Hatena de Esperanto (original) (raw)

Unuiĝintaj Nacioj

A/ES-10/L.31/Rev.1 (Ĝenerala Asembreo / la 10a urĝa speciala sesio / la 31a proponita dokumento / Reviziita unufoje

Ĝenerala Asembleo

Distributo: Limigita (ne Ĝenerala)

la 13a de Septembro, 2024

Originalo: la angla

Deka urĝa speciala sesio

Tagorda afero 5a

Kontraŭleĝaj israelaj agoj en Okupita Orienta Jerusalemo kaj en la cetera Okupata Palestina Teritorio

Alĝerio, Barejno, Bangladeŝo, Bolivio (Plunacia Ŝtato de), Ĉilio, Kolombio, Korea Demokratia Popola Respubliko, Ĝibutio, Egiptujo, Gujano, Irako, Jordanio, Kuvajto, Libio, Malajzio, Maŭritanio, Maroko, Namibio, Nikaragvo, Omano, Pakistano , Kataro, Saud-Arabio, Senegalo, Sudafriko, Sudano, Turkio, Ugando, Jemeno kaj Ŝtato de Palestino:<#> reviziita rezolucio-projekto

# Ĉiuj ŝanĝoj al la listo de kunproponantoj estos reflektitaj en la oficiala registro de la kunveno.

Konsila opinio de la Internacia Kortumo de Justico pri la leĝa konsekvencoj estiĝantaj de la politikoj kaj praktikoj de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio, inkluzive de Orienta Jerusalemo, kaj de la kontraŭleĝeco de la daŭra ĉeesto de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio <1>

<1> Ĉiuj referencoj al la Okupata Palestina Teritorio en la teksto rilatas al la Okupata Palestina Teritorio, inkluzive de Orienta Jerusalemo.

La Ĝenerala Asembleo,

Gvidate de la celoj kaj principoj enskribitaj en la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj internacia juro, inkluzive de la neforigebla rajto de memdetermino de popoloj kaj la principo de la neakceptebleco de la akiro de teritorio per militforto,

Rememorante ĉiujn ĝiajn koncernajn rezoluciojn, inkluzive tiujn adoptitajn ĉe ĝia deka urĝa speciala sesio,

Rememorante ankaŭ ĉiujn koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio, inkluzive de rezolucio 2334 (2016) de la 23-a de decembro 2016,

Emfaze la devon de ĉiuj Membro-Ŝtatoj fidele plenumi la devojn alprenitajn de ili [mem] laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, inkluzive akcepti kaj plenumi la decidojn de la Sekureca Konsilio,

Rememorante sian rezolucion 77/247 de la 30-a de decembro 2022, per kiu ĝi decidis, laŭ la Artikolo 96 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, peti la Internacian Kortumon, laŭ la Artikolo 65 de la Statuto de la Kortumo, doni konsilan opinion pri la sekvaj demandoj:

(a) Kiuj estas la juraj konsekvencoj devenantaj
pro la daŭra malobservo fare de Israelo de la rajto de la palestina popolo je memdetermino,
pro ĝia longedaŭra okupado, setlado kaj aneksado de la palestina teritorio okupata ekde 1967,
inkluzive pro aranĝoj celantaj ŝanĝi la demografian konsiston, karaktero kaj statuso de la Sankta Urbo de Jerusalemo,
kaj pro ĝia adopto de rilataj diskriminaciaj leĝaroj kaj iniciatoj?

(b) Kiel la politikoj kaj praktikoj de Israelo supre menciitaj influas la juran statuson de la okupacio, kaj kiaj estas la juraj konsekvencoj kiuj estiĝas por ĉiuj Ŝtatoj kaj Unuiĝintaj Nacioj el tiu ĉi statuso?

