mort/i (original) (raw)

*morti

(ntr)

Ĉesi vivi, perdi la vivon: lia filo mortis kaj estas nun malviva[1]; morti pro akcidento; mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko estis eldonitaPrV ; Sara mortis […] kaj Abraham venis, por funebri pri Sara kaj plori pri ŝi[2]; morti pro akcidento; Abraham konsumiĝis kaj mortis en bona maljuneco, profundaĝa kaj sata de vivo[3]; Raĥel mortis, kaj oni enterigis ŝin[4]; la knabineto ne mortis, sed dormas[5]; la avo mortis je ia nekomprenebla malsanoDL ; ili mortos en la dezerto[6]; eble li mortos en la batalo[7]. VD:perei,velki

(figure) Ne plu esti, malestiĝi, ekstermiĝi, forpasi, finiĝi, ne plu funkcii: multaj antikvaj civilizoj mortis; jam mortis la printempo, mia juneco; tiuj promesoj [de liberigo] mortas kaj la energio[…] vaporiĝas[8]; ĉu gravas, se lingvoj mortas[9]? latino restas […] mortinta lingvo, tial ke ĝi ne estas uzata en la praktiko[10]; Lingvo senŝanĝa estas mortinta lingvo[11]; rigardi la baldaŭ mortontan tagon. VD:detruiĝi,droni,elviŝiĝi,estingiĝiperei,ruiniĝi

1.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
2.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 23:2
3.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 25:8
4.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 35:19
5.La Nova Testamento, S. Mateo 9:24
6.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 26:65
7.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 20:5
8.Monato, Bardhyl Selimi: Pereas promesoj
9.Monato, Miĥail Korotkov: Lingvoj malaperos plu
10.E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, … vivantigi Esperanton
11. W. Auld: La fenomeno Esperanto, 1988. Ĉap. 4ª.

afrikanse:

sterf

albane:

vdes

amhare:

መሞት

angle:

die ~inta lingvo: dead language.

arabe:

مات

armene:

մեռնել

azerbajĝane:

ölmək

beloruse:

1. памерці, загінуць 2. зьнікнуць, скончыцца

bengale:

মরা

birme:

သေဆုံး

bosne:

umrijeti

ĉeĥe:

dodýchat, dokonat, umírat, umřít, zemřít, zemřít

ĉine:

1. 死 [sǐ] 2. 亡 [wáng]

dane:

estone:

surra

eŭske:

hiltzen

filipine:

mamatay

france:

mourir ~inta lingvo: langue mort.

galege:

morrer

germane:

1. sterben 2. vergehen ~inta lingvo: tote Sprache.

guĝarate:

મૃત્યુ પામે છે

haitie:

mouri

haŭse:

mutu

hinde:

मरना

hispane:

morir

hungare:

1. meghal 2. elhal

igbe:

anwụ

indonezie:

1. mati, meninggal, meninggal dunia, mangkat, mampus, berpulang, tewas, wafat 2. mati, padam ~inta lingvo: bahasa mati, bahasa punah.

irlande:

bás

islande:

deyja

itale:

morire, defungere, decedere, trapassare

japane:

死ぬ [しぬ]

jave:

mati

jide:

שטאַרבן

jorube:

kanare:

ಸಾಯುವ

kartvele:

იღუპება

kazaĥe:

өлу

kimre:

marw

kirgize:

өлүү

kmere:

ស្លាប់

koree:

죽다

korsike:

mori

kose:

kufa

kroate:

umrijeti

kurde:

mirin

latine:

mortuus

latve:

nomirt

laŭe:

ເສຍຊີວິດ

litove:

mirti

makedone:

умре

malagase:

faty

malaje:

mati

malajalame:

മരിക്കുക

malte:

jmutu

maorie:

mate

marate:

मरतात

monge:

tuag

mongole:

үхэх

nederlande:

sterven

nepale:

मर्न

njanĝe:

afe

okcidentfrise:

stjerre

panĝabe:

ਮਰ

paŝtue:

مري

pole:

umrzeć 1. umrzeć

portugale:

1. morrer, falecer 2. acabar, expirar

ruande:

gupfa

rumane:

muri 1. muri

ruse:

умереть ~inta lingvo: мёртвый язык.

samoe:

oti

sinde:

مرڻ

sinhale:

මිය

skotgaele:

bàsaich

slovake:

skonať, umierať, zomrieť

somale:

dhintaan

ŝone:

kufa

sote:

shoa

sunde:

paeh

svahile:

kufa

svede:

taĝike:

мурдан

taje:

ตาย

tamile:

இறக்க

tatare:

үлә

telugue:

చనిపోయే

tibete:

&t_-a;ཆི་

tokipone:

moli 1. moli

ukraine:

померти

urdue:

مر

uzbeke:

o’lish

vjetname:

chết

zulue:

fa

*morta

Rilata, konforma, konvena al morto:

a)

Rilata al mortado: morta malvarmo ektremigis liajn membrojn, li fermis siajn okulojn kaj kuŝis dum longa tempo kielmortinto[12]; la malsanulo fermetis la okulojn, ĉia spiro forkuris el lia brusto kaj morta bluo kovris lian vizaĝon[13]; Jesuo, Maria, Josefo, prizorgu min en lamorta horo[14]; ŝi lasis defali la blankajn brakojn, kaj reiris solene al sia morta lito[15]; morta kanto; skuata de la antaŭmortaj konvulsioj[16]; konfeso antaŭmortaHamlet ; korprema antaŭmorta kriado[17]; promorta teruro[18]; li zorgos pri tio, ke trafu lin morta akcidento „dum la plenumo de sia profesio“[19]; tio signifas, ke la okazaĵo ne estis morta[20].

b)

Kiu kaŭzas aŭ probabligas morton: [Oziriso] sendas mortajn malsanojn al la homoj kaj bestoj[21]; morta veneno; morta dozo de drogo; morta bato de la glav' de Bruto![22] morta kondamno; KAT morta peko; kaj mi vidis unu el ĝiaj kapoj kvazaŭ morte vunditan; kaj la morta vundo saniĝis[23]; franco, sampatrujano troviĝis en morta danĝero![24]. VD:mortiga

c)

Ĝismorta, ekstrema, fatala, kiel eble plej granda aŭ forta: pripensu tamen, antaŭ ol mia tuta tribo fariĝos viaj mortaj malamikoj![25]; morte enui; Marta kuŝis sur la malmola litaĵo[...] sen ia alia sento krom morta laciĝoMarta ; en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio[26]; ĉar rifuzi la kruĉon el la mano de la ĉefo estas morta ofendo[27]; morta silento ekregis en la kunveno[28].

d)

(arkaismo) Mortema: la korpo estas morta, la animo estas senmorta[29].

