gracia - Vikivortaro (original) (raw)
| Kazo | Ununombro | Plurnombro |
|---|---|---|
| Nominativo | gracia | graciaj |
| Akuzativo | gracian | graciajn |
- Bela, plaĉa per facilaj kaj harmoniaj movoj aŭ bele proporciaj formoj:
Hodiaŭ mi aĉetis tre gracian vazon.
Li saltas gracie, kiel urso ebria.
Ŝi ne estis belulino, sed ŝia gracio estis tre alloga.
Min ravas la gracieco de tiu antikva statufragmento.
Ĉu vi volas diri, ke mi ne estas graciulino?
Via parolo estas sengracia.
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "gracia".
- La Simpla Vortaro, „gracia“.
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „gracia“.
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "gracia"