goludo (original) (raw)

Turnira antaŭanonco [Sep. 20th, 2007|08:20 pm]Go-Ludantoj
En proksima tempo startos turniro por go-komencantoj ĉe DGS;kutime turniroj de la serio pasadis ruse.De ĉi foje la aranĝo havas ŝancon iĝi ankaŭ esperantlingva. Okaze de partopren-deziro antaŭanoncu vin. PM-ĝu.
link post comment
Esperanta uzantinterfaco ĉe DGS [Jun. 3rd, 2007|08:11 pm]Go-Ludantoj
http://www.dragongoserver.net jam havis Esperantan uzantinterfacon, sed lastatempe mi aktivis kaj plibonigis ĝin. Do mi invitas aliajn goludantajn Esperantistojn ludi goon ĉe DGS!Se vi ne konas DGS, malkiel servoj kiel KGS kie oni ludas "realtempe", DGS retpoŝte atentigas vin kiam via kontraŭulo metis ŝtonon kaj estas via vico denove, do la ludado iras tra pluraj semajnoj kutime. Estas agrabla maniero por ludi iom da goo ĉiutage, eĉ se oni ne havas tempon ludi tutan partion dum unu seanco. Mi estas "goulo" tie.
link post comment
La IWAMOTO 2007 Turniro... [May. 25th, 2007|10:48 am]Go-Ludantoj
Cxu iu cx-tie ludas en la IWAMOTO 2007 Turniro?Mi estas jxus interesita.
link 1 comment|post comment
KGS-turniro [Mar. 4th, 2007|12:20 pm]Go-Ludantoj
http://games.groups.yahoo.com/group/e-go-listo/message/305Kvankam la turniro ĵus oficiale komenciĝis, oni ankoraŭ rajtas membriĝi por ludi, ĉar temas pri afabla ne tro serioza/intensa turniro.
link post comment
Goo ĉe Vikipedio! [Sep. 5th, 2006|01:42 pm]Go-Ludantoj
La Vikipedia artikolo pri Goo estas la nuna kunlaboraĵo de la semajno!
link post comment
Nova komunumo: tabulludoj [Aug. 29th, 2006|08:57 am]Go-Ludantoj
Mi petas ke oni ne plu afiŝu ĉi tie, sed anstataŭe afiŝu viajn blogerojn pri goo ĉe tabulludoj. Mi lasos ĉi tiun komunumon ĉi tie por la arkivo.
link post comment
Plej bona ELTM [Jul. 15th, 2006|11:15 am]Go-Ludantoj
Ĉu estas internacia federacio, kiu decidas kiujn estas la plej bonaj goludantoj ELTM, simile al FIDE por ŝako? Mi scivolas, kiuj estas la internacie famaj genioj kaj personoj de la goa mondo.
link 4 comments|post comment
T-ĉemizo de Usona Go-kongreso en Esperanto? [Jul. 14th, 2006|07:45 am]Go-Ludantoj
Saluton, hodiaŭ kiam mi rigardis la Esperantlingvajn t-ĉemizojn de cafepress, mi rimarkas ke estas ankaŭ en Esperanto skribite por la ĉemizo de la Go-kongreso en Tacoma. Ĉu iu scias ion pri tio?!
link 4 comments|post comment
navigation
[ viewing | most recent entries ] [ go earlier ]