(evitinde) Malviva:

a)

Malviva_1.a_: la Morta Maro (t.e. laMalviva Maro); maŝino senanima, peza mekanismo, io absolute morta kaj senviva[30].

Rim.: Uzo nelogika: malviva maŝino, kiu neniam vivis, neniam povis morti; ĝia rilato al morto povas esti nur instrumenta (ekz-e gilotino; kp ankaŭ „morta veneno“).

b)

Mortinta,malviva_1.b_: Falinte kuŝas morta cervo, Ĝin tute kovras blanka herbo[31]; enĉerkigi la mortan korpon; la vivaj kaj mortaj lingvoj[32] (zamenhofe: „la vivaj kajmortintaj lingvoj“); morte naskita(t.e.malvive naskita).

c)

Malviva_1.c_: skribmaŝinoj kun mortaj klavoj[33] (t.e. kunsenpaŝaj klavoj); morta kuglo (perdinta la impulsoforton)[34].

Rim.: Laŭ BL: (en la okazo de io jam antaŭe mortinta) prefere diru senviva, mortinta, malviva.

Rim.: Nur la signifomorta_1_ estas fundamenta kaj zamenhofa. Zamenhofo zorge distingadis inter „mortinta“ kaj „morta“, kiun lastan li neniam konfuzis kun „malviva_1.a_“ (ankaŭ en la Fundamento: Ekzercaro, §31). La malzamenhofa kaj kontraŭfundamenta „morta_2_“ povis estiĝi kiel eraro de latinidlingvaj komencantoj, pro la supraĵa simileco de la franca „Mer Morte“ → „Morta Maro“ (sen rimarki ke en la zamenhofa Esperanto tio egalas la francan „Mer Mortelle“). Tiun eraron tamen apogis kaj flegis malŝatantoj de la „mal“-vortoj, kiujn ĝenis la tute logika vorto „malviva“. El la lingvostruktura vidpunkto la vorto „morta_2_“ estas ne derivaĵo, sed ĝena homonimo de la fundamenta „morta_1_“, paralela prunto el la latinidaj lingvoj, kies semantiko kolizias kun la vortoderivada meĥanismo esperanta. [Sergio Pokrovskij]

12.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
13. A. Niemojewski, trad. Kabe: En kvieta vespero, Internacia krestomatio, 1907
14.Katolika preĝaro, 1975
15. Edgar Allan Poe, tr. Albert Frank‏ Milward: Liĝeja, Hirt & Sohn, 1920
16.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
17.Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
18.Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
19. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono, 2002
20.Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 18a
21.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 21a.
22. Zamenhof, citite laŭ G. Waringhien: Recenzo: La liro de la esperantistoj de Antoni Grabowski, Nica Literatura Revuo, 5:4.
23.La Nova Testamento, Apokalipso 13:3
24. H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 18a
25.H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 9a
26.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 5:11
27. J. Rejtő, trad. L. Balázs: La antaŭenŝovita garnizono, 2002
28.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 14a.
29.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §31.
30. K. Piĉ: Junaĝa verkaro de Privat, Nica Literatura Revuo, 7:2 (n-ro 38).
31. Shi King, trad. K. Kalocsay: Kanzono, Nica Literatura Revuo, 3:6 (n-ro 18), p. 218
32.La Nova Plena Ilustrita Vortaro, La artikolo „mort“
33. J. C. Wells: Supersignoj, trasignoj kaj subsignoj, Internacia Kongresa Universitato, Prago 1996 07 26
34.La Nova Plena Ilustrita Vortaro, La artikolo „mort“

angle:

~a horo: death hour. ~a lito: deathbed. 1. mortal, deadly

beloruse:

1.a сьмяротны 1.b сьмяротны, пагібельны, сьмерцяносны 1.d сьмяротны 2. памерлы, загінуўшы, мёртвы

ĉeĥe:

smrtelný, týkající se smrti, způsobující smrt

france:

~a horo: heure suprême. ~a lito: lit de mort. 1. mortel (adj.) 2. mort (adj.)

germane:

1.a tödlich, Todes-, Sterbe- 1.b tödlich, todbringend 1.c Tod-, tödlich, auf Leben und Tod, Sterbens- 1.d todessehnsüchtig

hispane:

1. mortal (que puede causar la muerte), de muerte, relativo a la muerte 2. muerto

hungare:

~a horo: halálos óra. ~a ofendo: halálos sértés. 1. halálos, holt, halál- 2. halálos, holt, halál-

indonezie:

1.b mematikan

itale:

1. mortale 2. morto (adj.) 2. morto

japane:

死の [しの], 死んだ [しんだ], 致命的な [ちめいてきな], 枯れた [かれた]

latine:

~a horo: hora mortis.

nederlande:

1.b dodelijk 1.d dodelijk 2. dood

pole:

1. śmiertelny 2. umarły

portugale:

1. mortal

rumane:

mortal, mort

ruse:

1.a смертельный, смертный ~a horo: смертный час. ~a lito: смертный одр, смертное ложе. 1.b смертельный 1.c смертельный ~a ofendo: смертельное оскорбление.

slovake:

smrteľný, spôsobujúci smrť

svede:

2. död

tokipone:

1. moli 2. moli

ukraine:

смертний, смертельний, мертвий

*morto

Perdo de la vivo: trofrua morto; kondamni al morto; ĉe tiu ĉi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj mortoFK ; oni diras, ke se homo komencas rememori sian tutan travivitaĵon, tio ĉi estas signo de lia proksima mortoFK ; en kompanio eĉ morto faciliĝasPrV ; kio al unu donas forton, al alia donas mortonPrV ; senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivonPrV ; pro morto de malpli evoluintaj plantoj kaj vivaĵoj rompiĝis la nutroĉeno kaj estas minacataj fiŝnutraj specioj[35].

Simbola estaĵo, personigo de la morto: la morto ne distingas, ĉiujn egale atingasPrV ; ŝi estis pala kiel la mortoFK ; mi edzigos vin mem kun la mortoFK ; la Morto estis tie en via loĝejo, mi vidis, ke li forflugis kun via malgranda infano, li […] neniam li alportas returne tion, kion li prenis[36]; la morto ŝercon ne komprenas: oni ĝin vokas, ĝi venasPrV .

