rabi - Vikivortaro (original) (raw)
| Tenso | Estinteco | Estanteco | Estonteco |
|---|---|---|---|
| Indikativo | rabis | rabas | rabos |
| Adjektiva aktiva participo | rabinta | rabanta | rabonta |
| Adjektiva pasiva participo | rabita | rabata | rabota |
| Substantiva aktiva participo | rabinto | rabanto | rabonto |
| Substantiva pasiva participo | rabito | rabato | raboto |
| Adverba aktiva participo | rabinte | rabante | rabonte |
| Adverba pasiva participo | rabite | rabate | rabote |
| Moduso | |||
| Infinitivo | rabi | ||
| Volativo | rabu | ||
| Kondicionalo | rabus |
- Per forto aŭ minaco forpreni ies posedaĵon.
Iu rabis monon de mi!
Morto rabis al mi la infanojn.
Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.
Ili vivas el rabado.
Kiel vi povas fanfaroni pri viaj rabitaĵoj?!
Nia lando estas malriĉa, pro tio multaj homoj estas rabemaj ĉi tie.
Malriĉulo rabiston ne timas.
Vi forrabis mian edzinon!
Kelkaj aĉuloj prirabis la vojaĝanton. - Fari, ke iu perdu ion karan.
Malĝojo rabas al ŝi la feliĉon.
| angla: rob → en franca: piller → fr germana: rauben → de, plündern → de | pola: rabować → pl, grabić → pl rusa: грабить → ru |
|---|