Ricevinte la konsilan opinion de la Internacia Kortumo, faritan la 19an de julio 2024,<2> en kiu la Kortumo determinis, interalie, ke:

<2> A/78/968. [Konsila opinio de la Internacia Kortumo pri la juraj sekvoj ekestiĝantaj de la politikoj kaj praktikoj de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio, inkluzive de Orienta Jerusalemo]

(a) La daŭra ĉeesto de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio estas kontraŭleĝa,

(b) Israelo estas sub la devo ĉesigi sian kontraŭleĝan ĉeeston en la Okupata Palestina Teritorio kiel eble plej rapide,

(c) Israelo estas sub la devo ĉesigi tuj ĉiujn novajn koloniajn agadojn, kaj evakui ĉiujn setlantojn el la Okupata Palestina Teritorio,

(d) Israelo havas la devon ripari la damaĝon kaŭzitan [kiun ĝi kaŭzis] al ĉiuj naturaj aŭ juraj personoj koncernataj en la Okupata Palestina Teritorio,

(e) Ĉiuj Ŝtatoj estas sub la devo ne agnoski kiel laŭleĝa la situacion ekestiĝantan de la kontraŭleĝa ĉeesto de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio, kaj ne doni helpon aŭ asistadon por konservi la situacion kreitan de la daŭra ĉeesto de Israelo en la Okupata Palestinano. Teritorio,

(f) Internaciaj organizaĵoj, inkluzive de la Unuiĝintaj Nacioj, estas sub la devo ne agnoski kiel laŭleĝa la situacion ekestiĝantan de la kontraŭleĝa ĉeesto de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio,

(g) La Unuiĝintaj Nacioj, kaj precipe la Ĝenerala Asembleo, kiu petis ĉi tiun opinion, kaj la Sekureca Konsilio, konsideru la precizajn manierojn kaj pluajn agojn necesajn por ĉesigi kiel eble plej rapide la kontraŭleĝan ĉeeston de Israelo en la Okupata Palestinanoa Teritorio,

Asertante laŭ la konsila opinio de la Internacia Kortumo, ke:

(a) La israelaj setlejoj, kaj ilia rilata reĝimo, inkluzive de la translokigo de setlantoj al Cisjordanio fare de Israelo, inkluzive de Orienta Jerusalemo,
same kiel la konservado de Israelo de ilia ĉeesto,
la konfisko aŭ rekvizicio de tero, la ekspluatado de naturresursoj, la etendo de israela juro al okupata teritorio, la malvola delokiĝo de la palestina loĝantaro, kaj perforto de setlantoj kaj okupaciaj fortoj kontraŭ palestinanoj,
estis establitaj kaj estas konservitaj malkonforme al internacia juro,

(b) la politikoj kaj praktikoj de Israelo, inkluzive de
la prizorgado kaj vastiĝo de kolonio,
la konstruado de rilata infrastrukturo, inkluzive de la murego,
ekspluatado de naturaj resursoj,
la proklamo de Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo,
la ampleksa apliko de israela enlanda juro en Orienta Jerusalemo kaj ĝia ampleksa apliko en Cisjordanio,
plifortikigas la regpovon de Israelo de la Okupata Palestina Teritorio,
precipe de Orienta Jerusalemo kaj de partoj de Cisjordanio,
kaj estas desegnitaj por resti tie senfine
kaj kreas neinversigeblajn efikojn surloke,
kaj respondas al aneksado de grandaj partoj de la Okupata Palestina Teritorio,

(c) Postulo akiri suverenecon super okupata teritorio, kiel montras la politikoj kaj praktikoj adoptitaj de Israelo,
pekas kontraŭ la malpermeso de la uzo de armforto en internaciaj rilatoj
kaj ĝia derivita [?] principo de la neakiro de teritorio per perforto
kaj konsistigas malobservon de la devo respekti teritorian integrecon kaj la suverenecon
laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj internacia juro,

(d) Larĝa aro de leĝaro adoptita kaj rimedoj alprenitaj fare de Israelo
en sia povo kiel okupanta Potenco alimaniere traktas palestinanojn pro kialoj malpermesitaj de internacia juro,
kaj ke, sekve, la reĝimo de ampleksaj restriktoj truditaj de Israelo al palestinanoj en la Okupata Palestina Teritorio,
inkluzive de la restadpermesa reĝimo de Israelo en Orienta Jerusalemo,
ĝiaj politikoj limigi moviĝ-liberecon por palestinanoj,
ĝia planpolitiko kaj ĝia praktiko de malkonstruo de palestinaj posedaĵoj,
respondas al malpermesita diskriminacio
kaj konsistigas sisteman diskriminacion bazitan interalie sur raso, religio aŭ etna origino en peko kontraŭ la koncernaj reguloj de internacia humanitara juro kaj internacia homarajta juro,
inkluzive de la Kvara Ĝeneva Konvencio <3>,
la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, <4>
la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj <5>
kaj la Internacia Konvencio pri Forigo de Ĉiuj Formoj de Rasa Diskriminacio <6>
kaj internacia kutimjuro,

<3> Unuiĝintaj Nacioj, Traktataj Serio, vol. 75, n-ro 973. [Kvara Konvencio de Ĝenevo "rilate al la Protektado de Civilaj Personoj dum Tempo de Milito" (unue adoptita je 1949, bazita sur eroj de la 4-a Konvencio de Hago je 1907)]

<4> Vidu rezolucion 2200 A (XXI), anekson. [Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj]

<5> Samloke.

