babili - Vikivortaro (original) (raw)
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | babilis | babilas | babilos |
| Adjektiva aktiva participo | babilinta | babilanta | babilonta |
| Adjektiva pasiva participo | babilita | babilata | babilota |
| Substantiva aktiva participo | babilinto | babilanto | babilonto |
| Substantiva pasiva participo | babilito | babilato | babiloto |
| Adverba aktiva participo | babilinte | babilante | babilonte |
| Adverba pasiva participo | babilite | babilate | babilote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | babili | ||
| Volativo | babilu | ||
| Kondicionalo | babilus |
| Vorterseparo |
|---|
- Abunde kaj supraĵe paroli pri negravaj aferoj:
Ni trinkis kafon kaj babilis.
Ĉe tablo malplena babilo ne fluas.
Mastro elbabilis, gastoj ne silentos.
Mi decidis organizi kafobabilan kunvenon.
Ili tutan vesperon trababilis, ĉar ne vidis unu la alian longan tempon. - Diri senenhavajn banalaĵojn:
Vi nur babilas kaj tute ne laboras!
Babilas, muelas, kion lango elpelas.
Ne timu tranĉilon, timu babilon.
Ju pli da babilado, des pli da pekado.
| angla: to chat → en franca: bavarder → fr germana: babbeln → de | rusa: болтать → ru, трепаться → ru taĝika: лаққидан → tg |
|---|
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "babili".
- La Simpla Vortaro, „babili“.
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „babili“.
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "babili"