don/i (original) (raw)

*don/i UV

*doni

(tr)

Meti en posedon aŭ je dispono de iu, ĉu provizore, ĉu definitive: Ludoviko, donu al mi panon[1]; donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki[2]; al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj[3]; malriĉa virino […] petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki[4]; li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li[5]; al leono ne donu la manon[6]; sufiĉe jam mi servis ĉe vi, donu al mi mian salajron[7]; la rajdanto saltis de la ĉevalo, [kaj] donis al li la kondukilojn en la manojn[8]; Abraham […] prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis alHagar, metante ĝin sur ŝian ŝultron[9]; Abimeleĥ […] ŝafojn kaj bovojn kaj sklavojn […] donis alAbraham [10]; la reĝo devis efektivigi la promeson kaj doni al li la princinon[11]; kolero pravecon ne donasPrV ; al feliĉulo eĉ koko donas ovojnPrV ; ĉia dono estas bonoPrV . VD:disponigi,donaci,konsenti,lasi,oferi,transcedi

Prezenti al ies percepto;montri eblecon: doni signojn per la okuloj[12]; mi donos al vi […] bonan konsilon[13]; mi ne povas doni al vi eĉ la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infanoMarta ; en la donita okazo estos al vi pli oportune […] [14]; (figure) [tiuj] pordoj […] donis vidon al […] neinviteme aspektantaj koridoroj[15]; (figure) la katedralo […] vere donas la potencan impreson de grandeco kaj forto[16]; UEA […] sukcesis doni al [la kongresoj] novan multfacetan fizionomion de laboro[17].

Sciigi decidon, instrukcion ks: ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean[18]? fine li donis sian permeson[19]; al kokino la ovo lecionojn ne donuPrV ; la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj[20]; Adam donis al sia edzino la nomon Eva [21]; doni juĝon[22]; [li] donis al ili raporton[23]; ŝi ne plenumis la ordonon donitan[24]; VD:asigni,destini,prezenti

(figure) Estigi,rezultigi, kaŭzi: ĉu la Kongreso donis iajn rezultatojn[25]? la longe dormintaj semoj komencis doni(produkti) la unuajn trunketojn[26]; la patrino donis al ŝi frapon sur la nazon[27]; estu tute trankvila, mi donos al vi kontentigon[28]; tiu malapero donis grandegan antaŭenpuŝon al la laboro[29]; nigran mortosimilan kapturniĝon […] donas la odoro de fendiĝanta kadavraĵo[30]; mi ne konsilas tion fari, parte pro tio, ke [tio] donus nun grandan konfuzon[31]; tia elparolado donas nenian malkompreniĝon[32]; se simila lingvo eĉ povus esti iam finita, ĝi en la fino absolute nenion donus[33]; unueco donas forteconPrV .

1.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8
2.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
3.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
4.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15
5.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
6.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 7
7.Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
8.Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
9.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 21:14
10.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 20:14
11.Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
12.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:13
13.Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
14.L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko
15.H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro 2a
16.Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, En Peterburgo
17.Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
18.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
19.Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo
20.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:20
21.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:20
22.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 10:18
23.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 13:26
24.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 1:15
25.L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (a)
26.L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
27.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
28.Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
29.Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekunua
30.Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
31.L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
32.L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Pri elparolado en teorio kaj praktiko, Respondo 56, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p: 222
33.L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, 7

afrikanse:

gee

albane:

jap

amhare:

ስጥ

angle:

give

arabe:

منح

armene:

տալ

azerbajĝane:

vermək

beloruse:

даваць, даць

bengale:

দিতে

birme:

ပေး

bosne:

daju

bulgare:

давам, дам

ĉeĥe:

dát, podat, podávat, poskytnout, poskytovat, udělit

ĉine:

付出 [fùchū]

dane:

giver

estone:

anda

eŭske:

eman

filipine:

magbigay

france:

donner ~o: don.

galege:

dar

germane:

geben ~i signojn per la okuloj: zuwzinkern. ~i (produkti) la unuajn trunketojn: austreiben (Pflanzen), sprießen.

guĝarate:

આપે

haitie:

bay

haŭse:

ba

hinde:

दे

hispane:

dar

hungare:

ad, nyújt, eredményez ~o: adás, adomány.

igbe:

nye

indonezie:

memberi, memberikan ~o: pemberian.

irlande:

thabhairt

islande:

gefa

japane:

与える [あたえる]

jave:

menehi

jide:

ℷעבן

jorube:

fun

kanare:

ನೀಡಿ

kartvele:

მისცეს

katalune:

donar

kazaĥe:

беру

kimre:

rhoi

kirgize:

берүү

kmere:

ផ្តល់ឱ្យ

koree:

제공

korsike:

kose:

nika

kroate:

daju

kurde:

dayîn, dan

latine:

dabit

latve:

dot

laŭe:

ໃຫ້

litove:

duoti

makedone:

даде

malagase:

manome

malaje:

memberi

malajalame:

കൊടുക്കുക

malte:

jagħtu

maorie:

hoatu

marate:

देणे

monge:

muab

mongole:

өгөх

nederlande:

geven

nepale:

दिन

njanĝe:

kupereka

okcidentfrise:

jaan

okcitane:

donar, balhar

panĝabe:

ਦੇਣ

paŝtue:

ورکړي

pole:

dać, dawać, udzielać ~o: dar.

portugale:

~o: dar, entregar. 4. dar, entregar, aplicar, ministrar, administrar

ruande:

tanga

rumane:

da

ruse:

дать, давать ~o: дар.

samoe:

aumai

sinde:

ڏي

sinhale:

දෙන්න

skotgaele:

thoir

slovake:

dať, poskytnúť

slovene:

dati

somale:

siin

ŝone:

ipai

sote:

fa

sunde:

mikeun

svahile:

kutoa

taĝike:

додан

taje:

ให้

tamile:

கொடுக்க

tatare:

бир

telugue:

ఇవ్వాలని

tibete:

སྟེར་

turke:

vermek

ukraine:

давати

urdue:

دے

uzbeke:

berishi

vjetname:

cung cấp cho

volapuke:

givön

zulue:

pha

donaĵo

Io, kion oni donas: bona donaĵo, […] perfekta donaco [34]; iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donaĵon kaj oferaĵon al Dio[35]; viaj amikoj ja ne ricevas la donaĵojn pro bezono[36]; unu el la bastonuloj proksimiĝis kaj donis al mi du dikajn cigaredoskatolojn, la lastan donaĵon al la kompatinda pekinto[37].

angle:

gift

beloruse:

дар, падарунак, падачка

ĉine:

礼 [lǐ], 贈品 [zèngpǐn], 天賦 [tiānfù]

france:

cadeau

germane:

Gabe

indonezie:

hadiah, kado, karunia, pemberian

pole:

datek, dar

rumane:

dar, cadou

donema

angle:

generous

beloruse:

шчодры, дабрачынны

ĉine:

慨 [kǎi], 雍容大度 [yōngróngdàdù], 仁慈 [réncí]

france:

généreuse

germane:

freigiebig, generös

indonezie:

dermawan, murah hati

pole:

dobroczynny

portugale:

generoso

rumane:

generos

donitaĵo

SCI Datumo, grando, variablo konata je la etapo de problemformulado kaj uzata por trovi serĉataĵon: la donitaĵoj de la problemo; ŝi forte penis penetri en la misteron de la vojaĝo de Omar, sed pro manko dedonitaĵoj, la peno estis sensukcesa[40]; meteologiaj donitaĵoj[41]; jen la necesaj donitaĵoj por via satelita instalaĵo koncerne Polan Radion[42]; kolekti statistikajn donitaĵojn pri la inflacio[43]; aŭtomata savkopio de la donitaĵoj en tekokomputiloj ofte mankas[44]; prognozo bazita sur donitaĵoj kolektitaj dum 10 jaroj[45]; laŭ la donitaĵoj de Izabela, f-ino Bolomaj aĝis 79 jarojn[46]; la fakaj donitaĵoj de l’ raporto ebligas scii, kian guston havas la mortiga substanco[47]. SIN:datumo

Rim.: PIV donas por tiu senco ankaŭ la formon donato; eblus diri simple donaĵo.

Io akceptita aŭ konata kaj formanta bazon de esploro, rezonado aŭ konduto: akceptu tion kiel donitaĵon. VD:aksiomo,antaŭsupozo,premiso

40.H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro 17a
41.Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 14
42. PEJNO Simono: Poloj per pelvo , Monato, 1995/04, p. 17
43. Lawrence Mee: La stelo, Monato, 2005
44. Rob Ebenau: Kiel protekti kontraŭ perdo kaj ŝtelo?, Monato, 2005
45. R. Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, 1997/11, p. 12
46.Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 11
47.Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 13

angle:

1. datum 2. given, something taken for granted

beloruse:

1. данае (наз., зьвестка) 2. данасьць

ĉine:

1. 內情 [nèiqing], 消息 [xiāoxí], 告示 [gàoshì], 开球 [kāiqiú]

france:

donnée

germane:

1. Angabe, Detail, Datum (Information) 2. Annahme, Voraussetzung

hebree:

מה שניתן

hispane:

dato

hungare:

1. adat, adalék 2. adottság

japane:

与えられたもの[あたえられたもの], 既知のもの [きちのもの]

nederlande:

gegeven

pole:

1. dana (znana wartość) 2. dana (informacja)

rumane:

1. dată 2. dată

ruse:

1. данное 2. данность

ukraine:

давання, те, що дане, дарунок

aldonaĵo

Io aldonata; komplementosuplemento: la islama centro estas valora aldonaĵo al la bunta kulturo de moderna Irlando[48]; Eŭropa Unio preskribis jam antaŭ kelkaj jaroj aldoni en benzinon kvin procentojn da etanolo, nun EU altigis la aldonaĵon al dek procentoj[49].

a)

Kroma teksto kompletiganta aŭ modifanta la originan tekston: cirkulero kun aldonaĵoj[50]; s-ro Kertsch diktis al mi plurajn korektojn kaj aldonaĵojn[51]; la imagema popolo vestis la tutan aferon per pli-malpli fantaziaj aldonaĵoj[52]; mi devis kvazaŭ elkribri la purajn vererojn el amaso da nenecesaj, legendaj eĉ kelkfoje malveraj aldonaĵoj[53]; la tutan volumon konkludas kelkaj aldonaĵoj al la libro de Daniel, rakontantaj pri epizodoj[54].

b)

Malĉefa ingredienco, spicaĵo: oni laŭguste inkludu pliajn ingrediencojn kaj aldonaĵojn: lakton, kremon, ktp[55]; nefumitajn finaĵojn de cigaredoj oni konservis kiel aldonaĵon al memvolvitaj cigaredoj[56]; (figure) la gufujestroj […] ofertu bonajn kaj diversajn teojn, sukeron, lakton, eble mielon kaj citronon, bonaj noktaj aldonaĵoj estas trankvilaj koncertetoj kaj literaturaj laŭtlegadoj[57].

c)

Etendaĵo de ĉefa produkto: Intermeze, aldonaĵo al La Revuo Orienta[58]; tri aldonaĵoj riĉigas la ĉefan filmon: Bild-historio de CO, Fotogalerio kaj la ero Malantaŭ la kurteno[59]; uzi aldonaĵon ĉe sia kutima poŝtilo, [ekz-e] kontraŭspaman funkcion[60]; WarCraft 3 ricevis unu aldonaĵon nomatan The Frozen Throne [61].

