kuraci - Vikivortaro (original) (raw)
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | kuracis | kuracas | kuracos |
| Adjektiva aktiva participo | kuracinta | kuracanta | kuraconta |
| Adjektiva pasiva participo | kuracita | kuracata | kuracota |
| Substantiva aktiva participo | kuracinto | kuracanto | kuraconto |
| Substantiva pasiva participo | kuracito | kuracato | kuracoto |
| Adverba aktiva participo | kuracinte | kuracante | kuraconte |
| Adverba pasiva participo | kuracite | kuracate | kuracote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | kuraci | ||
| Volativo | kuracu | ||
| Kondicionalo | kuracus |
- Prizorgi malsanulon, por provi redoni al tiu bonan staton, aŭ almenaŭ pli elporteblan staton.
Vi estas malsana kaj vin necesas kuraci!
Ŝuldon tempo ne kuracas.
Por longa malsano kurac' estas vana.
La kuracado daŭris multajn monatojn.
La kuracato estas mia konato.
Nia avino nun estas en kuracejo.
Post morto kuracilo jam estas sen utilo.
Plej bona kuracisto estas la tempo.
Bedaŭrinde vi jam estas nekuracebla.
Espereble bestokuracisto povos helpi al mia hundo.
| angla: treat → en, cure → en franca: traiter → fr germana: behandeln → de | pola: leczyć → pl rusa: лечить → ru sveda: läka → sv |
|---|