(figure) Ekstermiĝo, detruiĝo, ruiniĝo, malapero: morto de Kartago; morto de l' arto; ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto[37]; al li ankaŭ minacas morto, se ne fizika, tiam ankoraŭ pli terura — moralaFK ; por homo, kiu ŝatas la riĉan diversecon de la homa kulturo, la formorto de aliaj lingvoj estus plej granda katastrofo[38]; ĉerko simboligas la morton de la klerigado en Aŭstrio[39]; de tempo al tempo iu deklaras „la morton de romano“ aŭ eĉ, en la epoko de inform-teknologioj, „la morton de libro“[40].

35. Katalin Smidéliusz: Cinike cianide -- ĉu respondecas Okcidento?, Monato, 2000/04, p. 15
36.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
37.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
38. Garbhan MacAoidh: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?, Monato, 2000/03, p. 23
39. Walter Klag: Kolerigas kotizoj, tentas tendo, Monato, 2000/12, p. 8
40.Monato, W. H. Simcock: Esti homa kaj literaturema

afrikanse:

dood

albane:

vdekja

amhare:

ሞት

angle:

death

arabe:

الموت

armene:

մահվան

azerbajĝane:

ölüm

beloruse:

сьмерць

bengale:

মৃত্যুর

birme:

သေဆုံးခြင်း

bosne:

smrt

ĉeĥe:

smrt, smrtka, smrťák (symb. bytost)

ĉine:

死命 [sǐmìng], 死亡 [sǐwáng], 圆寂 [yuánjì], 圓寂 [yuánjì], 故去 [gùqù], 无禄 [wúlù], 無祿 [wúlù]

dane:

død

estone:

surm

eŭske:

heriotza

filipine:

kamatayan

france:

mort (subst.)

galege:

morte

germane:

1. Tod, Exitus (med.) 2. Tod, Gevatter Tod 3. Dahingehen, Verschwinden, Aussterben

guĝarate:

મૃત્યુ

haitie:

lanmò

haŭse:

mutuwa

hinde:

मौत

hispane:

muerte

hungare:

halál

igbe:

ọnwụ

indonezie:

maut, kematian

irlande:

bás

islande:

dauða

itale:

morte 2. Morte, Falciatrice

japane:

死 [し]

jave:

pati

jide:

טויט

jorube:

iku

kanare:

ಸಾವು

kartvele:

სიკვდილი

kazaĥe:

өлім

kimre:

marwolaeth

kirgize:

өлүм

kmere:

ការស្លាប់

koree:

죽음

korsike:

a morte

kose:

ukufa

kroate:

smrt

kurde:

mirin

latine:

mortem

latve:

nāve

laŭe:

ການເສຍຊີວິດ

litove:

mirtis

makedone:

смрт

malagase:

fahafatesana

malaje:

kematian

malajalame:

മരണം

malte:

mewt

maorie:

te mate

marate:

मृत्यू

monge:

tuag

mongole:

үхэл

nederlande:

dood (z.nw.)

nepale:

मृत्यु

njanĝe:

imfa

okcidentfrise:

dea

panĝabe:

ਦੀ ਮੌਤ

paŝtue:

د مرګ

pole:

śmierć, zgon

portugale:

1. morte, falecimento, óbito 2. morte (entidade imaginária) 3. desaparecimento (f.)

ruande:

urupfu

rumane:

moarte

ruse:

смерть

samoe:

oti

sinde:

موت

sinhale:

මරණය

skotgaele:

bhàis

slovake:

smrť, úmrtie

slovene:

smrt

somale:

dhimasho

ŝone:

rufu

sote:

lefu

sunde:

tilar dunya

svahile:

kifo

svede:

död

taĝike:

марг

taje:

ความตาย

tamile:

மரணம்

tatare:

үлем

telugue:

మరణం

tibete:

འཆི་བ་

tokipone:

moli

ukraine:

смерть

urdue:

موت

uzbeke:

o’lim

vjetname:

chết

zulue:

ukufa

mortaĉi

(ntr)

Mizere, malnoble morti: mortaĉu li, antaŭ kiam mi venos[41]; mortaĉis pli ol cent homoj en plej moderna rusa submarŝipo „Kursk“, kiu eksplodis cent metrojn sub la surfacoMonato ; ili mortaĉus kvazaŭ brutaro senfuraĝa[42].

beloruse:

падыха́ць, здыхаць

ĉine:

身亡 [shēnwáng], 丧生 [sàngshēng], 喪生 [sàngshēng], 歿 [mò], 殁 [mò], 殒 [yǔn], 殞 [yǔn]

france:

clamser, crever (mourir)

germane:

krepieren

indonezie:

tewas

itale:

crepare, schiattare

pole:

zdechnąć, zdychać

rumane:

muri

mortado

La ago morti: mortado de knaboj en la aĝoj suĉula kaj infanaFK ; ekzistas malgranda kruca imuneco al diversaj variaĵoj de la sama subtipo de gripaj virusoj, kio almenaŭ iomete retenas la disvastiĝon de la nuntempa pandemio kaj mortado pro ĝi[43]; ĉi leter' estis plej granda doloro kaj plej granda ĝem', sed en la mortado ĉiu devas esti sola, solega ĝis ekstrem'[44]

Mortokvanto: granda mortado de suĉinfanoj; la juda loĝantaro […] en la varsovia geto[…] estis destinita al amasa formortado pro malsato kaj malsanoj[45].

angle:

dying

beloruse:

1. паміраньне 2. сьмяротнасьць

ĉeĥe:

umírání

france:

mortalité

germane:

1. Sterben 2. Sterberate

hungare:

1. haldoklás 2. halandóság

indonezie:

2. mortalitas

itale:

1. morire (il m.) 2. mortalità, moria

japane:

多数の死 [たすうのし]

nederlande:

sterfte

pole:

1. umieranie 2. śmiertelność

portugale:

1. matança 2. taxa de mortalidade, taxa de mortalidade

rumane:

moarte, mortalitate

ruse:

1. умирание 2. смертность

slovake:

umieranie

ukraine:

умирання

mortema

Pli-malpli frue mortonta pro sia propra naturo; religia epiteto karakterizanta la homan kondiĉon: la religio diras, ke la animo estas nemortema, kvankam la korpo estas mortema[46]; kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon, kiu estas egala al herbo?[47]; ni ricevos malavaran rekompencon, superantan ĉion, kion povas elpensi mortema homo[48]; […]estu ili mem la atestoj Antaŭ la dioj feliĉaj, antaŭ homoj mortemaj, Antaŭ la reĝ' furioza […] [49]. SIN:morta_1.d_

angle:

mortal

beloruse:

сьмяротны

ĉeĥe:

smrtelný

ĉine:

会死 [huìsǐ], 會死 [huìsǐ], 不免一死 [bùmiǎnyīsǐ]

france:

mortel (adj.)

germane:

sterblich

hispane:

mortal (que puede morir)

hungare:

halandó

indonezie:

mortal

itale:

mortale

japane:

やがて死ぬ [やがてしぬ], 死ぬべき [しぬべき]

nederlande:

sterfelijk

pole:

śmiertelny

portugale:

mortal (sujeito à morte; adj.)

rumane:

muritor

ruse:

смертный

slovake:

smrteľný

ukraine:

смертний

mortemulo

(ekster la religia kuntesto, kutime iom ironia)

homo kontraste al senmortaj dioj: kiu estas la feliĉa mortemulo, kiun vi nomas sinjoro?[50]; la aztekoj konvinkiĝis, ke la blankuloj tamen ne povas esti diidoj, nur simplaj mortemuloj, kiuj estas ‐ laŭ la ekzemplo ‐ mortigeblaj[51]; ho, li estas nun granda estro! […] li estas nun apenaŭ atingebla de ni, mortemulojMetrop ; mi estas ne tia, kiel alia urbestro, kiun nenio interesas; sed mi […] volas, ke al ĉiu mortemulo estu farata bona akcepto[52].

angle:

mortal

beloruse:

сьмяротны (наз.)

ĉine:

凡人 [fánrén], 凡夫 [fánfū]

france:

mortel (subst.)

germane:

Sterblicher

hispane:

mortal (persona que puede morir)

hungare:

halandó ember

itale:

mortale (subst.), comune mortale (iron.)

nederlande:

sterveling

pole:

śmiertelnik

portugale:

mortal (o homem; subst.)

rumane:

muritor

ruse:

смертный (в знач. сущ.)

ukraine:

смертний (ім.), смертна істота

mortiga

Kapabla malvivigi;letala: la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kielmortiga ponardo la koron de viaj fratoj[53]; ĉar amo, kiam vi ne deziras ĝin aŭ ne povas utiligi ĝin, estas mortiga[54]; la mortiga povo de arbaleto estas pli granda ol tiu de pararko.

angle:

deadly, lethal, fatal

beloruse:

забойчы, забойны, сьмяртэльны

ĉeĥe:

smrtící, vražedný

ĉine:

致命 [zhìmìng], 致死性 [zhìsǐxìng]

france:

létal, mortel (qui tue), meurtrier

germane:

todbringend, tödlich

hispane:

mortal (que mata), mortífero, letal

hungare:

gyilkos

indonezie:

mematikan, letal, fatal

itale:

letale

nederlande:

dodelijk

pole:

zabójczy

rumane:

criminal

ruse:

убийственный, убойный

slovake:

smrtiaci, vražedný

ukraine:

згубний, смертельний

*mortigi[55]

(tr)

Senigi iun je vivo, kaŭzi morton de: mortigi bovon; mortiga veneno; Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kajmortigis lin[56]; lian filon Ŝeĥem ili mortigis per glavo[57]; per ŝtonoj li estu mortigita, aŭ li estu pafmortigita[58]; la boligo mortigis la bakteriojn[59]; mortigi la frugilegojn kaj ilin manĝocele prepari[60]; por muŝon mortigi, oni pafilegon ne uzasPrV . SUB:buĉi,murdiVD:falĉi

(figure) Ekstermi, forigi: la esperantistoj ne volas mortigi la naciajn lingvojn; ili volis tiun ideon tute mortigi[61]. VD:detrui,pereigi,ruinigi

55.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -ig'
56.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:8
57.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 34:26
58.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 19:13
59. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
60.Monato, Laimius Stražnickas: Frua frugilega tradicio
61.L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906

afrikanse:

dood te maak

albane:

vrasin

amhare:

መግደል

angle:

kill, slay

arabe:

قتل

armene:

սպանել

azerbajĝane:

öldürmək

beloruse:

1. забіваць 2. вынішчаць

bengale:

হত্যা

birme:

သတ်ဖြတ်

bosne:

ubiti

ĉeĥe:

připravit o život, skolit, umořit, umořovat, usmrcovat, usmrtit, zabít, zahubit, zničit

ĉine:

打死 [dǎsǐ], 杀死 [shāsǐ], 殺死 [shāsǐ], 戮 [lù], 杀掉 [shādiào], 殺掉 [shādiào], 杀 [shā], 殺 [shā], 击毙 [jībì], 擊斃 [jībì], 杀人 [shārén], 殺人 [shārén], 杸 [shū], 戕 [qiāng], 戡 [kān]

dane:

dræbe

estone:

tappa

eŭske:

hiltzeko

filipine:

pumatay

france:

tuer ~iga: mortel (qui tue).

galege:

matar

germane:

töten

guĝarate:

મારી

haitie:

touye

haŭse:

kashe

hinde:

हत्या

hispane:

matar

hungare:

megöl, meggyilkol ~iga: gyilkos.

igbe:

igbu

indonezie:

membunuh

irlande:

mharú

islande:

drepa

itale:

uccidere

japane:

殺す [ころす]

jave:

matèni

jide:

טייטן

jorube:

pa

kanare:

ಕೊಲ್ಲಲು

kartvele:

მოკვლა

kazaĥe:

өлтіру

kimre:

lladd

kirgize:

өлтүрүү

kmere:

សម្លាប់

koree:

korsike:

caccialli

kose:

bulala

kroate:

ubiti

kurde:

kûştin

latine:

occides

latve:

nogalināt

laŭe:

ຂ້າ

litove:

nužudyti

makedone:

убие

malagase:

mamono

malaje:

membunuh

malajalame:

കൊല്ലുക

malte:

joqtlu

maorie:

te whakamate

marate:

मारणे

monge:

tua

mongole:

алах

nederlande:

doden ~iga: dodelijk.

nepale:

मार्न

njanĝe:

kupha

okcidentfrise:

fermoardzje

panĝabe:

ਨੂੰ ਮਾਰਨ

paŝtue:

وژني

pole:

uśmiercić, zabić, zamordować

portugale:

matar

ruande:

kwica

rumane:

omorî, ucide

ruse:

убить

samoe:

fasioti

sinde:

قتل

sinhale:

මරා

skotgaele:

mharbhadh

slovake:

usmrtiť, zabiť, zničiť

slovene:

ubiti

somale:

dilaan

ŝone:

kuuraya

sote:

bolaea

sunde:

maehan

svahile:

kuua

svede:

döda

taĝike:

куштан

taje:

ฆ่า

tamile:

கொலை

tatare:

үтерү

telugue:

చంపడానికి

tibete:

གསོད བསད གསད སོད་

tokipone:

moli

ukraine:

вбити

urdue:

قتل

uzbeke:

o’ldirish

vjetname:

giết

zulue:

babulale

mortigo

Malvivigo: kiel strange, diras mi, ke mortigo pro la devo ĝis nun ne estas rigardata kiel krimoMetrop ; Spirito: venĝu por mortigo lia! – Hamleto: mortigo?FK la abomena mortigo de infanoj! mortigo de virinoj! mortigo de malsanuloj[62]; pri viaj bruligmortigoj [mi] aŭdis tre multajn rakonti[63]; kiaj estas tiuj du pekoj? ‐ patromortigo estas la nomo de unu, fratomortigo estas la nomo de la dua[64]; pereu, kaŝmortigisto ‐ li trapikas lin per la tranĉilo[65].

Rim.: Ankaŭ se la viktimo estas homo, la vorto „mortigo“ simple rilatas al faro mem kaj al okazo, kaj do tio povas esti aŭ intenca aŭ senintenca: (pro)kulpa mortigo ItEsp [Antonio Codazzi]

SUB:murdo

angle:

killing, slaying

beloruse:

забойства

ĉeĥe:

vraždění

ĉine:

杀死杀害 [shāsǐshāhài], 殺死殺害 [shāsǐshāhài], 一般杀人罪 [yìbānshārénzuì], 一般殺人罪 [yìbānshārénzuì], 杀人 [shārén], 殺人 [shārén], 沒有預謀的殺人[méiyǒuyùmóudeshārén], 没有预谋的杀人 [méiyǒuyùmóudeshārén]

france:

meurtre

germane:

Tötung kaŝ~igisto: Meuchelmörder.

indonezie:

pembunuhan

itale:

uccisione, assassinio (homo)

japane:

殺害 [さつがい], 殺人 [さつじん]

pole:

mord, zabicie, zabójstwo

rumane:

omor, asasinat, crimă

ruse:

убийство

slovake:

vraždenie

ukraine:

убивство, умертвіння

mortigilo

Rimedo por mortigi: kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj[66]; ili uzas ne nur ungojn kaj dentojn, kiel faras ĉiuj bestoj, sed produktas artefaritajnmortigilojn por sklavigi alitribanojn[67]; mi ne trovis inter ili la opinion de flegistino, kiu ricevis ordonon prepari mortigilon[68]; ĉi-foje estis juna sinjoro, nome kortservisto de la pensiono „Marbordo“, kiu estis murdata, kaj lamortigilo estis denove la mistera ponardo[69].

beloruse:

сродак забойства

ĉeĥe:

smrtící nástroj, vražedný nástroj

germane:

Tötungswerkzeug, Mordwerkzeug

hispane:

arma

indonezie:

alat pembunuhan, senjata pembunuh

itale:

strumento di morte, arma del delitto

pole:

narzędzie zbrodni

rumane:

armă a crimei

ruse:

орудие убийства

slovake:

smrtiaci nástroj

*mortiĝi

(ntr)

(arkaismo) Akcidente morti, perei: mia onklo ne mortis per natura morto, [li] estis mortigita de neniu [sed] li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kajmortiĝis[70]; la tuta domo forbrulis kaj la juna pasero mortiĝis[71]; ŝi drinkmortiĝis[72]; la patro elfalis el fenestro de tria etaĝo kaj mortiĝis, la patrino estis mortigita de ŝia propra servantinoDL .

Rim.: „Mortiĝi“ ne signifas „agonii“, kiel iuj opinias surbaze de la franca „se mourir“, ĝia etimo estas la rusa „убиться“, kiel oni povas vidi en la ekzemplo el la „Fundamenta ekzercaro“. Tamen ambaŭ signifoj estas malevidentaj, nesistemaj, kaj tial evitindaj en la moderna lingvo. [Sergio Pokrovskij]

angle:

get killed

beloruse:

забіцца

ĉine:

遇难 [yùnàn], 遇難 [yùnàn], 殒 [yǔn], 殞 [yǔn], 被浪費掉 [bèilàngfèidiào], 被浪费掉 [bèilàngfèidiào], 斃命 [bìmìng], 毙命 [bìmìng], 送命 [sòngmìng]

france:

venir à mourir, trouver la mort, périr

germane:

umkommen

hispane:

morirse, perecer

hungare:

meghal, elhal

indonezie:

terbunuh

itale:

morire

japane:

死んでいく [しんでいく]

nederlande:

sterven

pole:

zabić się

portugale:

morrer, perecer

rumane:

sinucide

ruse:

убиться

tokipone:

moli

mortinto

Mortinta homo: mortintoj kun kantado estis enterigatajDL ; ĝi helpos kiel hirud' al mortintoPrV ; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon[73].

Rim.: Malsame ol pri la ĝi-genra kadavro, parolante pri mortintoj oni uzas la genrojn same, kiel pri vivuloj: la fermoplaton oni metas super la mortinton,lia kapo ripozas sur la muta libro[74].

angle:

dead person

beloruse:

мярцьвяк, нябожчык

ĉeĥe:

nebožtík, zemřelý čl.

ĉine:

死人 [sǐrén], 亡者 [wángzhě]

germane:

Verstorbener, Gestorbener

hispane:

muerto (persona que murió)

indonezie:

orang mati

japane:

死者 [ししゃ], 死亡者 [しぼうしゃ]

pole:

nieboszczyk, umarły

rumane:

leș, mort

ruse:

мертвец, покойник

slovake:

nebožtík

ukraine:

мрець, мертвець, мертвяк, покійник, небіжчик

mortintaĵo

Io mortinta; kadavro kaj ceteraj: la homo kultura […] en efektivo nutras sin permortintaĵo[75]; la ibisoj kaj cikonioj purigas de la mortintaĵo niajn kampojn[76]; la ĉielo nin gardu de la sekretoj, kiujn la vento plena je odoro de mortintaĵo super la ebenaĵo murmuretis […] pri la morto kaj la suferoj de tiu ĉi noktoBdV .

angle:

dead thing, corpse, cadaver

beloruse:

труп

ĉine:

尸体 [shītǐ], 屍體 [shītǐ], 尸 [shī], 屍 [shī], 尸首 [shīshou], 屍首 [shīshou], 死尸 [sǐshī], 死屍 [sǐshī]

france:

charogne

germane:

Aas, Gestorbenes, Abgestorbenes, Leiche, Kadaver

hispane:

cadáver, fiambre

hungare:

hulla

indonezie:

jenazah, mayat, bangkai

itale:

cadavere

japane:

死骸 [しがい]

nederlande:

lijk

pole:

zwłoki {pl}

portugale:

cadáver, resto mortal

rumane:

cadavru

ruse:

падаль

ukraine:

мертвечина, мертвеччина, мертвота, падло, стерво, труп

formorti

(ntr)

Malaperi sekve de mortado aŭ ekstermado (precipe pri iu grupo, familio, specio, metio...): sed tiu brueto baldaŭ formortis; la dinosaŭroj formortis; kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kade-Barnea […] estis tridek ok jaroj, ĝis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel ĵuris al ili la Eternulo[77]; mi ĝojas, ke nia kredo ankoraŭ ne formortis[78].

angle:

die out, die off, become extinct, die off, die away, go extinct

beloruse:

выміраць

ĉeĥe:

odumírat, odumřít, pomřít, vymírat

ĉine:

死絕 [sǐjué], 死绝 [sǐjué], 寂滅 [jìmiè], 寂灭 [jìmiè], 熄滅 [xīmiè], 熄灭 [xīmiè], 滅絕 [mièjué], 灭绝 [mièjué], 絕種 [juézhǒng], 绝种 [juézhǒng], 夷滅 [yímiè], 夷灭 [yímiè], 泯滅 [mǐnmiè], 泯灭 [mǐnmiè]

france:

disparaitre (espèce, groupe), s'éteindre (espèce, groupe)

germane:

aussterben

hispane:

extinguirse, desaparecer (dejar de existir/vivir)

hungare:

kihal

indonezie:

punah

itale:

estinguersi

japane:

死滅する [しめつする], 消滅する [しょうめつする]

nederlande:

afsterven

pole:

wymrzeć

portugale:

desaparecer ao morrer

rumane:

dispărea

ruse:

вымереть, вымирать

slovake:

pomrieť, vyhynúť, vymrieť

ukraine:

вимирати

formortigi

(tr)

Malaperigi per mortigo (precipe grupon, familion, specion, metion...),ekstermi: terura, kiel reĝon formortigiHamlet ; li atentigas, ke la kromanjonuloj anatomie ne estas distingeblaj de siaj antaŭulaj modernaj homoj […] ili eĉ ne estas nova raso aŭ tribo, kiu disvastiĝis kaj formortigis siajn malpli kapablajn parencojn[79].

angle:

exterminate, kill off

beloruse:

вынішчаць

ĉine:

殪 [yì], 滅絕 [mièjué], 灭绝 [mièjué], 扑灭 [pūmiè], 撲滅 [pūmiè], 杀灭 [shāmiè], 殺滅 [shāmiè], 杀绝 [shājué], 殺絕 [shājué], 剪除 [jiǎnchú], 殄 [tiǎn], 誅滅 [zhūmiè], 诛灭 [zhūmiè]

france:

exterminer

germane:

ausrotten

hispane:

extinguir, exterminar

indonezie:

membasmi, memberantas, memusnahkan

itale:

estinguere, sterminare

pole:

wyniszczać, eksterminować

rumane:

distruge, extermina

ruse:

истребить, выморить

ĝismorta

Kiu finiĝas per morto: li antaŭ la altaro sankte promesis al bela kaj riĉa bienhavantino ĝismortan fidelecon kaj amonMarta ; ĉiutage iuj anoj de la komunumoj de Varhun renkontiĝis por ĝismorta batalo[80].

angle:

until death (adj.), lifelong, lifetime

beloruse:

насьмерць, да сьмерці

ĉine:

至死 [zhìsǐ], 毕生 [bìshēng], 畢生 [bìshēng]

france:

à mort, mortel (à mort)

germane:

ewig (bis zum Tode), bis zum Tode

hispane:

a muerte, hasta la muerte (adj.)

indonezie:

sampai mati, seumur hidup

japane:

死ぬまでの [しぬまでの], 終生の [しゅうせいの]

pole:

bezterminowy, dozgonny, dożywotni

rumane:

pe tot parcursul vieții, nedefinit, viață

ruse:

смертельный, на смерть, насмерть

ukraine:

довічний, смертельний

postmorta

Okazanta post ies morto, rilata al tempo, kiu sekvas la morton: li povus legi pri la postmorta vivo, sed li nenion povis vidi[81]; en la postmorta kapelo ni metas […] vazojn kaj instrumentojn, kiujn amis la mortinto[82]; la ombro ne revenas senbezone en la mondon, ĉar ĝi trovas [la amatajn objektojn] en sia postmorta domo[83].

angle:

posthumous, after death

beloruse:

пасьмяротны

ĉine:

死后 [sǐhòu], 死後 [sǐhòu], 身后 [shēnhòu], 身後 [shēnhòu]

france:

d'après la mort, posthume, post-mortem

germane:

postmortem, nach dem Tode, Grab-

hispane:

póstumo, póstuma, post mórtem

indonezie:

setelah mati, pascakematian

itale:

postumo

japane:

死後の [しごの]

nederlande:

postuum

pole:

pośmiertny, pogrobowy

portugale:

póstumo

rumane:

postum

slovake:

posmrtný

ukraine:

посмертний

*senmorta

Neniam mortonta: la korpo estas morta, la animo estas senmorta[84]; pretendante esti saĝaj, ili malsaĝiĝis, kaj ŝanĝis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo[85]; (figure) la senmortaj (neniam forgesotaj) verkoj de Homero; granda senmorta poeto[86]; egiptanoj sukcesis krei tian armeon de laborantoj kaj al ĝi ili ŝuldas siajn senmortajn verkojn[87]; la rozoj bonodoris en la lumo de la suno sur la tombo deThorwaldsen, al kies senmorta nomo aliĝis ilia beleco[88]; ĉiuj senmortaj same trankvile rigardas la aferojn, kiuj pasas[89]; vi havos ankoraŭ gloron kaj senmortecon[90].