<6> Unuiĝintaj Nacioj, Traktataj Serio, vol. 660, n-ro 9464 [Internacia Konvencio pri Forigo de Ĉiuj Formoj de Rasa Diskriminacio]

(e) la leĝaro kaj rimedoj de Israelo trudas kaj servas por konservi preskaŭ kompletan apartigon en Cisjordanio, inkluzive de Orienta Jerusalemo, inter la setlanto kaj palestinaj komunumoj.
kaj konsistigas malobservon de artikolo 3 de la Internacia Konvencio pri Forigo de Ĉiuj Formoj de Rasa Diskriminacio,
kiu rilatas al du precipe severaj formoj de rasa diskriminacio kaj kondiĉas ke "Ŝtataj Partioj precipe kondamnas rasapartigon kaj rasapartismon kaj entreprenas malhelpi, malpermesi kaj ekstermi ĉiujn ĉi-tiajn praktikojn en teritorioj sub sia jurisdikcio".

(f) La palestina popolo rajtas mem-determinado laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj,
rajto, kiu konsistigas absorutan normon de internacia juro en tia situacio de eksterlanda okupado,
kaj ke Israelo, kiel la okupanta Potenco, havas la devon ne malhelpi la palestinan popolon praktiki sian rajton je memdeterminado,
inkluzive de ĝia rajto al sendependa kaj suverena Ŝtato, super la tuteco de la Okupata Palestina Teritorio,

(g) la politikoj kaj praktikoj de Israelo, kiuj daŭras jardekojn,
inkluzive de ĝiaj setlejoj kaj ilia rilata reĝimo, ĝia aneksado, ĝia leĝaro kaj praktikoj kiuj diskriminacias kontraŭ palestinanoj en la Okupata Palestina Teritorio, kaj la malvolan delokiĝon de palestinanoj kaj striktajn restriktojn al ilia moviĝado,
malobservis la integrecon de la Okupata Palestina Teritorio,
subfosis la integrecon de la palestina popolo kaj la protekton kontraŭ agoj celantaj ĝin disigi,
senigis la palestinan popolon de ĝia ĝuado de la naturresursoj en la Okupata Palestina Teritorio minacante ĝian konstantan suverenecon super ĝiaj naturresursoj,
kaj malhelpis la rajton de la palestina popolo libere determini ĝian politikan statuson kaj daŭrigi ĝian ekonomian, socian kaj kulturan evoluon,
kaj ke tiuj politikoj kaj praktikoj konsistigas longedaŭran rompon de la fundamenta rajto de la palestina popolo al memdeterminado,

(h) La ekzisto de la memdetermina rajto de la palestina popolo, pro sia karaktero kiel neforigebla rajto, ne povas esti submetita al kondiĉoj de la okupanta potenco,

(i) Israelo ne estas rajtigita je suvereneco aŭ ekzerci suverenajn povojn en iu parto de la Okupata Palestina Teritorio pro sia okupado,
nek la sekurecaj zorgoj de Israelo povas superi la principon de la malpermeso de akiro de teritorio perforte,

(j) La malobservoj fare de Israelo de la malpermeso de akiro de teritorio perforte kaj de la rajto de la palestina popolo al memdeterminado
havas rektan efikon al la laŭleĝeco de la daŭra ĉeesto de Israelo, kiel okupanta Potenco, en la Okupata Palestina Teritorio,
kaj ke la daŭra misuzo de Israelo de ĝia pozicio kiel okupanta potenco,
per aneksado kaj aserto de konstanta regado super la Okupata Palestina Teritorio kaj daŭra frustriĝo de la rajto de la palestina popolo al memdeterminado, malobservas fundamentajn principojn de internacia juro.
kaj igas la ĉeeston de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio kontraŭleĝa,
kaj ke tiu kontraŭleĝeco rilatas al la tuteco de la palestina teritorio okupita fare de Israelo en 1967,

