj serioza minaco de kibermilitoj, komplikas jam sen tio komplikan taskon de administrado de tiu strategia posedaĵo. »— Zbigniew Brzeziński, Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
« Teknologio preskaŭ ekstermis la monopolon [_pri amaskomunikado_], kiu estadis fundamenta armilo de imperia submetigo. »— Fidel Castro
« La malfrua kapitalismo similas al via amvivo: ĝi ŝajnas multe malpli trista per filtrilo de Instagram. » _« Late capitalism is like your love life: it looks a lot less bleak through an Instagram filter. »_— Laurie Penny
« Ni aŭdis, ke miliono da simioj tajpantaj ĉe miliono da skribmaŝinoj povas produkti la plenan verkaron de Shakespeare. Dank' al Interreto, ni nun scias, ke tiu teorio malpravas. »— Robert Wilensky