kalko - Vikivortaro (original) (raw)

soda kalko. Miksaĵo de natria hidroksido (NaOH) k kalcia oksido (CaO), uzata kiel sekiganto k kiel kaptanto de karbondioksido. kalka. Rilata al kalko aŭ enhavanta kalkon. kalki (tr)

1 Surkovri surfacon per kalko, por ĝin blankigi: kalki domonZ.

2 🌾 Surĵeti kalkon (sur kampon), por plibonigi acidajn terojn.

3 Neŭtrigi per kalko.

kalkaĵo. Substanco, uzata por kalki: oni deskrapu la malnovan kalkaĵonX. kalkpetro, kalkŝtono ⊕Ⓣ Sedimenta petro, ĉefe konsistanta el kalcito, el kiu oni per kalcinado faras masonkalkon. dekalkiĝi, senkalkiĝi

1 Perdi kalkon, ekz. pp. petro.

2 = senkalciiĝi.

rekalkiĝi = rekalciiĝi. klorokalko. Blanka pulvoro, CaCl(ClO), kies akva solvaĵo estas uzata por blankigi ŝtofojn ktp.

| germana: Kalkde | | | ----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------- | |