48.Monato, Garbhan Macaoidh: Renkontiĝo kun kreskanta komunumo, 2004
49.Monato, Stefan Maul: Ekologio paradokse, 2011
50.La Ondo de Esperanto, 2003, № 11 (109)
51.Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 5
52.H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XXIII
53.H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VII
54.Monato, Carlo Minnaja: La Biblio nun estas (preskaŭ) kompleta, 2003
55.Monato, Garbhan Macaoidh: Manĝu por sano, samideano!, 2003
56.Monato, John Gobourne: Tiam ... kaj nun, 2012
57.Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, La IJK estas la homoj
58.Claude Piron: La bona lingvo, 5. La Arto De Vortfarado
59.Monato, Reinaldo Marcelo Ferreira: La movada koro sur viddisko, 2007
60.Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
61.Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Videoludoj

angle:

addition, supplement

france:

ajout

germane:

Ergänzung 1.a Zusatz, Anhang, Begleitheft 1.b Zutat 1.c Zugabe

nederlande:

bijvoegsel

pole:

przypis, aneks

ruse:

добавление, приложение

*aldoni

Doni, meti, fari, diri plie, krom tio, kion oni jam donis, metis, faris, diris: li pagu, kaj li aldonu kvinonon de ĝia valoro kaj donu tion al la pastro[62]; se ni aldonas al ili (nedifinaj tabelvortoj) la literon „k“, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, […] [63]; „tamen“, aldonis li, „mi estas ĉe vi“[64]; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn[65]; al miaj konstruaĵoj mi aldonos ankoraŭ speciale konstruitan etaĝon, por montri mian genion[66]; ili trinku por ŝia sano, tion ŝi mem propramane aldonis en postskribo[67]. ANT:depreni,forigiVD:aldonita,bisVD:aligi,alvicigi,pliigi,suplementi

62.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 5:16
63.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §30.
64.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 16a
65.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 38:5
66.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Io
67.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko

afrikanse:

voeg

albane:

të shtoni

amhare:

ጨምር

angle:

add

arabe:

إضافة

armene:

ավելացնել

azerbajĝane:

əlavə etmək

beloruse:

дадаваць, дабаўляць

bengale:

যোগ করা

birme:

ပေါင်း

bosne:

dodati

ĉeĥe:

dodat, přidat, přiložit, připojit

ĉine:

添 [tiān], 添加 [tiānjiā], 搀加 [chānjiā], 附 [fù], 搭 [dā], 兌 [duì], 加入 [jiārù], 还说 [háishuō], 增 [zēng], 配成 [pèichéng], 互补 [hùbǔ], 募 [mù], 掺入 [chǎnrù]

dane:

tilføje

estone:

lisada

eŭske:

gehitu

filipine:

magdagdag

france:

ajouter

galege:

engadir

germane:

hinzufügen, ergänzen

guĝarate:

ઉમેરો

haitie:

ajoute

hebree:

לְהוֹסִיף

hinde:

जोड़

hispane:

añadir, agregar

hungare:

hozzáad, hosszátesz, hozzáfűz

igbe:

tinye

indonezie:

menambahkan

irlande:

cuir

islande:

bæta

japane:

加える [くわえる]

jave:

nambah

jide:

לייℷן

jorube:

fi

kanare:

ಸೇರಿಸಬಹುದು

kartvele:

რჩეულებში

katalune:

afegir

kazaĥe:

қосу

kimre:

ychwanegu

kirgize:

кошуу

kmere:

បន្ថែម

koree:

추가

korsike:

aggiungere

kose:

ukongeza

kroate:

dodajte

kurde:

lêzêdekirin

latine:

addunt

latve:

pievienot

laŭe:

ເພີ່ມ

litove:

pridėti

makedone:

додадете

malagase:

ampio

malaje:

menambah

malajalame:

ചേർക്കുക

malte:

żid

maorie:

tāpiri i

marate:

जोडा

monge:

ntxiv

mongole:

нэмэх

nederlande:

toevoegen

nepale:

जोड

njanĝe:

wonjezerani

okcitane:

ajustar

panĝabe:

ਸ਼ਾਮਿਲ

paŝtue:

اضافه

pole:

dodawać

portugale:

acrescentar, adicionar

ruande:

ongeraho

rumane:

adăuga

ruse:

добавить

samoe:

faʻaopoopo

sinde:

شامل

sinhale:

එකතු

skotgaele:

ris

slovake:

dodať, pridať, priložiť

slovene:

dodajte

somale:

ku dar

ŝone:

wedzera

sote:

eketsa

sunde:

nambah

svahile:

kuongeza

taĝike:

илова кардан

taje:

เพิ่ม

tamile:

சேர்க்க

tatare:

өстәргә

telugue:

జోడించండి

ukraine:

додавати

urdue:

شامل

uzbeke:

kiritish

vjetname:

thêm

zulue:

ukwengeza

aldonita

Io kion oni aldonis: pri tio ĉi ĉiu povas konvinkiĝi, ĉar al la nuna broŝuro estas aldonita plena lernolibro [68]; sur la flanko estis aldonitaj la nombroj de la paĝoj[69]; estos aldonitaj ankaŭ la nomoj kaj adresoj de ĉiuj[70]; ni sendas al vi tie ĉi aldonite la staton de via kalkulo fermita ĉe la fino de decembro[71].

(arkaismo) Sindona: [lia] koro estas plene aldonita al Li[72]; vi havas la plej bonan koron, vi estas al mi la plej multe aldonita[73]; ekstere staras du el miaj servistoj, fortmuskolaj viroj, tiel aldonitaj al mi, kiel amantoj[74]; ĝi postulas […] grandegan energion, paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero[75].

angle:

1. additional

beloruse:

1. даданы, далучаны, дадатковы 2. адданы, схільны

ĉeĥe:

přidaný

ĉine:

1. 另外 [lìngwài]

france:

2. attaché (dévoué) , dévoué

germane:

1. hinzugefügt, zusätzlich, ergänzt 2. hingewandt, zugewandt, hingegeben

hebree:

נוסף

hungare:

2. odaadó

indonezie:

1. adisional, ekstra, tambahan

japane:

追加した [ついかした], 添付した [てんぷした], 付録の [ふろくの]

nederlande:

2. toegewijd

pole:

dodany, załączony

rumane:

adăugat, adițional

ruse:

1. добавленный, прибавленный, приложенный

slovake:

pridaný

aldono

Aldonado, ago aldoni: la aldono de la sufikso de aktiveco aŭ pasiveco[76]; ĉiu regnano [...] devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn [...] en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon[77]; dum kalkulado […] per deprenoj kaj aldonoj li tenis sin al la ĉefa kerna sumo[78].

