bori truon tra la tuta dikeco atingante transan flankon
Ekzemploj
[1] trabori monton (➞ tunelo); eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan[1]; figursenca trabori al iu la orelojn[2]; ŝiaj okuloj havis brilon akran k traborantan[3]; en la nokto miaj ostoj traboriĝas en miEl la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio..
[1] Spitante ĉiujn obstaklojn – antaŭjuĝojn, ŝovinismojn, militojn, misprezentojn, rektajn malpermesojn – la Internacia Lingvo traboris al si la vojon en ĉiujn partojn de la mondo, penetris en ĉiujn sociajn tavolojn, konstante riĉiĝadis per nova kultura enhavo kaj paralele daŭre interne evoluadis.[4]