(k) Israelo havas la devon ĉesigi sian ĉeeston en la Okupata Palestina Teritorio kiel eble plej rapide,
ĉar ĝi konsistigas maljustan agon de daŭra karaktero sekviganta ĝian internacian respondecon
kiu estis kaŭzita de la malobservoj de Israelo, per ĝiaj politikoj kaj praktikoj, de la malpermeso pri akiro de teritorio perforte kaj de la rajto al memdeterminado de la palestina popolo,

Reasertante la bezonon de universala aliĝo al kaj efektivigo de la regado de juro sur la naciaj kaj internaciaj niveloj
kaj ĝia solena engaĝiĝo al internacia ordo bazita sur la regado de la juro kaj internacia juro,
kiu, kune kun la principoj de justeco, estas esenca por paca kunekzistado kaj kunlaboro inter Ŝtatoj,

Konsiderante ke respekto al la Internacia Kortumo kaj ĝiaj funkcioj,
inkluzive en la praktikado de ĝia konsila jurisdikcio, estas esenca al internacia juro kaj justeco kaj al internacia ordo bazita sur la regado de juro,

Rememorante la konstantan respondecon de Unuiĝintaj Nacioj rilate al la demando de Palestino ĝis ĝi estos solvita en ĉiuj ĝiaj aspektoj konforme al internacia juro kaj la koncernaj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj,
[ne problemo, sed demando de Palestino, laŭ mi.]

Reasertante sian engaĝiĝon al la realigo de la rajto de la palestina popolo al memdeterminado,
inkluzive de ĝia rajto havi sendependan kaj suverenan Ŝtaton, vivi flanke ĉe flanko en paco kaj sekureco kun Israelo,
konforme al la koncernaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio kaj la Ĝenerala Asembleo,

Konvinkita, ke atingi justan, daŭran kaj ampleksan solvon de la demando de Palestino, la kerno de la araba-israela konflikto, konforme al la internacia juro kaj la koncernaj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj, estas nepre necese por la atingo de ampleksa kaj daŭra paco kaj stabileco en la Proksima Oriento,
kaj reaserti la rajton de ĉiuj ŝtatoj en la regiono vivi en paco ene de sekuraj kaj internacie agnoskitaj limoj,

Emfazane la urĝecon atingi senprokraste finon de la israela okupado, kiu komenciĝis en 1967,

Reasertante sian engaĝiĝon por respekto kaj konservado de la teritoria integreco kaj unueco de la Okupata Palestina Teritorio, inkluzive de Orienta Jerusalemo,

Reasertante la kontraŭleĝecon de israelaj setlejoj kaj ilia rilata reĝimo,
same kiel ĉiuj aliaj rimedoj celantaj ŝanĝi la demografian konsiston, karakteron kaj statuson de la Urbo de Jerusalemo kaj de la Okupata Palestina Teritorio kiel tuto,
kaj malakceptante ĉi-rilate ajnan provon de demografia aŭ teritoria ŝanĝo en la Gaza Strio,
inkluzive de ajnaj agoj kiuj reduktas la teritorion de la Gaza Strio,
kiu konsistigas integritan parton de la Okupata Palestina Teritorio,

Emfazante ke, kiel indikite de la Internacia Kortumo,
la devoj malobservitaj de Israelo inkluzivas iujn devojn de karaktero kiuj estas, laŭ sia naturo, "la zorgo de ĉiuj Ŝtatoj"
kaj, konsiderante la gravecon de la koncernaj rajtoj,
ĉiuj ŝtatoj povas esti konsiderataj por havi laŭleĝan intereson en ilia protekto [protektado de palestinanoj],
inter ili la devontigo respekti la rajton de la palestina popolo al memdeterminado kaj la devo devenanta de la malpermeso de la uzo de forto por akiri teritorion
same kiel certaj el ĝiaj devontigoj laŭ internacia humanitara juro kaj internacia homarajta juro,

Emfazante la imperativon [neprecon] certigi respondecon por ĉiuj malobservoj de internacia juro por finigi senpunecon, certigi justecon, malhelpi estontajn malobservojn, protekti civilulojn kaj antaŭenigi pacon,

