tra (original) (raw)

*tra UV

I.

Prepozicio montranta:

ke iu movo komenciĝas ĉe unu ekstremo kaj atingas la alian: du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo[1]; malrapide ambaŭ iris tra la longa malplena strato[2]; vojaĝi ŝipe tra la Rejno de Majenco ĝis Kolonjo; li vagas tra senvojaj sablaj dezertoj[3]; tra la venteg' la voĉo ne aŭdiĝas[4]. VD:laŭ_1_

ke iu movo, kiu komenciĝis antaŭ io, eniĝas kaj daŭras pluen: tra la fenestro […] la vaporo iras sur la korton[5]; pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestroPrV ; tra unu orelo eniras, tra la dua elirasPrV ; mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo[6]; se ni eĉ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos […] ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo, en ĉia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra Esperanto[7]; la suno brilis sur lin tra inter la branĉoj[8]; sed ĝis nun la uzado de akuzativo post "tra" tute ne estas kontraŭregulaLR .

Rim.: Kiam la kunteksto ne montras sufiĉe klare, ke la movo daŭras pli malproksimen ol la koncernata objekto, oni povas uzi la akuzativon: la stana soldato falis tra fendon[9]; estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio[10]. Zamenhof en[11] asertas, ke la uzo de akuzativo post tra obeas la samajn regulojn, kiel post ĉiu alia prepozicio, sed samtempe li agnoskas, ke la senca diferenco estas kutime tre malgranda. Ŝajnas tamen, ke la regulo portra estas iom alia: ja akuzativo uzata kun prepozicio P ordinare signifas „al loko situanta P...“, do pli-malpli „al P...“, dum por prepozicio tra ĝi signifas „al iu loko (ajna), P...“, alidire, la trairata kaj la celata lokoj ne kongruas.

Tempon, dum kiu daŭras iu ago, ekde ĝia komenciĝo: la koko krias tra la tuta nokto[12]; vin mi petas, volu resti tra kelka tempo en palaco nia[13]; la alta urbo, kiu tra dek jaroj la tutan grekan forton kontraŭstaris[14]. SIN:dum

1.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
2.Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
3.Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
4.J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
5.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
6.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
7.L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VII
8.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
9.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
10.La Nova Testamento, S. Mateo 19:24
11.L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Pri la akuzativo post „tra“, Respondo 27, La Revuo, 1908, Februaro
12.William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
13.William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
14.J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido

afrikanse:

deur

albane:

me anë të

amhare:

በኩል

angle:

through, throughout

arabe:

من خلال

armene:

միջոցով

azerbajĝane:

vasitəsilə

beloruse:

праз, скрозь

bengale:

মাধ্যমে

birme:

ဖြတ်.

bosne:

kroz

ĉeĥe:

skrz, skrze

ĉine:

藉着 [jièzhe], 藉著 [jièzhe], 經過 [jīngguò], 经过 [jīngguò]

dane:

gennem

estone:

läbi

eŭske:

bidez

filipine:

sa pamamagitan ng

france:

à travers

galege:

mediante

germane:

durch

guĝarate:

દ્વારા

haitie:

atravè

haŭse:

ta hanyar

hinde:

के माध्यम से

hispane:

a través de 3. durante

hungare:

1. át 2. keresztül 3. át (időben), keresztül (időben), alatt

igbe:

site na

irlande:

trí

islande:

gegnum

japane:

スルー

jave:

liwat

jide:

דורך

jorube:

nipasẹ

kanare:

ಮೂಲಕ

kartvele:

მეშვეობით

kazaĥe:

арқылы

kimre:

trwy

kirgize:

аркылуу

kmere:

តាមរយៈការ

koree:

를 통해

korsike:

attraversu

kose:

ngokusebenzisa

kroate:

kroz

kurde:

bi saya

latine:

per

latve:

cauri

laŭe:

ໂດຍຜ່ານການ

litove:

per

makedone:

преку

malagase:

ny alalan ‘

malaje:

melalui

malajalame:

മുഖാന്തിരം

malte:

permezz

maorie:

i roto i

marate:

द्वारे

monge:

los ntawm

mongole:

дамжуулан

nederlande:

