kategori/o (original) (raw)
1kategori/oJED
1kategorio
VdE Ĉiu el la klasoj, en kiuj oni ordigas samspecajn personojn, objektojn aŭ faktojn: se por akiri reputacion de granda pensulo necesas verki peze, enuige kaj nebule[…], Volter ne povas esti metata en tiun [kategorion] [1]; ekzistas kategorio da personoj, kiujn oni nomas emancipitaj virinoj, al tiukategorio apartenas pensionestrinoj, akuŝistinoj, dancistinoj, […] [2]; la tuta kategorio de la adverboj[3]; la provoj de la unua kategorio estis tiel komplikitaj kaj tiel nepraktikaj, ke ĉiu el ili mortis tuj post la naskiĝo, la provoj de la dua kategorio jam prezentis per si lingvojn, sed da internacia ili havis en si nenion[4]; ĉiujn specojn de paroladoj [Aristotelo] dividas je tri ĉefajkategorioj: paroladoj deliberativaj (politikaj), demonstrativaj kaj juĝejaj[5]; la sonoraj literoj, estas la vokaloj, dum al la dua kategorio apartenas la konsonantoj[6]; pri fripono oni diras, ekzemple, „la bona apostolo“ aŭ „la honestulo“, pri neklerulo oni diras „nia Sokrato“, tiuj ekzemploj apartenas al kategorio de tropoj[7].
klasifiko,sistemo_1.a_
speco_1_,taksono
Ĉiu el la plej bazaj eroj de ĉia kono: la dek kategorioj de Aristotelo PIV2 ; Efektive, ili signifas la kvar plej ĝeneralajn kategoriojn, en kiuj la penso klasas la pensobjektojn: la konkretajn (aĵoj kaj uloj) kaj la abstraktajn (agoj kaj kvalitoj)[8].
1.Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
2.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj
3.L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
4.Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
5.Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
6.Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
7.Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
8.Kálmán Kalocsay: Waringhien Gaston: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, §325
angle:
category
beloruse:
катэгорыя
ĉine:
範疇 [fànchóu], 属 [shǔ], 門 [mén], 侇 [yí], 門類 [ménlèi], 类目 [lèimù], 类 [lèi]
france:
catégorie, classe, groupe
germane:
Kategorie, Klasse, Gruppe, Gattung
hispane:
categoría
hungare:
kategória, osztály
japane:
部類 [ぶるい], 部門 [ぶもん], 種類 [しゅるい], 等級 [とうきゅう], カテゴリー, 範疇 [はんちゅう]
nederlande:
categorie
perse:
مقوله
pole:
kategoria
rumane:
categorie
ruse:
категория
ukraine:
категорія
kategoria
Rilata al kategorio: la traduko de esprimaĵoj el unu pensokategoria al alia pensokategoria sistemo ŝajnas ebla, se ni supozas, ke ambaŭ kategori-sistemoj estas perfekte konataj[9]; A-kategoria militkrimulo[10].
angle:
categorical
beloruse:
катэгарыяльны
ĉeĥe:
kategorický, nepodníněný
ĉine:
一概 [yīgài], 断然 [duànrán], 直截了当 [zhíjiéliǎodàng]
france:
de catégorie, catégoriel
germane:
kategorisch, kategoriebezogen
hispane:
de categoría
hungare:
kategória-, osztály-
japane:
範疇の [はんちゅうの], 断言的な [だんげんてきな], 定言的な [ていげんてきな], 絶対的な [ぜったいてきな], 無条件の [むじょうけんの], 明確な [めいかくな]
nederlande:
categorisch
perse:
مقولهای
pole:
kategoryczny, stanowczy, zdeklarowany
rumane:
categoric, declarat, ferm
ruse:
категориальный
slovake:
kategorický, rozhodný
ukraine:
категоріальний, категоричний, безумовний, рішучий, безапеляційний
diverskategoria
Apartenanta(j) al diversaj kategorioj: diverskategoria metrikado fariĝis la normo por nia poezio, literaturskoloj formis kaj instruas siajn rigorajn kategoriojn[11]; en Ruslando estas 37 diverskategoriaj individuoj en la Delegita Reto, inter ili 18 urbaj delegitoj[12].
angle:
different categories of
beloruse:
розных катэгорыяў
germane:
verschiedenen Kategorien zugehörig
dukategoria
angle:
of two categories
beloruse:
двух катэгорыяў
laŭkategoria
Ordigita, sumita laŭ la apartaj kategorioj: en la statistiko mankis la kutima laŭkategoria resumo[15].
angle:
outlined
beloruse:
па катэгорыях, у адпаведнасьці з катэгорыямі
germane:
nach Kategorien (geordnet...)
samkategoria
Apartenanta al sama kategorio: ili estas la ŝtormo el kategorio 5 San Francisco de Borja, […] kaj la sennoma samkategoria uragano […], kiu la 19an de oktobro 1924 troviĝis okcidente de Pinar del Río [16]; [oni] substituas ĝin per antonimo, kaj se rekta antonimo ne ekzistas – do per samkategoria vorto el la sama sfero[17].
angle:
of the same category
beloruse:
аднолькавай катэгорыі
germane:
zur gleichen Kategorie gehörig
gramatika kategorio

Parolelemento: kompreneble ni devis fronti la tre oficialan sed kontestatan demandon de la gramatikaj kategorioj de la radikoj[18].
Ĉiu el la plej abstraktaj ecoj de klaso da lingvaj unuoj, kiun koncerna lingvo esprimas gramatike: en Esperanto kazo, nombro, tenso, voĉo, komparacio estas ekzemploj pri gramatikaj kategorioj; se iu lingvo havas la kategorion genro, ĝi nepre havas ankaŭ la kategorion nombro[19]; [akordado] signifas, ke unu signifero, aŭ indikilo de unu gramatika kategorio, povas aperi du fojojn aŭ pli, en apartaj vortoj[20]; kial ekzistas gramatika kategorio por tempo en multege da lingvoj, sed nenio tia por spaco … [21]?
Rim.: Gramatika kategorio_1_, bazita sur kategorio_1_, estas tre ofta en esperantologio, kvankam ĝi devias de la tradicia terminaro lingvoscienca. Internacie la samformaj terminoj respondas al la signifogramatika kategorio_2_. [Sergio Pokrovskij]
18. Georges Lagrange: La Ondo de Esperanto, №105 (2003:7)
19. J.C.Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978.
20. J.C.Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978.
21. Kirilo Brosch: Spaco kaj lingvo — ĉu facila afero?Monato
angle:
grammatical category
beloruse:
1. часьціна мовы 2. граматычная катэгорыя
ĉine:
2. 詞性 [cíxìng], 詞類 [cílèi]
japane:
文法範疇 [ぶんぽうはんちゅう]
pole:
2. kategoria gramatyczna
ruse:
2. грамматическая категория