1. Bonvenigas la konsilan opinion de la Internacia Kortumo de la 19-a de julio 2024 pri la juraj konsekvencoj devenantaj de la politikoj kaj praktikoj de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio, inkluzive de Orienta Jerusalemo, kaj de la kontraŭleĝeco de la daŭra ĉeesto de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio;

2. Postulas, ke Israelo ĉesigu senprokraste sian kontraŭleĝan ĉeeston en la Okupata Palestina Teritorio, kiu konsistigas maljustan agon de daŭra karaktero kun ĝia internacia respondeco, kaj faru tion ne pli malfrue ol 12 monatojn de la adopto de la nuna rezolucio;

3. Postulas, ke Israelo plenumu senprokraste ĉiujn siajn jurajn devontigojn laŭ internacia juro, inkluzive de kiel kondiĉite de la Internacia Kortumo, interalie:

(a) Retiri ĉiujn ĝiajn militfortojn de la Okupata Palestina Teritorio, inkluzive de ĝia aerspaco kaj mara spaco;

(b) Finigi ĝiajn kontraŭleĝajn politikojn kaj praktikojn,
inkluzive
tuj ĉesigante ĉiun novan setlejan agadon,
evakuante ĉiujn setlantojn el la Okupata Palestina Teritorio
kaj malmuntante la partojn de la muro konstruitaj de Izrael kiuj estas situantaj en la Teritorio,
kaj nuligi ĉiujn leĝarojn kaj rimedojn kreantajn aŭ konservantajn la kontraŭleĝan situacion, inkluzive de tiuj, kiuj diskriminacias kontraŭ la palestina popolo,
same kiel ĉiuj rimedoj celantaj modifi la demografian kunmetaĵon, karakteron kaj statuson de iuj partoj de la Teritorio, inkluzive de ĉiuj iniciatoj malobservantaj la historian (nunan aktualan staton) ĉe la sanktaj lokoj de Jerusalemo;

(c) Redoni la teron kaj aliajn nemoveblaĵojn, same kiel ĉiujn havaĵojn konfiskitajn de iu ajn natura aŭ jura persono ekde ĝia okupado komenciĝinta en 1967, kaj ĉiujn kulturajn posedaĵojn kaj havaĵojn prenitajn de palestinanoj kaj palestinaj institucioj;

(d) Permesi al ĉiuj palestinanoj forlokitaj dum la okupado reveni al sia origina loĝloko;

(e) Fari kompenson por la damaĝo kaŭzita al ĉiuj naturaj kaj juraj koncernatoj en la Okupata Palestina Teritorio;

(f) Tuj plenumante devojn laŭ internacia juro indikitaj en la respektivaj provizoraj ordonoj de la Internacia Kortumo.
en la kazo koncerne la aplikon de la Konvencio pri Antaŭzorgo kaj Puno de la Krimo de Genocido <7> (Sudafriko kontraŭ Israelo)
rilate al la rajto de la palestina popolo en la Gaza Strio esti protektita kontraŭ ĉiuj agoj ene de la amplekso de artikoloj II kaj III de la Konvencio;

<7> Rezolucio 260 A (III), aneksaĵo.

★Kongreso pri la Antaŭzorgo kaj Puno de la Krimo de
Genocido

Article II
En la ĉi tiu Konvencio genocido signifas iun ajn el la sekvaj agoj faritaj intence detrui, tute aŭ parte, nacian, etnan, rasan aŭ religian grupon, kiel tia:
(a) Mortigi membrojn de la grupo;
(b) Damaĝi serioze korpe aŭ mense al membroj de la grupo;
(c) Intence turdi al la grupo vivkondiĉojn kalkulitajn por kaŭzi ĝian fizikan detruon tute aŭ parte;
(d) Trudi rimedojn celitajn malhelpi naskiĝojn ene de la grupo;
(e) Perforte translokigi infanojn de la grupo al alia grupo.

Artikolo III
La sekvaj agoj endas esti puneblaj:
(a) Genocido;
(b) Komploto fari genocidon;
(c) Rekte kaj publike instigi fari genocidon;
(d) Provo fari genocidon;
(e) Komplikeco en genocido.