Aldonaĵo: mezurstango, havanta la longon de ses ulnoj kun aldono po manlarĝo[79]; kiam oni aĉetis ĉe la bulkisto spesdekan krakenon, oni ricevis kiel aldonon ses grandajn bulkojn[80]; la radikoj[n] ŝi volis uzi kiel aldonon al la kafo[81].

a)

Kromaĵo, io kromdonata: Alda […] eksidis en la interna ĉambro por legi la dimanĉan aldonon de ilia gazeto[82]; tiu ĉi libro estas depresaĵo el la literatura aldono de la gazeto PACO, 1969[83].

b)

Teksta krommaterialo kompletiganta aŭ modifanta la ĉeftekston: Oficialaj Aldonoj de la Akademio de Esperanto; „Aldono al la Dua Libro“; nur iam poste [...] ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel „Aldonon al la Fundamento“[84]; temas pri la aldono al la Statuto, kiu estis akceptita ĉe la lasta balotado per 1570 voĉoj kontraŭ 192[85].

c)

TIP Teksta krommaterialo helpanta uzi la ĉeftekston: ili estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro, kun aldono de la Alfabeta Registro[86].

VD:apendico_2_,komplemento_2_,suplemento_1_

76.L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 11, La Revuo, 1907, aprilo
77.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
78.Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 31. Ricevis Bandito Laŭ Sia Merito.
79.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:5
80.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
81.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
82.Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
83. K. Čapek: Apokrifoj 2
84.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
85.E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Dogmo ‐ Dogmiĝo
86.L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco

angle:

1. addition 2.a addition, supplement 2.b addition, supplement 2.c appendix

beloruse:

дадатак, дабаўка

ĉeĥe:

dodatek, dodání, doklad, přidání (činnost), přídavek (výsledek), příloha

ĉine:

补脉 [bǔmài], 增补 [zēngbǔ], 餘補 [yúbǔ]

france:

2. ajout

germane:

Zugabe, Ergänzung 2. Zusatz

hebree:

תוספת

hungare:

1. hozzáadás, hozzáfűzés 2.a melléklet 2.b kiegészítés, kiegészítő 2.c függelék

indonezie:

tambahan 2.b lampiran

japane:

付加 [ふか], 追加 [ついか], 付録 [ふろく], 補遺 [ほい]

nederlande:

1. toevoegen (subst.) 2. bijvoegsel

pole:

1. dodanie 2.a dodatek 2.b dodatek, dopisek, aneks 2. przypis, aneks

portugale:

acréscimo, adição

rumane:

adaus, plată, supliment

ruse:

1. добавление 2. добавление, приложение

slovake:

dodatok, prídavok, príloha

ukraine:

додаток, добавка, додача

aldoniteco

(arkaismo)

Sindono: du malgrandaj ĉambraj hundetoj fariĝis la escepta objekto de ŝia amo kaj aldoniteco[87]; kiam mia aldoniteco estas tro granda, tiam mia amo forgesas bonajn manierojn[88]; paroli pri serioza korespondado aŭ serioza aldoniteco kaj ŝuldigeco kaj tiel plu [...] estus kompreneble malsaĝeco[89].

beloruse:

адданасьць

ĉeĥe:

oddanost, přidanost

germane:

Hingabe, Zugewandtheit

hebree:

תוספת

japane:

献身 [けんしん]

pole:

oddanie, poświęcenie się

rumane:

devotament, aditivitatea

slovake:

oddanosť

eldoni

Doni, elmeti eksteren: eldonu (eligi, enmanigu, elirigu) la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin[90]; Li kondamnis ilin, eldonis (elmetis2) ilin al buĉado[91]; [tiu] plej profunda ĉerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido[92]; donu al la fluto spiron per via buŝo, kaj la fluto eldonos(aŭdigos) tre bonan muzikon[93]; estas blinda frenezo eldoni (elspezi) tiom da mono por ludiloj[94]; li eĉ eldonis (proklamis) edikton, en kiu li deklaris, ke lia foresto ne daŭros longe[95]; mortverdiktojn li povas eldoni (deklari) ankaŭ el Antiumo[96]; [li] eldonis ordonojn, kiujn [neniu] kuraĝis plenumi[97].

TIP Publikigi kaj vendigi ian ajn verkon: eldoni ĉiujn kvin partojn de la verko en la nuna tempo estas malfacilePrV ; mi volus la respondojn je ĉiuj demandoj eldoni kune, en unu libro[98]; Esperanta Jura Asocio kaj Andaluzia Esperanto-Unuiĝo eldonis la libron[99]. VD:aperigi,editori,publici_2_,redakti

90.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 14:7
91.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 34:2
92.Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
93.William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
94.Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Unua Parto
95.Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro 30a
96.Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro 32a
97.Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Epilogo
98.L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
99. R. Rotsaert: Kodo de Hamurabo, Monato, 1999/88, p. 24

angle:

publish

beloruse:

выдаваць, выпускаць

ĉeĥe:

vydat (knihu, zajatce), vystavit

france:

éditer

germane:

herausgeben 1. hergeben, ausliefern

hebree:

לְפַרְסֵם, להוציא לאור

hispane:

editar

hungare:

kiad (pl. könyvet)

indonezie:

menerbitkan

japane:

出版する [しゅっぱんする], 発行する [はっこうする]

nederlande:

uitgeven

pole:

wydać, wydawać

portugale:

publicar

rumane:

edita

ruse:

издать, издавать

slovake:

vydať

taje:

2. ตีพิมพ์

ukraine:

видавати

eldono

Ago doni: li ekĝemis […] post la eldono de [la] juĝo mortiga[100]; li sendis en la amfiteatron sian fidatan liberigiton, por ke ĉi tiu interkonsentu […] pri la eldono de ŝia korpo[101]; oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj[102].

