-ind/ (original) (raw)

* -ind/UV

I.

Sufikso esprimanta, ke io aŭ iu prezentas sufiĉajn kondiĉojn, por ke oni direktu al ĝi aŭ al li la agon esprimatan de la radiko; ĝi ordinare estas aldonata al radiko de transitivaj verboj: kredinda (meritanta esti kredata) aserto; kredinda letero[1]; mi sciiĝis pri tio de homoj plej kredindaj[2]; respektinda kaj konfidinda atestanto[3]; laŭdinda ago FK ; kio mallaŭdinda estus en tio[4]? puninda kulpo; plej abomeninda krimo[5]; leginda libro[6]; ridinda diplomato; mirinda (meritanta, ke oni miru pro ĝi) forto[7]; tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda[8]; timindaĵo[9]; kriindaĵo[10]; kredindeco de atestanto, de rakonto; lia ridindeco superas ĉian imagon.

Rim.: Kvankam ind per si mem ne esprimas ideon de devigo, tamen ĝi prezentas ofte en sia pasiva senco nuancon tute proksiman kaj kelkfoje egalvaloran je tiu ideo. Efektive nepardoninda senkuraĝeco[11]; estas senkuraĝeco, kiu ne meritas pardonon, kaj sekve, kiu ne devas esti pardonata. Ekz.: malsano kaŝinda por la mondo Hamlet (kiun oni devas kaŝi); konstrui sur [diletanteco] sian ekzistadon fizikan […] estas nefareble kaj nefarinde Marta (ne povas kaj ne devas esti farata); Eneo estas konsiderinda kiel la plej pura modelo de l' vera Romano, ktp. Same ankaŭ la participa finaĵo ot prezentas ofte sencon de devigo analogan al tiu de la sufiksoind, ĉar la ideo de estonteco konfuziĝas en multaj okazoj kun tiu de devigo. En tiaj okazoj oni povas indiferente uzi otind: jen estas la sola metodo sekvota aŭ sekvinda; por plenumi tiel noblan taskon ne estas uzotaj aŭ uzindaj dungatoj; mi tion ne povas fari sen ofero de utilega tempo konservinda aŭ konservota por resanigeblaj soldatoj. Kelkaj uzas la nefundamentan sufikson -end, kiu havas nur la sencon de devigo: restas ankoraŭ multo farenda antaŭ ol ni triumfos.

1.N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
2.N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
3.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
4.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VII
5. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Batalo je la Ebura Turo
6.Monato, Gerrit Berveling: Respektinda virino. Granda animo ĉu iom naiva?, 2010
7.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
8.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
9.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 17:21
10.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 5:7
11.L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo

france:

kred~a: crédible. laŭd~a: louable. pun~a: punissable, répréhensible. rid~a: risible. mir~a: étonnant. memor~a: mémorable. kred~eco: crédibilité. nepardon~a: impardonnable.

germane:

-wert, -würdig kred~a: glaubwürdig. laŭd~a: lobenswert, löblich. pun~a: sträflich. leg~a: lesenswert. rid~a: lächerlich, lachhaft. mir~a: wundersam, erstaunlich. memor~a: denkwürdig, erinnerungswürdig. kred~eco: Glaubwürdigkeit. nepardon~a: unverzeihlich. konsider~a: zu betrachten.

hispane:

kred~a: creíble. laŭd~a: loable. pun~a: punible. rid~a: risible. mir~a: asombroso. memor~a: memorable. kred~eco: credibilidad. nepardon~a: imperdonable.

hungare:

-endő (vmire méltó), -andő (vmire méltó) kred~a: hihető, hitelt érdemlő. laŭd~a: dicsérendő. pun~a: büntetendő. leg~a: olvasmányos. mir~a: csodálatos. memor~a: emlékezetes. kred~eco: hihetőség, szavahihetőség. nepardon~a: megbocsáthatatlan.

nederlande:

laŭd~a: lovenswaardig. pun~a: strafbaar. leg~a: lezenswaardig. rid~a: belachelijk. mir~a: wonderbaarlijk. memor~a: gedenkwaardig.

ruse:

kred~a: достоверный. laŭd~a: похвальный. pun~a: достойный наказания. rid~a: смешной. mir~a: удивительный. memor~a: памятный, достопамятный. kred~eco: достоверность. nepardon~a: непростительный. konsider~a: заслуживающий внимания.

II.

Vortero memstare uzata, proksimume samsignifa:

inda

Meritanta ion: inda je danko FK ; mia lingvo estas inda je lerno DL ; inda je plena akcepto[12]; mi montros min inda je via konfido BdV ; nenio inda je morto estas farita de li[13]; ne estas inde perdi tempon por [tio] FK .

Sammerita, samvalora kiel: mi fariĝis inda vin Marta ; vin montri inda filo Hamlet ; liajn ŝuojn mi ne estas inda porti[14]; la ŝipanaro montriĝas ne inda je sia estro FK ; trankvila rideto, inda de supernatura estaĵo[15].

Meritoplena, honorinda, respektinda: inda ĉefo, karaktero, sintenado; ege inda eseo kun multegaj ekzemploj[16]; ne ekzistas inda socio sen solidareco[17].

Rim.: Fakte tiu ĉi subkomprena uzo estas specialiĝo en la senco „inda esti tiu, kiu li estas“, „inda je sia rango, nomo, rolo“.

