entuziasmo - Vikivortaro (original) (raw)
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | entuziasmo | entuziasmoj |
Akuzativo | entuziasmon | entuziasmojn |
- Emocia fervoro kaj arda emo al io.
Tio varmigis en ni la amon kaj entuziasmon por la ideo pri la kongreso.
Li estis tre entuziasma pri Esperanto.
Ĉiuj partoprenantoj entuziasme kantis kaj dancis.
Ŝi tre entuziasmas pri la ideo kaj pretas helpi, se bezonatos.
La novaĵo min entuziasmigis.
Ili sciis, ke estos multe da laboro, sed tamen tre entuziasmiĝis.
La entuziasmuloj estas tre bezonataj por la homa progresado.
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „entuziasmo“.