ung/o (original) (raw)
*ung/oUV
*ungo

Korneca elkreskaĵo ĉe la ekstremo de homaj aŭ bestaj fingroj: [ŝi] pritranĉu siajn ungojn[1]; preskaŭ la sango elŝprucas el sub la ungoj(pro firmteno) [2]; la kliento mordetis la ungojn kaj denove profundiĝis en sian meditadon[3]; pinte fajlitaj ungoj[4]; la ungoj de ŝiaj teneraj fingroj ne estis lakitaj[5]; mi elgratos al li per la ungoj la okulojn[6]; frapante per siaj plataj ungoj la klavojn de la neagordita fortepiano[7]; nokta muziko, de kiu […] la ungoj bluiĝas[8]; la hundeto saltis kontraŭ la pordo, ĝiaj ungoj gratis sur la ligno[9]; (figure) [nia ŝipo] baraktis en la ungoj de la rifo[10]; vizaĝo agrabla kaj ungo diabla. PrV .
1.trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 21:12
2.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝi estis tute sentaŭga
3.Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
4.Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 13
5.La Ondo de Esperanto, 2001, №11
6.Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
7.I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 13
8.Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
9.Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvina Parto
10.B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 47
angle:
fingernail (p.p la fingro), toenail (p.p. la piedfingroj)
beloruse:
ногаць, пазногаць, кіпцюр
bretone:
ivin [homoj], karn, skilf
ĉeĥe:
nehet, dráp
ĉine:
爪子 [zhuǎzi], 指甲 [zhǐjia]
finne:
kynsi
france:
ongle, griffe, sabot
germane:
Nagel, Kralle
hebree:
ציפורן, טופר
hispane:
uña
hungare:
köröm
indonezie:
kuku
itale:
unghia
japane:
つめ
katalune:
ungla
nederlande:
nagel
perse:
ناخن
pole:
paznokieć, pazur
portugale:
unha
ruse:
ноготь, коготь
svede:
nagel, klo
tibete:
སེན་མོ་
ukraine:
ніготь, кіготь
ungi
(tr)
Grati, skrapi aŭ ŝiri per ungoj: lin la leon’ atendis jam avide, | sed li atakis iom trorapide, | en granda hast’ maltrafis sian celon, | kaj ungis al li sole la orelon[11].
11. K. Kalocsay: La Cerbo, en: Ezopa Saĝo, 1956
france:
griffer
*ungego
angle:
claw, talon (precipe p.p. birdoj)
beloruse:
кіпець, кіпцюр
bretone:
kraban, skilf
ĉine:
爪 [zhuǎ], 爪子 [zhuǎzi]
france:
griffe, serre
germane:
Kralle, Klaue
hispane:
garra
hungare:
karom
indonezie:
cakar
itale:
artiglio
japane:
つめ
katalune:
grapa, urpa, arpa
nederlande:
klauw
perse:
چنگ (جانوران)، چنگال (جانوران)
pole:
szpon
portugale:
garra, presa
ruse:
коготь
svede:
klo
ukraine:
пазур (лева і т.п.)