vitr/o (original) (raw)

*vitro

Malmola, travidebla, rompebla substanco, precipe el silicia dioksido(vd kvarco): vitro estas rompebla kaj travidebla[1]; vitro kaj feliĉo ne estas fortikajPrV ; dek du perloj […] kvazaŭ travidebla vitro[2]; [li estis] tiel blanka kaj diafana, kvazaŭ li estus el vitro[3]; trono […] el laktoblanka vitro[4]; vitropeceto[5]; vitrero[6]; vitrosonorileto[7]; vitrofarejo[8]; tra la fenestro, en kiu estis rompita vitro, ensaltis malbela bufo[9].

Objekto el vitro: fenestrovitro[10]; la klaraj vitroj de la fenestroj[11]; vitroporda ŝranko Marta ; peco da spegula vitro[12]; li viŝis al si la okulojn kaj surmetis la okulvitrojn[13]; ŝiaj okuloj penetreme brilis tra la dikaj vitroj Marta ; tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro PrV ; ĉion rigardi tra sia persona vitro(juĝi arbitre, laŭ propra vidpunkto) PrV . VD:glaco,vitralo,vitrino

1.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
2.La Nova Testamento, Apokalipso 21:21
3.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
4.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
5.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
6.Monato, Espero, 2003
7. Saliko: Kolekti sonorilojn, Monato, 2001/02, p. 24
8.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
9.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
10.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
11.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
12.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
13.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj

afrikanse:

glas

albane:

qelqi

amhare:

ብርጭቆ

angle:

1. glass (material) 2. glass (object made of)

arabe:

زجاج

armene:

ապակի

azerbajĝane:

şüşə

beloruse:

шкло

bengale:

কাচ

birme:

ဖန်ခွက်

bosne:

staklo

bulgare:

стъкло

ĉeĥe:

sklo

ĉine:

玻璃 [bōli], 玻 [bō], 璃 [lí]

dane:

glas

estone:

klaas

eŭske:

beira

filipine:

salamin

france:

1. verre (matériau)

galege:

vidro

germane:

Glas (Substanz) ~opeceto: Glassplitter. ~ero: Glassplitter. ~ofarejo: Glasbläserei. 2. Glasscheibe, Verglasung

greke:

(γ)υαλί, τζάμι

guĝarate:

કાચ

haitie:

haŭse:

gilashi

hebree:

זכוכית

hinde:

कांच

hispane:

vidrio

hungare:

üveg

igbe:

iko

indonezie:

kaca

irlande:

gloine

islande:

gler

japane:

ガラス

jave:

kaca

jide:

גלאז

jorube:

gilasi

kanare:

ಗಾಜಿನ

kartvele:

მინა

kazaĥe:

шыны

kimre:

gwydr

kirgize:

айнек

kmere:

កញ្ចក់

koree:

유리

korsike:

biccheri

kose:

iglasi

kroate:

staklo

kurde:

cam

latine:

vitro

latve:

stikls

laŭe:

ແກ້ວ

litove:

stiklas

makedone:

стакло

malagase:

fitaratra

malaje:

kaca

malajalame:

ഗ്ലാസ്

malte:

ħġieġ

maorie:

karaihe

marate:

काच

monge:

iav

mongole:

шилэн

nederlande:

1. glas 2. ruit

nepale:

ग्लास

njanĝe:

galasi

okcidentfrise:

glês

panĝabe:

ਗਲਾਸ

paŝtue:

ګيلاس

pole:

szkło

portugale:

vidro

ruande:

ikirahure

ruse:

стекло

samoe:

tioata

sinde:

گلاس

sinhale:

වීදුරු

skotgaele:

glainne

slovake:

sklo

slovene:

steklo

somale:

galaas

ŝone:

girazi

sote:

khalase

sunde:

kaca

svahile:

kioo

svede:

glas

taĝike:

шиша

taje:

แก้ว

tamile:

கண்ணாடி

tatare:

пыяла

telugue:

గాజు

tibete:

ཤེལ་སྒོ་

ukraine:

скло

urdue:

گلاس

uzbeke:

shisha

vjetname:

kính

zulue:

ingilazi

vitra

El vitro: vitra glaso; vitra krenujo IK ; vitraj perloj[14]; pupoj kun vitraj okuloj[15]; li havis vitran globeton, el kiu fluis parfumoj[16]; la ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maro[17]; vitra dinosaŭra skeleto, majstroverko de brila vitristo[18].

