averti - Vikivortaro (original) (raw)
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | avertis | avertas | avertos |
| Adjektiva aktiva participo | avertinta | avertanta | avertonta |
| Adjektiva pasiva participo | avertita | avertata | avertota |
| Substantiva aktiva participo | avertinto | avertanto | avertonto |
| Substantiva pasiva participo | avertito | avertato | avertoto |
| Adverba aktiva participo | avertinte | avertante | avertonte |
| Adverba pasiva participo | avertite | avertate | avertote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | averti | ||
| Volativo | avertu | ||
| Kondicionalo | avertus |
- antaŭsciigi kaj atentigi iun pri io, kun ordinare negativa valoro
Gepatroj avertis min ne esperi monon pro miaj malbonaj agoj.
Ŝi komencis averte krii. - antaŭsciigi kaj atentigi iun pri minacanta danĝero aŭ malbono
Mi vin avertas, ke virino en tia stato estas kapabla je ĉio.
Kiu minacas, tiu avertas.
Ni forgesas averton, ni memoras la sperton.
Oni starigis avertan tabulon, kiu savos homojn kontraŭ enfalo en la kavon. - malkonsili, deadmoni iun de io
Mi avertis ŝin, ke ŝi ne venu.
Li al mi donis averton ne fari tion.