1. door 2. door, doorheen, via 3. gedurende, doorheen, tijdens

nepale:

माध्यम

njanĝe:

kudzera

okcidentfrise:

troch

panĝabe:

ਦੁਆਰਾ

paŝtue:

له لارې د

pole:

przez, wskroś

portugale:

1. através de

ruande:

binyuze

ruse:

1. сквозь, через 2. сквозь, через 3. в течение

samoe:

e ala i

sinde:

جي ذريعي

sinhale:

හරහා

skotgaele:

tro

slovake:

cez

slovene:

skozi

somale:

iyada oo

ŝone:

kuburikidza

sote:

ka ho

sunde:

ngaliwatan

svahile:

kupitia

taĝike:

ба воситаи

taje:

1. ไปตาม, ทะลุผ่าน 2. ผ่านทาง 3. ตลอด, ตลอดทั้ง

tamile:

மூலம்

tatare:

аша

telugue:

ద్వారా

ukraine:

через

urdue:

کے ذریعے

uzbeke:

ichidan

vjetname:

thông qua

volapuke:

da

zulue:

ngokusebenzisa

tra inter

Evitante barojn, de unu flanko al la alia flanko de: la suno brilis sur lin tra inter la branĉoj[15]; fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj[16]; la luno aperis kaj ĵetis siajn radiojn tra inter la pintoj de l' pomarboj[17].

angle:

through (and between)

beloruse:

праз, паміж

ĉine:

介于 [jièyú], 介於 [jièyú]

france:

au travers de

germane:

zwischen ... hindurch

pole:

z pomiędzy

II.

Vortero kun la senco 2.

trae

De unu flanko ĝis alia: rajdanto sur ĉevalo povas tute libere traveturi la tutan arbon trae[18]! kvazaŭ la rigardo de la senkulpa infano trabruligus lin trae kaj disfluidigus la glacion, per kiu estis kovrita lia koro[19]; la suno […] trae varmigis la disvolvitajn rozojn[20]; trae de ĉiuj viaj grimacoj mi vidis la verecon […] kaj kiom da respekto vi havas[21]; Mi ja divenas vian noblan politikon ⫽ Mi trae komprenas vin[22]! Fingretoj, direktitaj al roza sun-helo, ⫽ Ruĝiĝis trae, kiel rubena juvelo[23]; iru, mi diras, aŭ mi trapikos vin trae[24]! la malvarmo trapenetras traen, ĝis la ostoj Metrop ; domoj, trae bruligitaj, faladis[25]; VD:profundetute

18.Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
19.Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
20.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de la jaro
21.Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Dua
22.Internacia krestomatio, Patro
23.Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro IV.
24.Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
25.Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLIX

angle:

all the way through

beloruse:

скрозь, наскрозь

ĉeĥe:

naskrz, skrze

ĉine:

穿透 [chuāntòu]

france:

de part en part

germane:

durch ... hindurch

hispane:

de principio a fin

hungare:

keresztül

japane:

突き抜けて [つきぬけて], 端から端まで [はしからはしまで]

pole:

na wskroś, na wylot

ruse:

насквозь

slovake:

naskrz, skrz

ukraine:

наскрізь

traigi

Fari, ke io iru trae de io: varma vento […] sin traigis silente tra la nebuloj[26]; la korpoparto, kiun estas plej malfacile traigi, estas la kapo[27]; teruro traigis lin nun je la nura penso pri tio[28]; tia tremo […] ŝin traigis ĉe lia proksimiĝo[29]; traigis lin kompata pento[30].

26.Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
27.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
28.Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XXXII
29.Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII
30.Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro VIII.

angle:

pass through

beloruse:

праймаць, працягваць

ĉeĥe:

proniknout, prorazit, prostrčit, protknout

ĉine:

貫穿 [guànchuān], 贯穿 [guànchuān]

france:

traverser

germane:

durch gehen, durchlaufen

hispane:

cruzar, atravesar

hungare:

átvezet (vmin keresztül), átvisz (vmin keresztül)

japane:

突き通す [つきとおす]

pole:

przenikać, przejmować, przebijać, nurtować

ruse:

провести (что-л. сквозь что-л.), продеть, пронзить

slovake:

preniknúť, prestrčiť

ukraine:

проводити, переміщати, пересувати, переносити (через що-н., з одного кінця в інший), протикати, простромлювати

traiĝi

Atingi tra io; eniĝi kaj eliĝi: ho ve, mi estas tro dika! […] mi ne povas traiĝi[31]; vintre [ili] ne povas eliĝi, sed nun kiam la suno varmigis la teron, ili traiĝos[32]; la kampo vestiĝis komence flave kaj poste blue, fine traiĝis al tute neverŝajna, ultramara koloro[33]; Anjo elŝovis la nazon tra la malfermetata pordo, poste traiĝis la resto de ŝia korpo[34].

angle:

get through

beloruse:

праходзіць (праз), прабівацца

ĉine:

通行 [tōngxíng], 得到通过 [dédàotōngguò], 得到通過 [dédàotōngguò]

germane:

durch kommen, durch passen

japane:

突き抜ける [つきぬける]

pole:

przedostawać się, przebijać się

III.

Prefikso signifanta:

De komenca ĝis fina loko: trahaki, tratranĉi; trairi,trakuri,trapasi,traveturi,tralasi; traflugis anĝelo preter orelo PrV ; tralegi libron[35];(legi de la unua ĝis la lasta paĝo kun pli malpli da atento); atentan […] tralegon de tiu ĉi libro mi rekomendas al[ĉiuj] [36]; trarigardi la paĝojn Marta ; la enhavon de granda kestoj oni trarigardis[37]; [li] trarigardis ĉiujn angulojn de la ĉambro, por kontroli, ĉu iu ne aŭskultas[38].

De komenca ĝis fina momento: ili tradormis tie la nokton[39]; aĝon trababilinte, li dormis en bruo[40]; tradanci la nokton; tranokti; tralabori la tagon; ĉiu tago [estis] vane trasonĝita[41] (pasigita sonĝante); travintri vivon travivi estas art' malfacilaPrV ; ĝi sentis sin plensence feliĉa pro la tuta mizero kaj suferoj, kiujn ĝitrasurportis[42].

De komenca ĝis fina grado de plenumo; komplete, tutplene: trabruli(tutbruli); la flamo kreskis supren kaj trabruligadis ĉiam novajn kronojn el rozoj kaj hederoj[43]; li tradandis (fordandis) en la vojo la monon[44]; tradiboĉi (fordiboĉi) ĉion ĝis la lasta ĉemizo[45]; ili forlasis iun banejon, ili estas preskaŭ trafrostitaj[46] (tutfrostita); tiun libron oni devas […] tralerni[47] (finlerni); jen ili ĉiuj elfrotiĝos kiel vesto, tineoj ilintramanĝos[48] (formanĝos). SIN:el_2_

Rim.: Ĉar laŭ tiu lasta signifo la prefikso „tra“ estas ofte dubasenca, oni uzu prefere la pli taŭgajn vorterojnfin-,tut-.

35.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 12:4
36.Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
37.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
38.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
39.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:54
40.Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro V.
41.J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
42.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
43.Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXII
44.N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
45.N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
46.La Ondo de Esperanto, 2002, №3
47.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
48.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 50:9

beloruse:

пра-

france:

parcourir (préfixe p. ex. kuri courir, trakuri parcourir en courant)

germane:

~diboĉi: durchbringen (verschwenden).

hispane:

~haki: piratear. ~labori: trabajar (por un tiempo). ~bruli: quemar. ~diboĉi: ir de juerga. ~frostita: refrigerado mediante.

hungare:

~haki: átvág. 2. át-, keresztül- ~bruli: leég. ~diboĉi: elmulat. ~frostita: átfagyva.

pole:

~haki: przerąbać, przekuć się. ~labori: przepracować. ~bruli: przepalić, wypalić się. ~diboĉi: przehulać. ~frostita: przemarznięty.

ruse:

~haki: прорубить. ~labori: проработать (какое-то время). ~bruli: прожечь. ~diboĉi: пропить. ~frostita: промёрзший.

35.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 12:4
36.Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
37.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
38.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
39.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:54
40.Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro V.
41.J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
42.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
43.Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro LXII
44.N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
45.N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua
46.La Ondo de Esperanto, 2002, №3
47.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
48.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 50:9


administraj notoj