(g) Ne malhelpi la palestinan popolon ekzerci sian rajton al memdeterminado, inkluzive de ĝia rajto al sendependa kaj suverena Ŝtato, super la tuto de la Okupata Palestina Teritorio;

4. Alvokas ĉiujn Ŝtatojn plenumi iliajn devojn laŭ internacia juro, interalie, kiel reflektite en la konsila opinio, inkluzive de iliaj devoj:

(a) Promocii, per komuna kaj aparta agado, la realigon de la rajto de la palestina popolo al memdeterminado,
kies respekto estas devo (por ĉiuj),
kaj sindetenu de ĉia ago, kiu senigas la palestinan popolon je ĉi tiu rajto
kaj, respektante la Ĉarton de Unuiĝintaj Nacioj kaj internacian juron,
certigi ke ĉiu malhelpo rezultiĝanta el la kontraŭleĝa ĉeesto de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio kontraŭ la ekzercado de la palestina popolo de ĝia rajto je memdeterminado esti finigita;

(b) Ne agnoski kiel laŭleĝan la situacion ekestiĝantan de la kontraŭleĝa ĉeesto de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio;

(c) Ne doni helpon aŭ asistadon en konservado de la situacio kreita de la kontraŭleĝa ĉeesto de Israelo en la Teritorio;

(d) Ne rekoni ajnajn ŝanĝojn
pri la fizika karaktero aŭ demografia konsisto, institucia strukturo aŭ statuso de la teritorio okupita de Israelo la 5an de junio 1967, inkluzive de Orienta Jerusalemo, krom se konsentite fare de la partioj per intertraktadoj,
kiel asertis la Sekureca Konsilio en sia rezolucio 2334 (2016),
kaj la devo en ĉi tiu vidpukto,
rilate, interalie, iliaj diplomatiaj, politikaj, juraj, armeaj, ekonomiaj, komercaj kaj financaj negocoj kun Israelo,
distingi inter Israelo kaj la palestina teritorio okupata ekde 1967, inkluzive de:

(i) Detenadi traktatajn rilatojn kun Israelo en ĉiuj kazoj,
en kiu ĝi pretendas agi nome de la Okupata Palestina Teritorio aŭ parto de ĝi en aferoj koncerne la Okupitan Palestinan Teritorion aŭ parton de ĝia teritorio;

(ii) Detenadi partoprenon en ekonomiaj aŭ komercaj negocoj kun Israelo
koncerne la Okupitan Palestinan Teritorion aŭ partojn de ĝi,
kiuj povas fortigi kontraŭleĝan ĉeeston de Israelo en la Teritorio,
inkluzive pri la setlejoj kaj ilia koncernata reĝimo;

(iii) Detenadi sin, en la establado kaj prizorgado de diplomatiaj misioj en Israelo, de iu rekono de Israela kontraŭleĝa ĉeesto en la Okupata Palestina Teritorio,
inkluzive sindetenadi de la establado de diplomatiaj misioj en Jerusalemo,
laŭ Sekureckonsilia rezolucio 478 (1980) de 20 aŭgusto 1980;

(iv) Fari paŝojn por malhelpi komercajn aŭ investajn rilatojn
kiuj helpas konservadi la kontraŭleĝan situacion kreitan de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio,
inkluzive koncenraĵon de la setlejoj kaj ilia rilata reĝimo;

(e) Certigi, kiel ŝtatoj partioj de la Kvara Konvencio de Ĝenevo [ĜENEVA KONVENIO RELATIVA AL LA PROTEKTO DE CIVILULOJ EN TEMPO DE MILITO DE LA 12-A DE AŬGUSTO 1949],
plenumo de internacia humanitara juro kiel enkorpigita en tiu Konvencio,
precipe laŭ iliaj devoj laŭ artikoloj 146, 147 kaj 148 koncerne punajn sankciojn kaj gravajn rompojn,
samtempe respektante la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj kaj internacia juro kaj emfazante la urĝecon entreprenadi rimedojn devigi la Konvencion en la Okupata Palestina Teritorio, inkluzive de Orienta Jerusalemo;

(f) Klopodadi por ĉesigi sisteman diskriminacion bazitan interalie sur raso, religio aŭ etna origino,
inkluzive de malhelpi, malpermesi kaj ekstermi la malobservojn de Israelo de artikolo 3 el la Internacia Konvencio pri la Elimino de Ĉiuj Formoj de Rasa Diskriminacio identigita en la konsila opinio;