84.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
85.La Nova Testamento, Romanoj 1:22
86.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
87.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo
88.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
89.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
90.Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua

angle:

immortal (adj.)

beloruse:

неўміручы, бесьсьмяротны

ĉeĥe:

nehynoucí, nesmrtelný

ĉine:

佺 [quán], 仙 [xiān], 僊 [xiān], 不朽 [bùxiǔ], 不死 [bùsǐ], 永存 [yǒngcún], 不朽的 [bùxiǔde]

france:

immortel (adj.)

germane:

unsterblich sen~eco: Unsterblichkeit.

hispane:

inmortal (adj.)

hungare:

halhatatlan

indonezie:

abadi, kekal, baka

itale:

immortale

japane:

不死の [ふしの], 不滅の [ふめつの]

nederlande:

onsterfbaar

pole:

nieśmiertelny

portugale:

imortal

rumane:

nemuritor, imortal

ruse:

бессмертный

slovake:

nesmrteľný

ukraine:

безсмертний

senmortulo

Tiu, kiu neniam mortas, spirito, dio: la senmortuloj amas la homojnIfigenio ; mi ne scias ĉu mi iam ajn kredis al la Urbo de la Senmortuloj; mi pensas, ke tiam sufiĉis por mi, la tasko ĝin serĉi[91].

91. J. L. Borges, trad. M. Giorgini: La senmortulo, [2009?]

angle:

immortal (person)

beloruse:

неўміручы (наз.), бесьсьмяротны (наз.)

ĉine:

仙 [xiān], 仙人 [xiānrén]

france:

immortel (subst.)

germane:

Unsterblicher, Untoter, Zombie

hispane:

inmortal (persona)

pole:

nieśmiertelny (osobnik)

rumane:

nemuritor (individual)

transmorta

Kiu koncernas la staton de vivulo post la morto: vi ne dubas ja pri transmorta vivo? demandis la juna edzino[92]; li supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblajVivZam ; en tiu vizio, mi vidas la vivon daŭri transmorte[93]. VD:postmorta

Rim.: Transmorta signifas ian staton de homo post la morto.Postmorta signas pli ĝenerale al tio, kio okazas post ies morto, ankaŭ inter postvivantoj. [ĵv]

angle:

afterlife

beloruse:

пасьля сьмерці

ĉine:

來世 [láishì], 来世 [láishì]

france:

au-delà de la mort

germane:

ewig (über den Tod hinaus), über den Tod hinaus

japane:

死後の [しごの]

pole:

poza śmiercią

rumane:

dincolo de moarte

ukraine:

загробний, потойбічний

amasmortigo, amasmortigado

germane:

Massentötung, Massaker, Amoklauf, Keulung

elektromortigi

(tr)

Mortigi per elektro; mortige elektrokuti: „ni planas elektromortigi Trigamban Joĉjon,“ diris Paskel [97].

97. J. Vance, trad. Ĝ. Ŭ. Starling kaj N. Csaba: Trigamba Joĉjo, 2015

beloruse:

караць (сьмерцю) электрычным токам

france:

électrocuter (mortellement)

germane:

auf dem elektrischen Stuhl hinrichten, mit einem Stromschlag töten

hommortigo

Mortigo de homo: en la posttagmezo antaŭ […] la okazinta hommortigo[98]. VD:murdo

Rim.: Kvankam hommortigo estas kunmetita el fundamentaj vortoj, ĝi estas malofte uzata. Preferataj estas „mortigo“ (kiu estas ĝenerala), „murdo“ (kiu estas krimo). [Antonio Codazzi]

angle:

homicide, murder, manslaughter, kill (a human)

beloruse:

чалавеказабойства

ĉeĥe:

vražda, zabití člověka

ĉine:

杀人犯 [shārénfàn], 殺人犯 [shārénfàn], 謀殺 [móushā], 谋杀 [móushā], 命案 [mìngàn], 杀人 [shārén], 殺人 [shārén], 杀人案 [shārénàn], 殺人案 [shārénàn], 他杀 [tāshā], 他殺 [tāshā]

france:

assassinat, homicide

germane:

Homizid

hispane:

homicidio, asesinato

indonezie:

pembunuhan (orang)

itale:

omicidio

pole:

zabójstwo człowieka

rumane:

uciderea unui om

ruse:

человекоубийство

slovake:

vražda

malsatmortigi

(tr)

Mortigi per malsato, donante ne sufiĉan manĝon: tie oni malsatmortigos vin[99]; mi agitis kontraŭ la elverŝo de la manĝaĵo por malsatmortigi ilin[100].

angle:

starve (someone to death)

beloruse:

замарыць голадам (да сьмерці)

france:

affamer (à mort)

germane:

aushungern

hispane:

matar de hambre

indonezie:

mati kelaparan

pole:

zagłodzić na śmierć

rumane:

muri de foame

memmortigi

(ntr)

Mortigi la propran eston, kaŭzi la propran morton: ŝia patrino memmortigis sin[101]; antaŭ la okuloj li havis senĉese la bildon de la memmortiginto, kaj en lian koron penetris la sento, ke maljuste, terure maljuste oni agis[102]; terura sento, simila al la sento de memmortiganto, kiam li faris jam la mortigan baton kaj pentas[103]; en la plimulto de la okazoj la memmortigintoj estas junuloj, enkarcerigitaj pro krimoj ne gravaj[104].

angle:

commit suicide, kill oneself

beloruse:

забіць сябе, выканаць самазабойства

ĉeĥe:

spáchat sebevraždu

ĉine:

輕生 [qīngshēng], 轻生 [qīngshēng], 自杀 [zìshā], 自殺 [zìshā]

france:

se tuer

germane:

Selbstmord begehen mem~iganto: Selbstmörder.

hispane:

suicidarse

hungare:

öngyilkosságot követ el, öngyilkos lesz

indonezie:

membunuh diri

itale:

suicidarsi

japane:

自殺する [じさつする]

pole:

zamordowywać się, popełnić samobójstwo

portugale:

suicidar-se

rumane:

sinucide, ucide-te pe sine

ruse:

убить себя

slovake:

spáchať samovraždu

memmortigo

Morto pro propra konduto: mia malfeliĉa patro finis la vivon per memmortigo[105]; Ĉinio estas la unusola lando en la mondo, kie virinaj memmortigoj superas virajn[106].

angle:

suicide

beloruse:

самазабойства, суіцыд

ĉeĥe:

sebevražda

ĉine:

自杀 [zìshā], 自殺 [zìshā], 自尽 [zìjìn], 自盡 [zìjìn]

france:

suicide (volontaire ou non)

germane:

Selbstmord

hispane:

suicidio

hungare:

