anim/o (original) (raw)

*animo

FILREL Spirita, viviga principo de homo kaj aliaj bestoj, laŭ iuj doktrinoj eterna: la korpo estas morta, la animo estas senmorta[1]; Dio diris: jen Mi donis al […] ĉiuj bestoj de la tero […], kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon[2]; la Eternulo […] enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo[3]; dum la elirado de ŝia animo, ĉar ŝi estis mortanta, ŝi donis al li la nomonBen-Oni [4]; la nombro de ĉiuj animoj de liaj filoj kaj filinoj estis tridek tri[5]; vi vidis tiun mizerulon, Amalio, kiu en nia kadukulejo malfacile elspiris siananimon[6]; tiel mi fordonas mian animon al la diablo[7]; lia animo forkuris en la pinton de la piedo(li timegiĝis) PrV ; animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras PrV ; ili vivas per unu animo en du korpoj(vd intima,fido) PrV .

Senta kaj pasia parto de homo, tuto de liaj moralaj ecoj, bonaj aŭ malbonaj, kontraste al la intelekto: ni reiris malrapide al la vagonaro, plenaj de pensoj kaj kun malgaja animo (humoro) FK ; per ĉiuj fortoj de mia animo mi malbenas tiun ĉi teruran momenton FK ! io ekmoviĝis en la malmola animo de Doroteo FK ; de tiu ĉi momento ĉesiĝis la interna batalo en lia animo, li subite eksentis[…], ke li nun por nenio en la mondo revenus en la drinkejon FK ; Amo […] por la mizeruloj / Sentis la nobla animo flame kaj varme ĉe li FK ; tiu ĉi malkaŝemeco, kiu spegulas lian animon en lia okulo, — tiu ĉi moleco de la sentoj[8]; sonoj […] ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema VivZam ; inspiro el animo pura VivZam ; fremda animo estas abismo sen limo PrV . SIN:koro 2

(figure) Precipa instiganto: mortis nia plej kara samideano kaj amiko, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj[9]; Grace […] senbrue ĉie laboradis kaj estis la gaja animo de ĉiuj preparadoj BdV ; silentu, bona animo, ne faru al mi detalajn demandojn[10]! SIN:kerno_3_,motoro_2_

(figure) Spirito_2_ de io: la societo tiam konos la tutan animon de l' lingvo […] kaj povos tute libere uzi la lingvon por ĉiaj celoj DL ; krei propran poezian artformon, venintan el la animo de la strukturo de nia lingvo mem[11].

VD:menso,psiko,spirito.

1.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
2.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:30
3.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:7
4.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 35:18
5.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 46:15
6.Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
7.Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
8.Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
9.L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
10.Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
11. Donald Broadribb: Nekutime leginda verko, Monato, 2008/08, p. 30

angle:

soul 2. spirit 3. spirit

beloruse:

душа, дух

bulgare:

душа

ĉeĥe:

anima, duše

france:

âme

germane:

Seele 2. Gemüt

hebree:

נשמה 2. רוח 3. רוח

hispane:

alma

hungare:

lélek

indonezie:

1. jiwa, nyawa, roh, sukma 2. jiwa, pikiran, spirit 4. animo, antusiasme, semangat, spirit

itale:

1. anima 2. animo 3. anima (fig.)

japane:

魂 [こん], 心 [しん], 生気 [せいき], 霊 [りょう]

katalune:

ànima

nederlande:

ziel

pole:

dusza 1. dusza 2. dusza 3. dusza

portugale:

alma

rumane:

duhul 1. duhul 2. duhul 3. duhul

ruse:

душа

slovake:

duša

taje:

จิตใจ

tokipone:

kon

ukraine:

душа

animi

(tr)

Vivigi: animita estaĵo; la animita spaco de lia vojaĝo – birdoj kaj bestoj – kapablas foje je tute homaj malnoblaĵoj[12]. VD:animalo

Vigligi: animita balo FK ; Georgo kaj Stella sidis ankoraŭ en animita interparolado FK ; la spirito de Rotterdam animu nian laboron EeP ; okazis esperiga evento [kiun] animis Jerzy Owsiak kun sia Granda Festa Orkestro de Helpo: dume estis kolektataj 20 milionoj da zlotoj por mildigi la suferon de infanoj[13].