5. Ankaŭ alvokas ĉiujn Ŝtatojn rilate tion, konforme kun iliaj devoj laŭ internacia juro:

(a) Fari paŝojn por certigi, ke siaj ŝtatanoj, kaj kompanioj kaj asocioj sub sia jurisdikcio, same kiel siaj aŭtoritatoj,
ne agu laŭ iu maniero kiu implicus rekonon aŭ disponigus helpon aŭ asistadon al konservado de la situacio kreita per la kontraŭleĝa ĉeesto de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio;

(b) Fari paŝojn por ĉesigi la importadon de ia ajn produktoj originantaj de la israelaj setlejoj,
same kiel la provizo aŭ translokigo de armiloj, pafaĵoj kaj rilata ekipaĵo al Israelo, la okupanta Potenco,
en ĉiuj kazoj kie ekzistas akcepteblaj kialoj por suspekti ke ili povas esti uzitaj en la Okupata Palestina Teritorio;

(c) Efektivigi sankciojn, inkluzive vojaĝmalpermesojn kaj frostigon de aktivoj,
kontraŭ naturaj kaj juraj personoj okupiĝantaj pri konservado de la kontraŭleĝa ĉeesto de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio,
inkluzive rilate al perforto de setlantoj;

(d) Subteni respondecajn klopodojn por ĉiuj viktimoj;

6. Alvokas internaciajn organizojn, inkluzive Unuiĝintajn Naciojn, kaj regionajn organizaĵojn
ne rekoni kiel laŭleĝa la situacion ekestiĝantan de la kontraŭleĝa ĉeesto de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio
kaj distingi, en iliaj koncernaj negocoj, inter Israelo kaj la Okupata Palestina Teritorio
kaj ne rekoni, aŭ kunlabori aŭ helpi iel ajn en ajnaj rimedoj
entreprenita de Israelo por ekspluati la naturresursojn de la Okupata Palestina Teritorio
aŭ efektivigi ajnajn ŝanĝojn en la demografia kunmetaĵo aŭ geografia karaktero aŭ institucia strukturo de la Teritorio;

7. Alvokas la Unuiĝintajn Naciojn, kaj ĝiajn korpojn kaj organojn,
respekti kaj agi kongrue kun la decidoj faritaj de la Internacia Kortumo,
inkluzive rilate al ĉiuj koncernaj mapoj [labortabelo?; plano?], deklaroj kaj raportoj, same kiel en iliaj respektivaj programoj kaj agoj;

8. Forte bedaŭras
la daŭran kaj totalan malrespekton kaj malobservojn de la Israela Registaro pri ĝiaj devoj laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, internacia juro kaj la koncernaj rezolucioj de la Unuiĝintaj Nacioj,
kaj emfazas ke tiaj rompoj grave minacas regionan kaj internacian pacon kaj sekurecon;

9. Rekonas, ke Israelo devas respondeci pri ajnaj malobservoj de internacia juro en la Okupata Palestina Teritorio, inkluzive de ajnaj malobservoj de internacia humanitara juro kaj internacia homrajta juro, kaj ke Israelo devas ŝarĝi sin la leĝajn sekvojn de ĉiuj siaj internacie maljustaj agoj, inkluzive de farante kompenson por la vundo, inkluzive de ajna damaĝo, kaŭzita de tiaj agoj;

10. Rekonas pri tio la bezonon de starigo de internacia mekanismo por kompenso por ĉiuj damaĝoj, perdoj aŭ vundoj devenantaj de la internacie maljustaj agoj de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio,
kaj postulas la kreadon
fare de Membro-Ŝtatoj, en kunordigo kun la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj koncernaj organoj,
de internacia registro de damaĝo por funkcii kiel rekordo, en dokumenta formo,
de pruvoj kaj reklamaciaj informoj pri damaĝo, perdo aŭ vundo al ĉiuj koncernaj naturaj kaj juraj personoj, same kiel al la palestina popolo,
kaŭzita de la internacie maljustaj agoj de Israelo en la Okupata Palestina Teritorio,
same kiel antaŭenigi kaj kunordigi pruvo-kolektadon kaj rimedojn direktitajn celante certigadon de tia kompenso de Israelo;

11. Emfazas la bezonon certigi respondecon pri la plej gravaj krimoj sub internacia juro per taŭgaj, justaj kaj sendependaj esploroj kaj akuzoj sur la nacia aŭ internacia nivelo, kaj certigi justecon por ĉiuj viktimoj kaj la preventadon de estontaj krimoj;