öngyilkosság

indonezie:

bunuh diri

itale:

suicidio (fig.)

japane:

自殺 [じさつ]

nederlande:

zelfmoord

pole:

samozagłada, samobójstwo

portugale:

suicídio

rumane:

suicid, autodistrugere, sinucidere

ruse:

самоубийство

slovake:

samovražda

svede:

självmord

ukraine:

самогубство, самовбивство

pafmortigi

(tr)

Mortigi per pafo; mortpafi: per ŝtonoj li estu mortigita, aŭ li estu pafmortigita[107]; se vi volas pafmortigi min, vi povas doni al mi ankaŭ bonan manĝon[108].

angle:

kill by shooting

beloruse:

застрэліць

ĉeĥe:

odstřelit, zastřelit

ĉine:

枪杀 [qiāngshā], 槍殺 [qiāngshā], 击毙 [jíbì], 擊斃 [jíbì], 子弹打死 [zǐdàndǎsǐ], 子彈打死 [zǐdàndǎsǐ], 枪毙 [qiāngbì], 槍斃 [qiāngbì], 枪决 [qiāngjué], 槍決 [qiāngjué], 用枪自杀 [yòngqiāngzìshā], 用槍自殺 [yòngqiāngzìshā]

france:

abattre (tuer qn), flinguer, fusiller

germane:

totschießen, niederschießen, erschießen

hungare:

agyonlő

indonezie:

menembak mati

japane:

射殺する [しゃさつする]

nederlande:

neerschieten, doodschieten, fusilleren

pole:

ubić, zastrzelić, rozstrzelać

portugale:

fuzilar, matar com tiro

rumane:

omorî, împușca, trage

ruse:

застрелить, расстрелять (кого-л.)

slovake:

odstreliť, zastreliť

ukraine:

застрелити, розстріляти

premmortigi

(tr)

Mortigi per forta premo, kiu haltigas vivnecesajn funkciojn: Aperadis ĉiam pli kaj pli […], la musoj preskaŭ premmortigis unuj la aliajn[109]; [ŝi] kisis la kornikon tiel fortege, ke ŝi preskaŭ premmortigis ĝin[110]. VD:sufoki

angle:

squeeze to death

beloruse:

задавіць, задушыць

ĉeĥe:

umačkat

france:

étouffer (trans.)

germane:

erdrücken, zerquetschen

hungare:

agyonnyom

itale:

soffocare

japane:

圧し殺す [おしころす], 圧死させる [あっしさせる]

nederlande:

verstikken

pole:

udusić

rumane:

sugruma

ruse:

удавить

slovake:

ušliapať

ukraine:

задушити

sin mortigi

(ntr)

Vole, konsciemortigi sin mem;suicidi: la Judoj do diris: Ĉu li sin mortigos? ĉar li diras: Kien mi iras, tien vi ne povas veni[111]; fine jena terura novaĝo diskoniĝis:Uzibitum, la granda ĉefpastro, sin mortigis![112]; la junulino preferis sin mortigi ol esti forkondukita kiel sklavino de la turkoj[113].

angle:

commit suicide, kill oneself

beloruse:

забіць сябе, выканаць самазабойства

ĉine:

自尽 [zìjìn], 自盡 [zìjìn], 自杀 [zìshā], 自殺 [zìshā], 輕生 [qīngshēng], 轻生 [qīngshēng], 抹脖子 [mǒbózi], 絕命 [juémìng], 绝命 [juémìng]

france:

se suicider

germane:

Selbstmord begehen

hispane:

suicidarse

hungare:

öngyilkosságot követ el, öngyilkos lesz

indonezie:

membunuh diri

itale:

suicidarsi

nederlande:

zelfmoord plegen

pole:

popełnić samobójstwo

portugale:

suicidar-se

rumane:

sinucide

ruse:

совершить самоубийство, наложить на себя руки, покончить с собой

sinmortigo

Memmortigo: li konsideris la ideon fini ĉion per sinmortigo[114]; post la 90aj jaroj saltis la nombro de sinmortigoj, certe pro ekonomiaj problemoj[115]; ĝi enhavas personajn tragediojn: sinmortigojn, disŝiritajn familiojn, perdon de talentoj[116]. SIN:suicido

angle:

suicide

beloruse:

самазабойства, суіцыд

ĉeĥe:

sebevražda

ĉine:

自尽 [zìjìn], 自盡 [zìjìn], 自杀 [zìshā], 自殺 [zìshā]

france:

suicide

germane:

Selbstmord

hungare:

öngyilkosság

indonezie:

bunuh diri

itale:

suicidio

japane:

自殺 [じさつ]

nederlande:

zelfmoord

pole:

samobójstwo

portugale:

suicídio

rumane:

sinucidere

ruse:

самоубийство

slovake:

samovražda

ukraine:

самогубство, самовбивство

mortomerita

angle:

deserving death

beloruse:

які заслугоўвае сьмерці

france:

mortel (qui mérite la mort)

germane:

den Tod verdienend

hungare:

halálos

indonezie:

pantas mati

nederlande:

dood-

pole:

zasługujący na śmierć

rumane:

meritând să moară

ruse:

смертный, расстрельный (по расстрельной статье)

ŝtonmortigi

(tr)

Mortigi per ŝtonĵetado: la popolo intencis ŝtonmortigi lin, ĉar tre koleris la tuta popolo, ĉiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj[119]; ili faris konspiron kontraŭ li, kaj ŝtonmortigis lin laŭ ordono de la reĝo[120]; ne pro bona faro ni volas ŝtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj ĉar vi, estante homo, pretendas esti Dio[121]. VD:ŝtonumi

angle:

stone (to death)

beloruse:

пабіць камянямі (пакараньне)

ĉine:

乱石砸死 [luànshízásǐ], 亂石砸死 [luànshízásǐ]

france:

lapider

germane:

steinigen

hispane:

lapidar

hungare:

megkövez

indonezie:

merajam

itale:

lapidare

japane:

石を投げつけて殺す [いしをなげつけてころす]

nederlande:

stenigen

pole:

ukamienować

portugale:

lapidar (matar)

rumane:

lapidați

ruse:

побить камнями (казнить)

svede:

stena till döds

ukraine:

закидати камінням, каменувати


administraj notoj

pri ~ado 2.:

  La ekzemploj eble ne tro taŭgas por fundamenti la sencon. Verŝajne
  ĝi estus ekzemple uzata en sciencaj statistikaj studoj pri
  populacioj.
  [WD]