konfidi - Vikivortaro (original) (raw)
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | konfidis | konfidas | konfidos |
| Adjektiva aktiva participo | konfidinta | konfidanta | konfidonta |
| Adjektiva pasiva participo | konfidita | konfidata | konfidota |
| Substantiva aktiva participo | konfidinto | konfidanto | konfidonto |
| Substantiva pasiva participo | konfidito | konfidato | konfidoto |
| Adverba aktiva participo | konfidinte | konfidante | konfidonte |
| Adverba pasiva participo | konfidite | konfidate | konfidote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | konfidi | ||
| Volativo | konfidu | ||
| Kondicionalo | konfidus |
Mi konfidas al viaj promesoj.
Kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras.
Tro da konfido kondukas al perfido.
La hundo konfide proksimiĝis al mi.
Malkonfido kontraŭ ili ege kreskis post tiu okazaĵo.
(transitiva) plenkrede transdoni ion al ies fidela prizorgo, kontrolo, administrado
Ili konfidis sian infanon al mi.
Vi ne ŝajnas esti konfidiga kaj eble pro tio oni ne konfidas al vi tiun postenon.
(transitiva) lasi al ies diskreteco ion sekrete gardindan:
Ŝi konfidis sian sekreton al mi.
Li estas komunikema kaj konfidema homo.
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "konfidi".
- La Simpla Vortaro, „konfidi“.
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „konfidi“.
Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "konfidi"