bruli - Vikivortaro (original) (raw)
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | brulis | brulas | brulos |
| Adjektiva aktiva participo | brulinta | brulanta | brulonta |
| Substantiva aktiva participo | brulinto | brulanto | brulonto |
| Adverba aktiva participo | brulinte | brulante | brulonte |
| Moduso | |||
| Infinitivo | bruli | ||
| Volativo | brulu | ||
| Kondicionalo | brulus |
| Vorterseparo |
|---|
- IFA: ˈbruli
- (netransitiva) konsumiĝi per fajro
La kandelo brulas.
Ne ekzistas fumo sen brulo.
Fendita ligno facile ekbrulas.
De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.
Li bruligis al si la lipharojn.
La brulego tute detruis la arbaron.
Tiu materialo estas nebrul(igebl)a. - (netransitiva) esti vermega kiel fajro
Li brulas de febro.
Viaj vangoj estas brulaj. Ĉu vi malsanas?
Mi brulvundis mian fingron! - (netransitiva) esti en forta eksciteco
Mi tre volas vin ekvidi, ke mi eĉ brulas de senpacienco!
Estas pli bone edziĝi ol bruladi.
Ankoraŭ bruletas unu fajrero da espero.
| angla: to burn → en franca: brûler → fr germana: brennen → de | indonezia: berapi → id Kotavao: anteyá Solresolo: refasolre ukraina: горіти → uk |
|---|