12. Alvokas la kunvokon de Konferenco de Altaj Kontraktaj Partioj de la Kvara Ĝeneva Konvencio rilate la protekto de civiluloj en milita tempo pri rimedoj
por plenumi la Konvencion en la Okupata Palestina Teritorio, inkluzive de Orienta Jerusalemo,
kaj por certigi respekton de ĝi [la Konvencion] konforme al komuna artikolo 1 de la kvar Ĝenevaj Konvencioj,<8>
kaj invitas laŭ ĉi tiu rilato al la Registaro de Svislando, en sia kvalito kiel la deponanto de la Ĝenevaj Konvencioj, kunvoki la Konferencon ene de ses monatoj post la adopto de la nuna rezolucio;
[mi ne scias, kial "Altaj" estas metita antaŭ "Kontraktaj Partioj de la Kvara Ĝeneva Konvencio".]

<8> Unuiĝintaj Nacioj, Traktataj Serio, vol. 75, n-roj 970–973.
La 1a Konvencio de Ĝenevo "por la Plibonigado de la Stato de la Vunditaj kaj Malsanaj en Armitaj Servoj Kamparen" (unua adoptita je 1864, lasta redakto je 1949)
La 2a Konvencio de Ĝenevo "por la Plibonigado de la Stato de Vunditaj, Malsanaj kaj Ŝipopereitaj Membroj de Armitaj Servoj Maren" (unue adoptita je 1949, sekvinta la 10-a Konvencio de Hago je 1907)
La 3a Konvencio de Ĝenevo "rilate al la Traktado de Kaptitoj de Milito" (unue adoptita je 1929, lasta redakto je 1949)
La 4a Konvencio de Ĝenevo "rilate al la Protektado de Civilaj Personoj dum Tempo de Milito" (unue adoptita je 1949, bazita sur eroj de la 4-a Konvencio de Hago je 1907)

13. Decidas kunvoki dum la sepdek-naŭa sesio de la Ĝenerala Asembleo internacian konferencon
sub la aŭspicioj de la Asembleo por la efektivigo de la rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj
rilata al la demando de Palestino kaj la du-ŝtata solvo por la atingo de justa,
daŭra kaj ampleksa paco en la Proksima Oriento;

14. Petas al la Ĝenerala Sekretario,
interkonsiliĝinte kun la Alta Komisaro de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj kaj kun Membro-Ŝtatoj havantaj koncernajn spertojn kaj kompetentecon, prezenti proponojn, en la raporto petita en la nuna rezolucio, por la starigo de mekanismo por sekvi la malobservojn de Israelo de la artikolo 3. de la Internacia Konvencio pri Forigo de Ĉiuj Formoj de Rasa Diskriminacio identigita de la Internacia Kortumo en ĝia konsila opinio;

15. Konfirmas sian decidon ekzameni pliajn praktikajn manierojn kaj rimedojn
certigi la plenan respekton de la konsila opinio kaj la plenan efektivigon de ĉiuj koncernaj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj,
precipe en kazo de nerespekto;

16. Urĝas ĉiujn Ŝtatojn, Unuiĝintajn Naciojn kaj ĝiajn specialigitajn agentejojn kaj organizojn, same kiel regionajn organizojn,
subteni kaj helpi la palestinan popolon en la frua realigo de ĝia rajto je memdeterminado
kaj aktive fari paŝojn por certigi plenan efektivigon de la konsila opinio kaj de ĉiuj koncernaj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj;

17. Petas la Ĝeneralan Sekretarion prezenti raporton al la Ĝenerala Asembleo ene de tri monatoj
pri la efektivigo de la nuna rezolucio,
inkluzive de ia ajn agoj faritaj de Israelo, aliaj ŝtatoj kaj internaciaj organizaĵoj, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj, por la efektivigo de postuloj de la rezulcio aŭ por ia ajn malobservoj kontraŭ ili;

18. Reasertas la konstantan respondecon de Unuiĝintaj Nacioj rilate la demandon de Palestino
ĝis ĝi estos solvita en ĉiuj siaj aspektoj konforme al internacia juro kaj la koncernaj rezolucioj de Unuiĝintaj Nacioj;

19. Decidas provizore paŭzi la dekan krizan specialan sesion
kaj rajtigi la Prezidanton de la Ĝenerala Asembleo ĉe ĝia plej lastatempa sesio rekomenci ĝian kunvenon
laŭ peto de membroŝtatoj.