grava - Vikivortaro (original) (raw)

Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo grava gravaj
Akuzativo gravan gravajn
  1. Atentinda pro sia granda influo aŭ siaj grandaj sekvoj.
    Ni invitis kelkajn plej gravajn homojn al nia kunveno.
    Ofte de kaŭzo senenhava venas efiko plej grava.
    Ĉu via sano ne gravas al vi?
    Aŭskultu la instruiston, ĉar li parolas gravaĵon.
    Ne gravigu tiujn bagatelojn.
    Multaj gravuloj de diversaj landoj venis ĉi tien por priparoli gravegajn demandojn.
  2. Plena de danĝero aŭ doloro.
    Ne zorgu, la vundo ne estas grava.
    Li estis grave vundita.
    Mia malsano estas malgrava.
angla: graveen, importanten franca: importantfr germana: wichtigde, gravierendde pola: ważnypl rumana: gravro rusa: важныйru