respondi - Vikivortaro (original) (raw)

  1. doni informon petitan per demando; reagi al diro de alia interparolanto en konversacio
    respondi demandon, respondi al demando
  2. reciproki
    la ŝipoj respondis la bombadon; ŝi ne respondas lian amon
  3. laŭi ion, kunakordiĝi kun io; esti konforma, simetria, proporcia je io; = interrespondi; kongrui
    tiu libro respondas ĝeneralan bezonon, al ĝenerala bezono; tiu iniciato respondis la revon; en la 19-a jc la 1-a de januaro de l' malnova rusa kalendaro respondis al la 13-a de la kalendaro gregoria
    Sinonimoj: kongrui
  4. ((arkaika)) respondeci (neologismo: responsi)
    ni ne respondas por la konvinkoj nek agoj de alaj; ni ne respondas pri la enhavo de la reklamoj