Inspiri: animitaj de ĉi tiu spirito ni proponis... deliktoj, animitaj de malama sento kontraŭ Israelo[14].

angle:

animate, enliven, vitalize 3. inspire

beloruse:

1. адушаўляць 2. ажыўляць 3. натхняць, адухатвараць

ĉeĥe:

animovat, oživit

ĉine:

1. 使精神振奋[shǐjīngshénzhènfèn], 使精神振奮[shǐjīngshénzhènfèn], 弄活 [lònghuó] 2. 促动 [cùdòng], 促動 [cùdòng], 促使 [cùshǐ], 刺激 [cìjī], 助兴 [zhùxìng], 助興 [zhùxìng], 勖 [xù], 勗 [xù], 唆 [suō] 3. 感召 [gǎnzhào], 启发 [qǐfā], 啟發 [qǐfā], 启迪 [qǐdí], 啟迪 [qǐdí]

france:

animer

germane:

1. beseelen 2. beleben, anregen, animieren 3. inspirieren

hebree:

לעורר (לחיים), להחיות, להנפיש

hispane:

animar

hungare:

inspirál 1. lelket lehel bele 2. lelkesít

indonezie:

1. bernyawa 2. hidup (ttg suasana) 3. menginspirasi, mengilhami

itale:

animare

japane:

生命を吹き込む [せいめいをふきこむ], 活気づける [かっきづける]

katalune:

1. animar

nederlande:

1. bezielen 2. animeren 3. inspireren

pole:

animować, ożywić 1. animować 2. ożywić 3. inspirować

rumane:

anima, revigora 1. anima 2. anima 3. inspira

ruse:

1. одушевлять 2. оживлять 3. воодушевлять

slovake:

oživiť

ukraine:

одушевити, оживити, надихнути

animismo

beloruse:

анімізм

ĉeĥe:

animizmus

ĉine:

泛灵论 [fànlínglùn], 泛靈論 [fànlínglùn], 万物有灵论 [wànwùyǒulínglùn], 萬物有靈論 [wànwùyǒulínglùn]

france:

animisme

germane:

Animismus

indonezie:

animisme

itale:

animismo

japane:

アニミズム

pole:

animizm

rumane:

animism

slovake:

animizmus

ukraine:

анімізм

egalanima

Trankvila, ne tuŝata de emocioj: penante aspekti egalanima, ŝi aldiris: – Vere, vi igas min dezirema, renkonti tiun mirindaĵon[18]; li respondis kun sia kutima egalanima tono CKv ; mi provis resti egalanima kaj supraĵe sukcesis, sed fundfunde ŝi vekis miajn plej sovaĝajn venĝ-instinktojn ChV ; ŝi, ĝenerale tiel stabila, fortika, egalanima, ne kapablis subpremi la larmojn ChR . SIN:konstanta_2_,serena_2_VD:indiferenta_2_,seninteresa,senzorga

angle:

equanimous

beloruse:

абыякавы, спакойны, ураўнаважаны, безуважны

ĉeĥe:

duševně vyrovnaný

france:

d'humeur égale, serein (sans émotions)

germane:

ausgeglichen, im seelischen Gleichgewicht, seelenruhig

hebree:

שלו נפש

indonezie:

sabar, tenang

itale:

equanime

japane:

平静な [へいせいな], 落着いた [おちついた]

pole:

wyważony

rumane:

echilibrat

ruse:

невозмутимый, хладнокровный, равнодушный

slovake:

duševne vyrovnaný

ukraine:

байдужий, байдужний, байдужливий

egalanimeco

Trankvilo pro konstanta humoro: tamen li ne perdis sian kutiman egalanimecon[19]; „mi admiras vian egalanimecon,“ ŝi diris, „por mi estus ege maltrankvilige[…]“ CKv .

angle:

equanimity

beloruse:

спакойнасьць, абыякавасьць, непарушнасьць, ураўнаважанасьць, раўнадушша

ĉeĥe:

klid (duše), vyrovnanost

france:

égalité de caractère, équanimité

germane:

Ausgeglichenheit, Gleichgewicht (seelisch)

hebree:

שלוות נפש

hispane:

ecuanimidad

hungare:

egykedvűség

indonezie:

kesabaran, ketenangan jiwa

itale:

equanimità

japane:

平静さ [へいせいさ], 落着き [おちつき]

katalune:

equànimement

pole:

spokój

rumane:

pace

ruse:

невозмутимость, спокойствие, уравновешенность, хладнокровие, равнодушие

slovake:

vyrovnanie mysle, vyrovnanosť

tibete:

བཏང་སྙོམས་

etanima

angle:

small-minded, petty

beloruse:

вузкалобы (перан.), дробязны

ĉeĥe:

bez duševní síly, malomyslný

ĉine:

井底之蛙 [jǐngdǐzhīwā]

germane:

kleingeistig, engstirnig, borniert, beschränkt (engstirnig)

hebree:

קטנוני

indonezie:

picik

itale:

meschino

japane:

小心な [しょうしんな]

pole:

małostkowy, małoduszny

rumane:

mărunte, minore

ruse:

мелочный

slovake:

malomyseľný

etanimeco

Karaktero, sinteno etanima: [la] deklaracio valorigis islamon kiel religion de la „centro“, kiu rifuzas “la troigojn, la ekstremismon kaj la pensomalvastecon (etanimecon)[22]; li sankciis ekonomian politikon de hezitado kaj de etanimeco kiam oni devis relanĉi la aktivecon[23]. VD:paroĥismo

angle:

small-mindedness, pettiness

beloruse:

вузкалобасьць (перан.), дробязнасьць

ĉeĥe:

malost

ĉine:

偏執 [piānzhí], 偏执 [piānzhí], 偏狭 [piānxiá], 偏狹 [piānxiá], 頑固 [wángù], 顽固 [wángù], 頑迷 [wánmí], 顽迷 [wánmí]

hebree:

קטנוניות

indonezie:

kepicikan

itale:

meschinità

pole:

małostkowość, małoduszność

rumane:

mângâi, mangaiere

ruse:

мелочность

slovake:

malosť

facilanima

Senpripensa, senkonsidera, neserioza: Abimeleĥ dungis […] homojn mallaboremajn kaj facilanimajn, kaj ili sekvis lin[24]; la multo de mono, kiun ŝia edzo heredis de siaj gepatroj, faris lin malhumila kaj facilanima[25]; kiu ajn volus ŝanĝi la naturan iradon de la internacilingva afero ― tute egale[…], ĉu li estas plej fanatika konservemulo aŭ plej facilanima eksperimentisto de novaĵoj […] ― li neniam sukcesos[26]. VD:frivola_2_,naiva,riskema

angle:

light-minded, frivolous, flippant

beloruse:

легкадумны

ĉeĥe:

lehkomyslný

ĉine:

不經心 [bùjīngxīn], 不经心 [bùjīngxīn]

france:

insouciant, léger (insouciant)

germane:

leichtfertig, leichtsinnig, unbedacht

hebree:

קל דעת, פזיז

hungare:

könnyelmű

indonezie:

nekat

itale:

allegro (frivolo), leggero (frivolo), spensierato, avventato

japane:

軽率な [けいそつな], 移り気な [うつりぎな]

nederlande:

ondoordacht

pole:

roztargniony, frywolny, niepoważny

rumane:

distras, frivol, frivole

ruse:

легкомысленный

slovake:

ľahkomyseľný

ukraine:

легкодухий, легкодушний, легковажний, легкодумний

facilanimaĵo

Senpripensaĵo, ago farata sen prudenta antaŭpenso: ĉu oni povas tiel konstante faradi facilanimaĵojnMarta ?

angle:

frivolity

beloruse:

легкадумны ўчынак, легкадумства (учынак)

france:

bêtise (acte irréfléchi), folie (acte irréfléchi)

germane:

Leichtsinnigkeit, Unbedachtheit

hebree:

שטות

itale:

faciloneria (atto), spensieratezza (atto), avventatatezza (atto)

pole:

lekkomyślność

rumane:

nepăsare

ruse:

легкомысленный поступок

facilanimeco

Malserioza humoro aŭ karaktero, emo al agado sen kalkulo de sekvoj: mia […] koro malsaĝe puŝis min en ĉi tiun facilanimecon[27]; se nun, kiam la lingvo estas jam kreita kaj uzata, ni volus fari en ĝi grandan rompadon […] – tio ĉi estus jam facilanimeco nepardonebla! LR ; lia fizionomio prezentadis tian esprimon de […] sin reciproke sekvantaj plendo, facilanimeco, malĝojo, sentemeco, plaĉemeco, ke, rigardante ĝin, oni povis ridi Marta .