Vitrita: oni ne ĵetu ŝtonojn, sidante en vitra domo; vitra ĉerko[19].

14.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
15.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
16.B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIII
17.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
18. Marjorie Boulton: Dinomanio, Monato, 1994/02, p. 16
19.Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino

angle:

1. glass (material) 2. glass-covered

beloruse:

шкляны

bulgare:

стъклен

ĉeĥe:

skleněný

ĉine:

玻璃似 [bōlisì]

france:

en verre

germane:

gläsern

greke:

(γ)υάλινος

hebree:

2. מזוℷℷ

hungare:

1. üveg- ~a glaso: üvegpohár. 2. üvegezett, üveges

japane:

ガラスの [がらすの], ガラス製の [がらすせいの], ガラスのはまった[がらすのはまった]

nederlande:

glazen, van glas

pole:

szklany

portugale:

de vidro

ruse:

стеклянный

slovake:

sklený

ukraine:

скляний

vitri

(tr)

Garni per vitroj: vitrita pordo, galerio; ruĝa ŝranko vitrita IK ; tablo kovrita de vitritaj skatoloj kun oraj objektoj Marta .

angle:

cover with glass

beloruse:

шкліць, зашкліць

bulgare:

остъклявам

ĉeĥe:

zasklívat

france:

vitrer

germane:

verglasen

greke:

τζαμώνω

hebree:

לזℷℷ

hispane:

acristalar, encristalar

hungare:

(be)üvegez

japane:

ガラスを張る[がらすをはる]

nederlande:

beglazen

pole:

szklić

portugale:

envidraçar

ruse:

застеклять, застеклить, остеклить

slovake:

zaskliť

ukraine:

склити, уставляти скло

vitreca

Havanta aspekton de vitro: ŝiaj palpebroj ŝvelis, la pupiloj kovriĝis per vitreca vualo Marta ; ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita internen(nefokusita,malklara) Marta ; kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizaĝoj de la pasantoj Marta .

angle:

glassy, vitreous

beloruse:

шкляны, шклопадобны

ĉeĥe:

skelný (jako sklo), sklovitý

france:

vitreux

germane:

glasig

greke:

(γ)υαλικός

hungare:

üveges (üvegszerű)

japane:

ガラス状の [がらすじょうの], ガラス質の [がらすしちの], ガラスのような [がらすのような]

nederlande:

glazen, glasachtig, hyaloïdeus, vitreus

pole:

szklisty

portugale:

vítreo

ruse:

стеклянный, стекловидный

slovake:

sklovitý

ukraine:

склоподібний, склистий

vitrego

Granda vitrofenestro aŭ vitralo: [ĝi] staras malantaŭ la montro-vitrego, kaj bedaŭrinde malantaŭ ferkrado[20].

angle:

picture window, bay window, plate glass, stained glass window

beloruse:

вітрына

ĉine:

橱窗 [chúchuāng], 櫥窗 [chúchuāng], 展覽櫥窗 [zhǎnlǎnchúchuāng], 展览橱窗 [zhǎnlǎnchúchuāng]

germane:

Schaufenster

japane:

大型ガラス[おおがたがらす]

pole:

witryna, okno wystawowe

vitrigi

Transformi ion en vitraspektan substancon: (figure) larmoj […] vitrigis la pupilojn Marta ; vitrigi homojn (elspioni) [21]. VD:nebuligi,vuali

angle:

vitrify

beloruse:

пераўтвараць у шкло

ĉeĥe:

přeměnit na sklo

france:

vitrifier

hungare:

megüvegesít, üveggé olvaszt

japane:

ガラス化する [がらすかする], ガラス状にする[がらすじょうにする]

nederlande:

verglazen

pole:

szklić, pokrywać szkłem

ruse:

превращать в стекло, остекловывать

slovake:

robiť skleným, sklovitým

grandiga vitro, pligrandiga vitro

FOT

Lupeo: li […] tenas sian grandigan vitron antaŭ la okulo kaj rigardas akvoguton[22]; li venis kun pligrandiga vitro, metis eksteren anguleton de sia surtuto kaj lasis fali sur ĝin la neĝajn flokojn[23].

angle:

magnifying glass

beloruse:

павелічальнае шкло, лупа

bulgare:

увеличително стъкло, лупа

ĉeĥe:

zvětšovací sklo

ĉine:

放大鏡 [fàngdàjìng], 放大镜 [fàngdàjìng], 強力放大鏡[qiánglìfàngdàjìng], 强力放大镜 [qiánglìfàngdàjìng]

germane:

Vergrößerungsglas, Lupe

hispane:

lupa

hungare:

nagyító(üveg)

nederlande:

vergrootglas

pole:

szkło powiększające, lupa

ruse:

увеличительное стекло, лупа

slovake:

zväčšovacie sklo

*okulvitroj [24]

FOT

Optikaj vitroj por ambaŭ okuloj, garnitaj per muntaĵo, per kiu oni fiksas ilin ĉu sur nazo kiel nazumo, ĉu sur nazo kaj oreloj kiel branĉvitroj: la maljuna ministro […] rigardis tra siaj okulvitroj[25]; li movetis la kapon, viŝis siajn okulvitrojn, surmetis ilin denove[26]; rondaj okulvitroj VivZam ; dikaj okulvitroj Marta ; miopuloj, kiuj ne posedas okulvitrojn[27]; virino portanta sunokulvitrojn[28]; naĝ-okulvitroj[29]; (figure) rigardi la mondon tra la okulvitroj de l' optimismo protektokulvitroj[30]; (figure) la herooj de 1812 vole-nevole perceptiĝas nur tra okulvitroj de la romano deLev Tolstoj [31]. VD:monoklo,binoklo

Rim.: Hermann D. Tautorat, por eviti la ĝenan pluralon (kiom da objektoj estas du okulvitroj?), proponis retroderivi el monoklo kaj binoklo la neologismon oklo: mi havas multajn oklojn, sed eĉ unu ne povas trovi[32]; la maljuna viro […] observis la knabon tra sia ridinda malgranda oklo[33]. [Wolfram Diestel]

24.L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, okul'vitr'
25.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
26.H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
27. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, P. P. P. aŭ Por Plenigi Paĝojn
28.Monato, Hektor Alos I Font: Spektantoj spektataj, 2003
29.Monato, Hori Jasuo: Masko-manio, 2009
30.Monato, Thierry Salomon: Ruĝŝlima vulkano, 2010
31.Monato, Nikolao Gudskov: Reveno de heroo, 2004
32.Ĉu 'oklo' taŭgas? - UniLang
33. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Akvo de l' Vivo

angle:

glasses (for eyes) sunokul~oj: sunglasses.

beloruse:

акуляры

bulgare:

очила sunokul~oj: очила за слънце.

ĉeĥe:

brejle, brýle sunokul~oj: brýle proti slunci.

ĉine:

眼鏡 [yǎnjìng], 眼镜 [yǎnjìng], 老花鏡 [lǎohuājìng], 老花镜 [lǎohuājìng], 玻璃鏡片 [bōlijìngpiàn], 玻璃镜片 [bōlijìngpiàn]

france:

lunettes

germane:

Brille sunokul~oj: Sonnenbrille. naĝ-okul~oj: Schwimmbrille. protektokul~oj: Schutzbrille.

greke:

γυαλιά

hebree:

משקפיים

hispane:

gafas, lentes

hungare:

szemüveg

indonezie:

kacamata

japane:

めがね

katalune:

ulleres

nederlande:

bril sunokul~oj: zonnebril.

pole:

okulary {pl} sunokul~oj: okulary słoneczne. naĝ-okul~oj: okulary pływackie.

portugale:

óculos

ruse:

очки

slovake:

okuliare sunokul~oj: okuliare proti slnku.

svede:

glasögon

turke:

gözlük

ukraine:

окуляри


administraj notoj