tirano - Vikivortaro (original) (raw)
| Kazo | Ununombro | Plurnombro |
|---|---|---|
| Nominativo | tirano | tiranoj |
| Akuzativo | tiranon | tiranojn |
- En Helenio, homo, kiu uzurpis la absolutan regpovon en iu civito, kaj kies aŭtoritato posedis nenian religian karakteron.
Dionizo estis tirano.
Li regis tirane. - Regnestro, kies povo estas senlima kaj ĝenerale kruela.
Oni malamas la tiranojn.
Li havis tiranan povon.
Li tiranis tutan landon. - Ordonema kaj senindulga mastro.
Mia estro estas vera tirano!
Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano.
Lia tiraneco transiris la limojn.
| angla: tyrant → en franca: tyran → fr germana: Tyrann → de | pola: tyran → pl rusa: тиран → ru |
|---|