ĉu - Vikivortaro (original) (raw)

el la pola vorto " czy " → pl

  1. demandvorto en rekta jes/ne demando (kiam neniu alia demanda vorto troviĝas en la frazo)
  2. subjunkcio en nerekta jes/ne demando (kiam neniu alia demanda vorto troviĝas en la frazo)
  3. izole uzata demandvorto por konfirmi pri ĝusteco de la tuta frazo, aŭ por montri ian dubon, tielsignifante, ofte estas »ĉu ne?« sed ankaŭ duonofte trovas oni nur »ĉu?«
Ekzemploj

[1] Ĉu vi ŝatas hundojn?

[1] Ĉu vi parolas Esperanton ? [ʧu vi paˈɾolas espeˈɾanton ?]

[2] Mi ne scias ĉu vi ŝatas hundojn.

[3] Vi ne manĝas viandon, ĉu?

[3] Ĉu vere ? [ʧu ˈveɾe ?]

[3] Mi volas eliri, ĉu vi ? [mi ˈvolas eˈliɾi, ʧu vi ?]

[3] Ĉu via filo ? [ʧu ˈvia ˈfilo ?]

Frazaĵoj

ĉu ... ĉu

demandvorto en rekta jes/ne demando

araba : هل (hal) belorusa : ці (tsi) (be) bulgara : дали (dali) BG ĉeĥa : zda CS ĉina : (ma) ZH franca : est-ce que germana : ob (de) hebrea : האם (eam) (he) hispana : acaso ido : kad itala : c'è IT japana : (ka) (ja) portugala : acaso (pt) rusa : ли (li) (ru) slovaka : či (sk) slovena : ali sveda : , [3] eller hur, va taja : ไหม (mai) (th) turka : TR, mi TR, mu TR,