onkl/o (original) (raw)

*onklo

GEN

Frato aŭ bofrato de patro aŭ patrino: li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato[1]; de mia onklo, frat’ de mia patro Hamlet ; mia onklo ekkantis kaj tuj ĉesis, sed mia frato kantadis la tutan vesperon DL ; Jonatan, onklo de David, estis konsilisto[2]; li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato PrV ; li estas Hebreo, kiel lia avo, kiel liaj onkloj, kaj lia nomo estas Izaako[3]; mia[ onklo]-patro kaj mia patrino-onklino eraras Hamlet ; Kritio, disĉiplo de Sokrato kaj onklo de Platono[4].

1.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
2.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 27:32
3.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII
4. André Cherpillod: Atlantido – la perdita kontinento, Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 21a

angle:

uncle

beloruse:

дзядзька, дзядзя

bretone:

eontr

bulgare:

чичо

ĉeĥe:

strýc

ĉine:

叔 [shū], 叔叔 [shūshu], 伯伯 [bóbo], 叔父 [shūfù], 舅 [jiù], 伯父 [bófù], 姑夫 [gūfu]

france:

oncle

germane:

Onkel

greke:

θείος

hispane:

tío

hungare:

bácsi, nagybácsi

ide:

onklulo

indonezie:

om, paman

itale:

zio

japane:

おじ

katalune:

oncle

nederlande:

oom

pole:

wuj, stryj

portugale:

tio

ruse:

дядя

slovake:

strýko

svede:

farbror, morbror

tibete:

ཨ་ཁུ་

ukraine:

дядько, вуйко, стрий

volapuke:

ziom, hiter motabrod, fatabrod

*onklino

GEN

Fratino aŭ bofratino de patro aŭ patrino: mia onklino estas bona virino[5]; la nudecon de frato de via patro ne malkovru, al lia edzino ne alproksimiĝu: ŝi estas via onklino[6]; Amram prenis al si sian onklinon Joĥebed kiel edzinon, kaj ŝi naskis al li Aaronon kaj Moseon[7]; nek liaj onkloj, nek liaj onklinoj havu en io ian profiton[8]; la ĉarmega aromo! […] forte ĝi rememorigas al mi la violojn de la bona onklino[9]; ili vidis apud si la doktoron kaj la onklinon Martha, lian fratinon BdV ; mia onklino Bosa veturigos min[10].

5.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
6.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 18:14
7.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 6:20
8.N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
9.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
10. Spomenka Ŝtimec: Hejmo en Mezeŭropo, Monato, jaro 1996a, numero 1a, p. 20a

angle:

aunt

beloruse:

цётка, цёця

bretone:

moereb

bulgare:

леля

ĉeĥe:

teta

ĉine:

伯母 [bómǔ], 姑妈 [gūmā], 姑媽 [gūmā], 姨 [yí], 姑姑 [gūgu], 叔母 [shūmǔ], 妗 [jìn], 婶母 [shěnmǔ], 嬸母 [shěnmǔ], 舅母 [jiùmǔ]

france:

tante

germane:

Tante

greke:

θεία

hispane:

tía

hungare:

néni, nagynéni

ide:

onklino

indonezie:

bibi, tante

itale:

zia

japane:

おば

katalune:

tia

nederlande:

tante

pole:

wujenka, stryjenka, ciocia (pot.)

portugale:

tia

ruse:

тётя, тётка

slovake:

teta

svede:

faster, moster

ukraine:

тітка, дядина

volapuke:

zian, jiter fatasör, motasör

boonklo

GEN

Onklo de edzo aŭ edzino: la filino kun sia filo venis viziti mian boonklon, kiu tiam laboris en Granado, kaj tiu filo tre multe amikiĝis kun la filino de mia boonklo[11].

beloruse:

дзядзька (мужа ці жонкі)

bretone:

eontr-da-heul

bulgare:

чичо-в-закон

ĉeĥe:

strýc manželky

germane:

Schwiegeronkel

hispane:

tío político

indonezie:

paman mertua, om mertua

japane:

義理のおじ [ぎりのおじ]

pole:

wuj

ruse:

дядя (по браку, не кровный)

slovake:

strýko manželky

geonkloj

Onklo kaj onklino, aŭ onkloj kaj onklinoj: mi veturos hodiaŭ al miaj geonkloj DL .

beloruse:

дзядзька і цётка, дзядзькі і цёткі


administraj notoj