Trovu loĝejon | Pasporta Servo (original) (raw)
Pasporta Servo ne plu subtenas IE publikigita je : 1-a de februaro 2024
La retumilo Internet Explorer 11 de firmao Mikrosofto naskiĝis en oktobro 2013 kaj estis oficiale retirita je 15a de junio 2022. Ĝia kadukeco signifas ke multaj – jam normigitaj – teĥnologioj de la moderna TTT ne funkcias en ĝi. En la lastaj 2 jaroj ni observis ĉu iuj el niaj uzantoj daŭre vizitas PS-n per Internet Explorer; bonŝance nur 3 uzantoj tion faris, lastfoje en aŭgusto 2022. Tio signifas ke Pasporta Servo povas sekure ne plu zorgi pri retrokongruo kun IE11, kaj ekadopti modernajn teĥnologiojn.
Antaŭjarfina cimo-ĉaso publikigita je : 20-a de decembro 2023
Ni kaptis iom da cimoj kaj forsendis ilin al pli varmaj landoj, ĉar en Nederlando (kie troviĝas la servilo de Pasporta Servo) estas vintro.
[ • • • ]
Sciigu kion gastoj atendu en/ĉe via domo publikigita je : 17-a de septembro 2023
Gastigantoj ne devas plu limigi sin al tro baza listo de kondiĉoj. Kontrolu la plivastigitan liston kaj ĝisdatigu la detalojn de via loĝejo, por ke gastoj pli bone sciu kion atendi kaj povu trovi la plej taŭgan loĝejon per la serĉilo.
[ • • • ]