TIP Ekzempleraro de verko publikigita samtempe, prezentanta saman staton de enhavo: la unua eldono de la Universala Vortaro[103]; la franca eldono[104]; trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia[105]; la tuta eldono estas delonge elĉerpita[106]; kvar jarojn poste aperis ĉe TK/Stafeto reviziita kaj plivastigita dua eldono[107]. SIN:versio_2_VD:eldonkvanto

100.Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
101.Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro 65a
102.L. L. Zamenhof: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, Dua Libro de l' Lingvo Internacia
103.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
104.Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro 22a
105.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
106.Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Antaŭvorto
107. Paŭl Peeraerts: La kvin vestoj de La Robaioj, Monato, 1998/01, p. 18

angle:

2. edition

beloruse:

выдаваньне, выданьне

ĉeĥe:

2. edice, vydání (tiskem), výdej

ĉine:

2. 本 [běn]

france:

2. édition

germane:

1. Herausgabe 2. Ausgabe, Auflage (Ausgabe)

hebree:

2. מַהֲדוּרָה

hispane:

2. edición

hungare:

2. kiadás (pl. könyvé)

indonezie:

2. edisi

japane:

出版 [しゅっぱん], 発行 [はっこう], 第~版 [だい~はん], バージョン

nederlande:

2. uitgave

pole:

1. wydanie 2. wydanie

portugale:

edição, publicação

rumane:

2. ediție

ruse:

2. издание

slovake:

2. edícia, vydanie

taje:

2. ฉบับ, ครั้งที่พิมพ์

ukraine:

2. видання

eldonanto

angle:

editor

beloruse:

адказны рэдактар, выдавец

ĉine:

編輯器 [biānjíqì], 出版单位 [chūbǎndānwèi], 出版者 [chūbǎnzhě]

france:

éditeur

germane:

Herausgeber, Verleger

indonezie:

editor

japane:

発行者 [はっこうしゃ]

nederlande:

uitgever

pole:

wydawca

eldonejo

TIP Entrepreno kiu eldonas verkojn: Hachette iĝis grava eldonejo ankaŭ por Esperanto: ĝi aperigis la verkojn deL. L. Zamenhof [112]; ekzistas minimume dek ses sendependaj eldonejoj, kiuj regule aperigas librojn[…] esperantajn[113]; noto de la eldonejo: por povi pozitive reagi al tiuj ĉi subtenopetoj ni bonvenigas donacajn abonojn al Abonhelpa Fonduso de Monato[114].

angle:

publisher

beloruse:

выдавецтва

france:

éditeur

germane:

Verlag

indonezie:

penerbit

japane:

出版社 [しゅっぱんしゃ], 発行所 [はっこうじょ]

nederlande:

uitgeverij

pole:

wydawnictwo

portugale:

editora

eldoniĝi

Esti eldonata: legolibroj por komencantoj […] eldoniĝis je propra risko de la verkintoj[115]; la libro devas esti eldonota – li rekriis el la pordo – […] la propono estis alloga, sed post kelkminuta pripensado mi konvinkiĝis, ke ĝuste pro tio ĝi ne meritas eldoniĝi[116]; en 1999 eldoniĝis obligacioj je pli alta sumo[117].

angle:

be released

germane:

herauskommen (Werk), verlegt werden, ausgegeben werden

eldonisto

angle:

publisher

beloruse:

выдавец

ĉeĥe:

editor, nakladatel, vydavatel

ĉine:

出版者 [chūbǎnzhě]

france:

éditeur

germane:

Herausgeber, Verleger

hebree:

מוֹצִיא לָאוֹר

hispane:

editor

hungare:

(könyv)kiadó

indonezie:

penerbit

japane:

出版業者 [しゅっぱんぎょうしゃ]

nederlande:

uitgever

pole:

wydawca

portugale:

editor

rumane:

editor

ruse:

издатель

slovake:

vydavateľ

taje:

ผู้พิมพ์จำหน่าย

ukraine:

видавець

disdoni

Doni al multaj, distribui: ŝi disdonas manĝon al sia domanaro[121]; li ordonis disdoni neordinarajn rekompencojn al ĉiuj[122]; j ili malavare disdonas siajn diverstemajn opiniojn[123]; la ĝenerala kancelario disdonis senpage […] ŝvitbanejajn biletojnMetrop ; nobelo promesojn disdonas kampulo promesojn plenumasPrV .

angle:

give out, give away, distribute

beloruse:

раздаваць

ĉeĥe:

rozdat

ĉine:

俵分 [biǎofēn], 周延 [zhōuyán], 散佈 [sànbù]

france:

distribuer, répartir

germane:

verteilen

hebree:

לחלק

hispane:

repartir

hungare:

kioszt, szétoszt, eloszt

indonezie:

membagikan, mendistribusikan

japane:

分配する [ぶんぱいする], 配布する [はいふする]

nederlande:

uitdelen

pole:

rozdać, rozdawać, wydzielać

portugale:

distribuir

rumane:

repartiza, distribui, livra

ruse:

раздать, раздавать

slovake:

rozdať

tibete:

གྲེམས་&t_-a;གྲེམས་བཀྲམས་ཁྲོམས་

ukraine:

роздавати

fordoni

Tute kaj definitive doni: Abraham fordonis ĉion, kion li havis[124]; mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj, kaj fordonas ilin tute al la publiko[125]; ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan pagon por la luado de la ĉambretoMarta ; li volas fordoni sian vivon pro vanta admirado[126]; tiel mi fordonas mian animon al la diablo[127]; [ili] ne havis ŝuojn por surpiedigi, ĉar sian solan paron ili fordonis por ripari[128]; se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonasPrV ; fordoni anseron, por ricevi paseronPrV . VD:dediĉi,forlasi,oferi

angle:

give away, give up, abandon

beloruse:

аддаваць

ĉeĥe:

obětovat, předat, zbavit se

ĉine:

走开 [zǒukāi], 交 [jiāo]

france:

faire don (de), sacrifier (faire don de qc)

germane:

weggeben, abgeben

hebree:

להעניק

hispane:

entregar

hungare:

odaad

japane:

与えてしまう [あたえてしまう], ゆだねる

nederlande:

weggeven, wegschenken

pole:

oddać, oddawać

portugale:

entregar

rumane:

abandona

ruse:

отдать

slovake:

obetovať, zbaviť sa

fordoniĝi, sin fordoni

(figure) Tute kaj plene sin dediĉi: ili fordonis sin al siaj kapricoj[129]; ĉiu fordonis sin al sia kurado, kiel ĉevalo, kiu flugrapide kuras en la batalon[130]; ili fordonis sin al malĉastado[131]; kun plena amo ŝi fordoniĝis al la objekto de sia laboradoMarta ; ĉu ŝi fordonis sin al vi tuj, subiteMetrop ? tiam mi komencis pli serioze fordoniĝi al mia revo[132]; ŝi fordonis sin al sia malĝojo[133].

angle:

to devote oneself

beloruse:

аддавацца

ĉeĥe:

obětovat, předat, zbavit se

france:

s'adonner

pole:

oddać się, oddawać się czemuś

portugale:

dedicar-se, entregar-se

rumane:

denunța

ruse:

отдаться, предаться

slovake:

obetovať, zbaviť sa

maldonema

Kiu ne volonte donas; avara: pri la Dio de la Malnova Testamento bildigta kiel „bravulaĉo maldonema, maljusta, kaprica kaj malbonvola“, McGrath rebatas per la aserto ke mem absolute ne kredas je tia Dio[134]; sinjoro Harpagono estas […] el ĉiuj mortuloj plej malmola kaj plej maldonema[135].

angle:

avaricious

beloruse:

скнарлівы, скупы

france:

avare

germane:

unfreigiebig, geizig

pole:

skąpy, nieszczodry

portugale:

mesquinho

redoni

Doni returne al la doninto ion, kion oni ricevis: mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi[136]; post tri tagoj Faraono […] redonos al vi vian oficon[137]; li redonu la rabitaĵon, kiun li rabis[138]; maljuna sinjorino afable redonis la saluton per kapsigno[139]; Redonon de salut’ kaj bondeziroj // Tuj post’ alveno nia li elsendisHamlet ; oni prenas avide, oni redonas malrapidePrV . VD:reciproki,repagi

Rekompenci bonaĵon aŭ malbonaĵon ricevitan: Fernando […] al ŝi redonis la karesojn, kiujn ŝi al li malŝparis[140]; al maldiskretaj kaj senĉesaj demandoj, […] li povis redoni nur malprecizajn respondojn[141]; redoni al ĉiu laŭ lia konduto[142]; la Sinjoro redonos al li laŭ liaj faroj[143]; ŝiaj pekoj amasiĝis ĝis la ĉielo, […] redonu al ŝi, ĝuste kiel ŝi donis, kaj duobligu duoble laŭ ŝiaj faroj[144]; batata Hiksos redonas la batojn kaj iafoje mortigas la persekutanton[145]; oni prenas per manoj, redonas per piedojPrV . SIN:repagi

Restarigi al iu ion, kion li perdis: petu la diojn, ke ili redonu al vi la saĝon[146]; miaj kisoj redonu serenan rigardon al viaj okuloj[147]; horo da ripozo al li redonis novajn fortojn[148]; mi ne povas redoni al li la feliĉecon[149]; redoni trankvilecon al ŝia animo[150]; redonu la pacon al la infanaroFK ; la varmo de la korpo redonis al ĝi la vivon FK ; hipnoto ankaŭ helpas redoni memorojn, kiuj[n] la persono ne plu memoras[151]; ili tiam redonis al mi esperon kaj inspiron[152].

Transdoni_3_,bildigi_2_,esprimi,reprodukti_2_: via desegno […] ne redonas sufiĉe la ideon kaj la karakteron de la originaloMarta ; [unu] frazo […] ne povas redoni la tutan intencitan mesaĝon[153]; la genia duopo […] brile redonis la majstroverkojn de Heine [154]; Hitler nur redonis, en demagogia formo, vaste regantan opinion, resumante popularajn antaŭjuĝojn[155]; plene fiaskis ankaŭ la klopodo de la aŭtoro plurloke en sia romano redoni en la dialogoj de la agantoj germanajn dialektojn aŭ eksterlandulajn misprononcojn de la germana[156]. SIN:transdoni,speguli_2_

Rim.: Kvankam Zamenhofa, tamen por ĉi tiu signifo la paŭsaĵo de formo nacilingva estas nelogika: oni donas nek ree, nek reen, oni pludonas la impreson, bildon ktp. Tial pli ĝusta vorto estastransdoni_3_. [Sergio Pokrovskij]

136.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §14.
137.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 40:13
138.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 6:4
139.H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro 11a
140.Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
141.Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Oka
142.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 17:10
143.La Nova Testamento, II. Timoteo 4:14
144.La Nova Testamento, Apokalipso 18:6
145.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro 4a
146.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 19a
147.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 13a
148.Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
149.Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekdua
150.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infano en la tombo
151.Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
152.Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
153.Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
154.Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
155.Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
156. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31

angle:

1. give back, return 2. compensate, pay back, repay, retaliate, get revenge 4. reproduce, express, render, reflect

beloruse:

аддаваць (назад), вяртаць, аднаўляць

ĉeĥe:

vrátit

ĉine:

回声 [huíshēng]

france:

redonner, rendre (redonner, reproduire), restituer, rendre la pareille, revaloir

germane:

wiedergeben 1. zurückgeben

hebree:

להחזיר

hispane:

1. devolver

hungare:

1. visszaad 2. viszonoz, visszafizet (átv.) 4. visszatükröz, visszaad

indonezie:

1. mengembalikan 2. membalas (dendam dsb.), membalas (perbuatan baik dsb.), memberi kompensasi, mengganti rugi

japane:

返す [かえす], 報いる [むくいる], 再現する [さいげんする]

nederlande:

1. teruggeven 2. weergeven, terugbetalen 4. weergeven

pole:

1. oddać, oddawać, zwrócić 2. oddać, oddawać, rewanżować się 3. zwrócić 4. oddać, oddawać

portugale:

devolver 4. reproduzir

rumane:

restitui, da înapoi

ruse:

1. отдать 2. воздать 3. вернуть 4. воспроизвести, отобразить, передать

slovake:

vrátiť

taje:

1. คืน 2. เอาคืน

tibete:

ཚུར་ལོག་པ་

ukraine:

віддавати, повертати

volapuke:

1. gegivön

transdoni

Doni al iu ion ricevitan de alia: [li] transdonis en liajn manojn ĉion, kion li havis[157]; idealoj transdonitaj al ni de niaj prapatrojHomaranismo ; religio komune-homa, kiun gepatroj povos sen hipokriteco transdoni al siaj infanoj[158]; ŝi trovis tie kuiristinon, al kiu ŝi transdonis la letereton, kiun ŝi ricevis de la libristoMarta ; prenu tiun ĉi glavon […kaj] transdonu ĝin al mia maljuna patro[159]; leginte ĝin, vi ne hontos transdoni vian ekzempleron al amiko[160].

Meti iun aŭ ion sub povon de alia: se vi ne pagos, mi tuj vin transdonos al la guberniestroFK ; mi al vi transdonas mian sortonIfigenio ; la administradon de la bieno ŝi transdonis al la edzo kaj lasis al li plenan liberecon[161]; kiam mi min pafmortigos, oni vin transdonos al la juĝo[162]; vi nun tuj ligos kaj transdonos al ni tiun ĉi kondamnitan krimulon[163]; mi transdonis la direktilon al la knabo[164].

Esprimi,prezenti_4_,reprodukti_2_,sentigi ideon, impreson, etoson ktp: la tradukon mi faris kun granda pietismo por la pola originalo kaj la lingvo Esperanto, penante eble plej fidele transdoni la enhavon kaj ĝian formon[165]; ĉio havigis al li hidan kaj nenaturan aspekton, pri kiu neniu priskribo kapablus transdoni adekvatan koncepton[166].

157.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:4
158.L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
159.Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
160. D. Broadribb: Vi ne hontos transdoni vian ekzempleron, Monato, 2002:3, p. 25-26a
161.I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 20a
162.N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
163.Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
164.Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto 1a
165. A. Mickiewicz, trad. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, Antaŭparolo de A. Grabowski
166. C. Dickens, trad. W. Auld: La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika, Ĉap. 3ª.

angle:

give over, hand over, transfer

beloruse:

перадаваць

ĉeĥe:

doručit, doručovat, předat, přenést, převést, tlumočit, vydat

ĉine:

传递 [zhuànyuè], 繳 [jiǎo], 已繳 [yǐjiǎo], 付 [fù]

france:

transmettre (donner ce qu'on a reçu)

germane:

übergeben 3. wiedergeben

hebree:

למסור

hungare:

átad, átnyújt

indonezie:

mentransfer, mengoper

japane:

渡す [わたす], 引き渡す [ひきわたす], 伝える [つたえる], 伝達する [でんたつする]

nederlande:

overhandigen

pole:

przekazać, przekazywać

portugale:

repassar, transferir

rumane:

înmîna, trece

ruse:

передать

slovake:

doručiť, odovzdať, prenechať

taje:

ฝากให้, มอบ

ludoni

(tr)

Luigi: ludoni al ili pecon da tero[167]; via sankteco ludonos al ni la kanalon por cent jaroj, kaj ni pagos por tio mil talentojn jare[168]; tial ke la mono mankis […], li ludonis aparte la du bienojn[169]. VD:lupreni

angle:

rent, lease

beloruse:

здаваць у арэнду, даваць напракат, даваць унаём

ĉeĥe:

pronajmout (někomu)

ĉine:

貺 [kuàng]

france:

louer (donner en location)

germane:

verleihen, verpachten, vermieten

hebree:

להלוות

hispane:

ofrecer en alquiler

hungare:

bérbe ad, kiad

indonezie:

menyewakan

nederlande:

verhuren

pole:

dawać w najem (wynajmować), dawać w dzierżawę (dzierżawić)

rumane:

închiria, arenda

ruse:

сдавать внаём, сдавать напрокат, сдавать в аренду

slovake:

dať do prenájmu, prenajať

ukraine:

здавати внайми, напрокат, в оренду

oferdoni

Oferi, prezenti kiel oferon: neniu viro kaj neniu virino faru plue laboraĵon, pordondoni al la sanktejo. Kaj la popolo ĉesis alporti, kaj la alportitaĵo estis sufiĉa por la tuta farota laboro, kaj eĉ superflua[170]; pri centmil rubloj vi ĝin trompas, donante putran drapon, kaj poste vi dondonas dudek arŝinojn, kaj vi postulas ankoraŭ, ke oni donu al vi rekompencon por ĉi tio![171].

angle:

to offer up, sacrifice

beloruse:

ахвяраваць

ĉeĥe:

dát za oběť, obětovat, žertvovat

ĉine:

報盤 [bàopán], 建議過 [jiànyìguò], 提議過 [tíyìguò]

france:

offrir

germane:

anbieten

hebree:

להקריב

hungare:

áldozatul ad

indonezie:

mempersembahkan

japane:

寄付する [きふする], 奉納する [ほうのうする]

nederlande:

aanbieden

pole:

ofiarować, złożyć ofiarę

rumane:

introduce, sacrifica

ruse:

жертвовать (на что-л.)

slovake:

dať za obeť, obetovať

ukraine:

жертвувати

oferdono

Ofera, respekta, honoriga donaco: iuj parolis pri la templo, ke ĝi estas ornamita per belaj ŝtonoj kaj dondonoj[172]. VD:dediĉo,omaĝo

angle:

offering, sacrifice

beloruse:

ахвяраваньне

ĉeĥe:

obětovaná věc, oběť, žertva

ĉine:

供物 [gòngwù], 飣 [dìng], 奉现 [fèngxiàn], 供 [gòng]

france:

offrande

germane:

Opfergabe

hebree:

קורבן

hungare:

áldozati adomány

indonezie:

korban, kurban, persembahan

japane:

寄付 [きふ], 奉納 [ほうのう]

nederlande:

offergave

pole:

ofiara, wotum

rumane:

ofrandă, sacrificiu

ruse:

пожертвование

slovake:

obeta (obetovaná vec), obeť

ukraine:

приношення, дарунок, пожертва, пожертвування

nomdona

Kiu donas nomon, unuafoje nomas: la reĝo invitis kvin saĝulojn al la nomdona ceremonio kaj petis ilin proponi bonan nomon por la reĝido[173].