angle:

light-mindedness, frivolity, flippancy

beloruse:

легкадумнасьць, легкадумства

ĉeĥe:

lehkomyslnost

ĉine:

愚笨 [yúbèn], 漫不經心 [mànbùjīngxīn], 漫不经心 [mànbùjīngxīn]

france:

légèreté (manque de sérieux)

germane:

Leichtsinn

hebree:

קלות דעת, פזיזות

indonezie:

kenekatan

itale:

faciloneria, spensieratezza, avventatatezza

pole:

lekkomyślność, beztroska, charakterek

rumane:

nepăsare, frivolitate

ruse:

легкомыслие, ветреность, несерьёзность

slovake:

ľahkomyseľnosť

ukraine:

легкодухість, легкодушність, легковажність, легкодумність

* grandanima [28]

Nobla, donema, pardonema, senenvia: ĉu ne konvenas al la venkinto esti grandanima[29]? neniam ŝuldo tiel noble, tiel grandanime, tiel elteneme estis plenumata BdV ; li revis gloran agon, kiu reliefigus lian malavarecon, lian kuraĝon, lian grandanimon, kiu lin metus sur piedestalon KPr .

angle:

magnanimous

beloruse:

велікадушны

ĉeĥe:

velkodušný, velkomyslný, velkorysý

ĉine:

傲然地 [àoránde], 厚道 [hòudao]

france:

magnanime

germane:

großherzig, großzügig

hebree:

נדיב, אציל נפש

indonezie:

murah hati, derwaman

itale:

magnanimo

japane:

寛容な [かんような], 寛大な [かんだいな]

nederlande:

groothartig

pole:

wielkoduszny

rumane:

mărinimos

ruse:

великодушный

slovake:

veľkodušný

grandanimeco

Kapablo agi noble, pardoneme sen postkolero aŭ malfido: Asirianoj, malgraŭ la barbareco, ne estas malbonaj homoj, se ili ŝatas la grandanimecon[30]. sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu li edziĝis je Clemency BdV ; puŝante la grandanimecon ĝis la plej plenamemforgeso ChL .

angle:

magnanimity

beloruse:

велікадушнасьць

ĉeĥe:

velkomyslnost

ĉine:

宽大 [kuāndà], 寬大 [kuāndà], 盛意 [shèngyì]

france:

largeur d'esprit, magnanimité

germane:

Großzügigkeit

hebree:

נדיבות, רוחב לב, אצילות נפש, גדלות נפש

indonezie:

kemurahhatian, kedermawanan

itale:

magnanimità

pole:

wielkoduszność

rumane:

generozitate

ruse:

великодушие

slovake:

šľachetnosť

kotanimulo

Malnoblulo kun trivialaj pensoj, nekapabla de bonaj agoj: fi al la abomeninda kotanimulo, kiu ŝin trompe forlasis[31]!

angle:

low-minded person

beloruse:

нізкі чалавек, нягоднік

france:

ignoble individu

germane:

Verabscheuungswürdiger

hebree:

גס רוח

itale:

ignobile (individuo)

pole:

podły człowiek

ruse:

подлец, пошляк

larĝanima

Volonte toleranta diversajn opiniojn, akceptanta diversajn vidpunktojn: li estas larĝanima liberpensulo[32]; mi volis esti larĝanima, sed mi ne sciis ne malkontenti ĉar eĉ en plej etaj aferoj niaj gustoj tiom diferencas[33]; uloj-ulinoj trakuras la stratojn kaj ĵetas leterojn laŭ ofte tre larĝanima kompreno[34]. VD:liberala,tolerema

32.H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 3a, Lemuel daŭrigas sian esploron
33. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
34. Franz-Georg Rössler: Poŝto perdita, Monato, 2013/04, p. 20

angle:

open-minded

beloruse:

адкрыты (да новых, іншых ідэй), шырокіх поглядаў

france:

large d'esprit

germane:

freizügig

hebree:

רחב אופק

indonezie:

berpikiran terbuka

pole:

otwarty

rumane:

deschide

ruse:

широких взглядов, без предубеждений, непредвзятый

larĝanimeco

Akceptanta ĉiajn doktrinojn aŭ sintenojn ĉe aliaj homoj, pli volonte vidanta iliajn akordojn ol iliajn malakordojn: [li] trafe parolis pri la tutmonda reputacio de Auld, pri liaj mirindaj tradukaj kaj poeziaj kapabloj kaj pri lia larĝanimeco[35].

angle:

open-mindedness

beloruse:

адкрытасьць (да новых, іншых ідэй)

france:

largeur d'esprit

germane:

Freizügigkeit

hebree:

רוחב אופק

indonezie:

keterbukaan pikiran

pole:

otwartość

rumane:

deschidere

ruse:

широта взглядов, непредубеждённость, непредвзятость

puranima

Morale sendifekta, senartifika kaj bonvola: mi devas esti puranima eĉ en laika mondo kvazaŭ la lotusa floro estas pura eĉ en kota lago[36]; ĉiuj komencantoj, kiuj estas malfermaj je puranima rakonto […] povos lerni pere de la libro[37]. SIN:ĉasta_1_,senpeka

beloruse:

чысты (душой), шчыры

france:

candide

germane:

unschuldig (rein), rein (Seele)

indonezie:

murni, suci

pole:

niewinny

rektanima

Senartifika, ne devojiĝema, konservanta sian celon: mi ŝatas nur kuraĝon rektaniman Ifigenio ; la rektanima vivmaniero de la tiamaj homoj vekas emocion en ni[38].

angle:

straightforward (character)

beloruse:

просты (характарам), шчыры

ĉine:

耿直 [gěngzhí]

france:

droit (moralement), probe

germane:

geradlinig (Charakter)

indonezie:

jujur, terus terang

pole:

prostoduszny

simplanima

Naiva, senartifike sincera: ŝi havis mienon tiel senkulpan, tiel simplaniman KPr ; la Eternulo gardas la simplanimulojn[39]; ĉiu servis sian najbaron kun komika ĝentileco, ŝajnis, ke ĉiuj interkonsentis ludi simplaniman komedion PatrojFiloj ; Olnjo kaj la pastro longe ridis simplanime je tiu ĉi neatendita falo[40]; Don Kiĥoto de la Manĉo, kies frenezeco kaj simplanimeco kompatigas ĉiujn DKM .

beloruse:

прастадушны, няхітры

ĉeĥe:

prostoduchý

ĉine:

可欺 [kěqī]

france:

ingénu

germane:

schlicht (Seele)

indonezie:

naif, polos

japane:

お人よしの [おひとよしの], 愚かな [おろかな]

pole:

prostoduszny

slovake:

prostoduchý

unuanime

Ĉiukonsente: la vortoj de la profetoj unuanime antaŭdiras bonon al la reĝo[41]; ili kolektiĝis kune, por militi unuanime kontraŭ […] Izrael [42]; la homamaso unuanime atentis la parolojn de Filipo[43]; unuanima konsento FK ; ŝajnis, kvazaŭ mil voĉoj krias tion unuanime[44]; li mem proponis al la kongreso deklaron, unuanime akceptitan VivZam ; ĉiuj laboras unuanime[45]. VD:ĉies,interakordo_1_,komune,konkorda,kune,unuvoĉa

angle:

unanimously

beloruse:

аднадушна

france:

unanimement, à l'unanimité

germane:

einstimmig, übereinstimmend

hebree:

פה-אחד

hispane:

unánimemente

hungare:

egyhangúlag

itale:

all'unanimità

japane:

全員一致で [ぜんいんいっちで], 満場一致で [まんじょういっちで]

katalune:

unànimement

nederlande:

eensgezind

pole:

jednomyślnie

portugale:

unanimemente

rumane:

în unanimitate

ruse:

единодушно

slovake:

jednomyseľne

ukraine:

однодушно, одностайно, одноголосно

unuanimeco

Interakordo,konkordo: super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon[46].

POL (pri elekto, decido) Ricevanta ĉies voĉon: necesis unuanimeco por oficialigi decidon[47]; tian kunvenon mi sukcesos kolekti kaj instigi ĝin al unuanimeco[48]; se ili voĉdonus malkaŝe, ni havus unuanimecon[49].

angle:

unanimity

france:

unanimité

germane:

Einstimmigkeit


administraj notoj