SIN:digna

12.La Nova Testamento, I. Timoteo 1:15
13.La Nova Testamento, Luko 23:15
14.La Nova Testamento, Mateo 3:11
15.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
16.Monato, Antonio Valén: Klero kaj klaro delektos la leganton, 2005
17.Monato, Yves Nicolas: Komuna agado, komunaj valoroj, 2010

beloruse:

годны, варты

ĉeĥe:

hodný něčeho

ĉine:

有報酬 [yǒubàochóu]

france:

digne (de), passible (de), méritant (digne de)

germane:

wert, würdig, lohnend

hispane:

digno (de)

hungare:

méltó (vmire), érdemes (vmire)

japane:

~に値する [にあたいする], ふさわしい

nederlande:

1. waard 2. waardig 3. waardig

portugale:

digno (adj.)

ruse:

1. достойный, заслуживающий 2. достойный, стоящий 3. достойный

slovake:

hodný niečoho

ukraine:

гідний, вартий (кого-н., чого-н.)

indi

(tr)

Meriti: la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni[18]; por vi, pastro, nur tiu indas la kompaton, kiun manĝas la pedikoj[19]; ne indas zorgi pri tio[20]; ĝi ne indis la penon![21].

18.La Nova Testamento, Al la Romanoj 8:18
19.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 24
20.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 25
21.Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako

angle:

deserving

beloruse:

быць годным, быць вартым, заслугоўваць

ĉeĥe:

být hoden, zasluhovat

ĉine:

值 [zhí], 值得 [zhíde], 应得 [yīngdé], 該當 [gāidāng], 值得敬佩 [zhídejìngpèi], 当之无愧 [dāngzhīwúkuì]

france:

être digne (de), être passible (de), mériter, valoir la peine

hispane:

ser digno (de), valer la pena

hungare:

méltó (vmire), érdemes (vmire)

japane:

値する [あたいする]

nederlande:

waard zijn

portugale:

ser digno de

ruse:

стоить, заслуживать

slovake:

byť hodný, zaslúžiť si

indeco, indo

Eco de tio aŭ tiu, kiu meritas esti trafita de la ago esprimata de la radiko:

Merito: indo de l’ estinta via edzo Hamlet ; laŭ mezuroj de via propra honoro kaj indo Hamlet .

Respekto, kiun oni konscias meriti per sia konduto; digno: ne respektante dece nian indon Hamlet ; krimon […] danĝeran kaj punindan vi lasis sen konvena puno, kiun postulis […] via indo Hamlet ; la sento de persona indeco ne cedus en ŝi antaŭ la timo de mizero Marta .

Valoro: tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne laŭ ilia praktika signifo kaj efektivaindo, sed laŭ la mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita en siaj esperoj DL ; mia vivo ne havas por mi indon Hamlet ; la reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandanindon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino[22].

beloruse:

годнасьць, вартасьць

ĉeĥe:

cena, zásluha

ĉine:

功劳 [gōngláo], 功德 [gōngdé], 尊严 [zūnyán]

france:

dignité (mérite), mérite, valeur (mérite)

germane:

Würde

hispane:

dignidad (mérito), mérito

hungare:

1. érdemesség, kiérdemeltség 2. méltóság 3. érdem, érték

japane:

価値 [かち], 品位 [ひんい], とりえ

nederlande:

1. waarde 2. waardigheid 3. waarde

portugale:

dignidade

ruse:

достоинство

slovake:

zásluha

ukraine:

гідність, достоїнство, достойність, вартість

indigi

Igi inda: lia pento indigis lin je pardono; ĉio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin […], li diris, indigante ĉiajn manĝaĵojn[23]; vi indigas lin […] je via propramana skribado[24].

beloruse:

рабіць годным, рабіць вартым

ĉine:

使增值 [shǐzēngzhí], 升值 [shēngzhí]

france:

rendre digne (de)

germane:

würdigen, aufwerten

hispane:

restituir la dignidad (de)

hungare:

méltóvá tesz, érdemessé tesz

japane:

~に値させる[にあたいさせる], ふさわしいと思う [ふさわしいとおもう]

portugale:

dignificar

ruse:

сделать достойным

ukraine:

робити гідним/вартим (чого-н.), давати можливість, дозволяти

malinda

Ne meritanta ion: li estas vere malinda je rekompenco; la riĉaĵoj […] devas fine esti elŝiritaj el la malindaj manoj, kaj redonitaj al la fidelaj servistoj[25].

Ne digna_1_: miaj malindaj piedoj tuŝis vian plankon, princo[26]; ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj […] [27]; la silento […] kvazaŭ purigis la internon de ĉio malbona kaj malinda[28]; malinda viro, konduto, ago.

beloruse:

няварты, нягодны, нікчэмны

ĉeĥe:

nedůstojný, nevhodný

ĉine:

冤枉 [yuānwang]

france:

indigne, indigne (de)

germane:

unwert, unwürdig

hispane:

indigno, indigno (de)

hungare:

1. érdemtelen 2. méltatlan

japane:

値打ちのない [ねうちのない], とりえのない

nederlande:

onwaardig

portugale:

indigno (adj.)

ruse:

1. недостойный, незаслуживающий 2. недостойный

slovake:

nehodný

ukraine:

невартий, негідний, нікчемний

senindulo

Homo sen valoro kaj merito: malestimon, kiun seninduloj regalas al merito efektiva[29].

29. L. L. Zamenhof: Hamleto

beloruse:

нікчэмнік, нягоднік

ĉeĥe:

budižkničemu, nemehlo, nemotora, nevhodný člověk, nešika

germane:

Nichtswürdiger, Unwürdiger

hungare:

semmirekellő, semmiházi

japane:

ろくでなし, 能なし [のうなし]

nederlande:

onwaardige

portugale:

indigno (pessoa)

ruse:

недостойный человек

slovake:

nemehlo, nešika

ukraine:

негідник


administraj notoj