Kiu donas sian nomon al iu aŭ io;eponima: la lingvaj rimedoj de Esperanto permesas distingi apartenon al la nomdona popolo de la lando disde landaneco[174].

beloruse:

1. які дае імя 2. эпанімічны

france:

1. nommeur (adj.) 2. éponyme (adj.)

germane:

namendsgebend

pole:

1. tworzący nazwę

portugale:

epônimo

nomdonanto

Donanto de nomo aŭ nova nomo al tio, kio ankoraŭ ne havis ĝin: abundegas eraroj kaj fuŝaĵoj en tiuj sciencaj nomoj [...]; kaŭzoj por tiu priplorinda situacio estas pluraj: nesufiĉa regado de Latino kaj/aŭ la greka, malzorgo kaj indiferenteco de nomdonantoj [...] [175].

Donanto de sia nomo al iu aŭ io alia;eponimo: la plej multaj bandestroj estas ankaŭ nomdonantoj de la orkestroj fonditaj de ili, ekzempleGlenn Miller, Duke Ellington, Benny Goodman [176].

beloruse:

1. той, хто дае імя 2. эпонім

france:

1. nommeur (subst.) 2. éponyme (subst.)

germane:

Namensgeber

pole:

2. eponim

portugale:

epônimo

sindona, sindonema

Preta servi ĉiuokaze al iu aŭ al io, ne zorgante pri sia intereso: via koro estu tute sindona al la Eternulo[177]; ofte amiko estas pli sindona ol frato[178]; plej sindona sklavino, ne forlasanta lin kiel ombro[179]; mi kore vin gratulas pro tiuj rezultatoj, kiujn donis via energia kaj sindona dudek-jara laborado[180]; oni devas favori per ĉiuj uzeblaj rimedoj la korajn, sciencajn, sindonemajn homojn, kiuj kuraĝas entrepreni tiun grandegan batalon[181]; ĝis hodiaŭ mi konsideris cin kiel sindoneman amikon[182]; mi bezonus personon fidindan kaj sindoneman, kiu min sciigus pri ĉio, kio okazas en la kastelo[183]. VD:diligenta

angle:

devoted, self-sacrificing, helpful, generous, selfless

beloruse:

самаадданы, самаахвярны

ĉeĥe:

oddaný

ĉine:

不顧自己 [bùgùzìjǐ]

france:

dévoué, généreux (désintéressé)

germane:

hingebungsvoll, selbstlos

hispane:

altruista, desinteresado (en el sentido de no pretender sacar provecho)

hungare:

odaadó, önzetlen

indonezie:

berbakti

japane:

献身的な [けんしんてきな]

nederlande:

dienstvaardig, opofferingsgezind

pole:

oddany, przywiązany

portugale:

altruísta

rumane:

generos, atașat

ruse:

преданный, самоотверженный

slovake:

obetavý, oddaný

ukraine:

самовідданий

sindono, sindoneco, sindonemo

Servemo, helpemo senatenta al propra profito aŭ plaĉo: Ĉu oni rakontis al vi pri la sindono de Sara? ‐ demandis Tutmozis [184]; tion ĉi garantias al ni ne sole la konata energio kaj sindoneco de niaj Britaj amikoj, sed ankaŭ la karaktero mem de ilia lando[185]; kaj mi (...) nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon, estimon kaj sindonecon[186]; kia sindono, kia diligento, kia pacienco[187]! VD:abnegacio

184.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 22a.
185. Zamenhof: La parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista, Kembriĝo, 1907-08-12
186. N. V. Gogol, trad. Zamenhof: La revizoro, 2:8
187. C. Declerck: Aŭdace honesta romano, Monato, 1996:4, p. 24a

angle:

self-sacrifice, devotion, helpfulness, generosity, selflessness

beloruse:

самаадданасьць, самаахвярнасьць

ĉeĥe:

náklonnost, obětavost, oddanost, sebeobětavost

ĉine:

奉献 [fèngxiàn], 沉溺于 [chénnìyú], 献身 [xiànshēn]

france:

dévouement, don de soi, générosité

germane:

Hingabe

hispane:

entrega (desinteresada de uno mismo), altruismo

hungare:

odaadás, önzetlenség

indonezie:

bakti

japane:

献身的であること [けんしんてきであること]

malaje:

menambah, tambahan

nederlande:

opoffering, overgave, toewijding

pole:

oddanie, przywiązanie

portugale:

altruísmo

rumane:

afecțiune

ruse:

преданность, самоотверженность

slovake:

náklonnosť, obetavosť, oddanosť

tibete:

སྦྱིན་པ་

proveldono

beloruse:

спробнае выданьне, бэта-вэрсія (прагр.)

france:

version bêta, version d'essai

germane:

Probeausgabe

pole:

egzemplarz próbny

kritika eldono

beloruse:

крытычнае выданьне

france:

édition critique

germane:

kritische Ausgabe, Emendation

indonezie:

edisi kritis

pole:

wydanie krytyczne

portugale:

edição crítica

rumane:

ediție critică


administraj notoj

pri re~i 4.:

Tiu rimarko estas laŭ mi repripensinda, ĝi ja rilatas al la nun aldonitaj snc-oj "prezenti", "sciigi" signifante "reprezenti" / "resciigi" ion [WD] /rim/ La signifo de re~i/"don.re0i.kopii"/ ne estas derivebla el ties komponantoj; ĝi estas nelogika paŭsaĵo de plursignifa vorto angla-franca. /rim/