La TEJO-volontulo Cyril rakontas pri JES 2023 en Germanio (original) (raw)

Artikolo de Cyril Schultz, TEJO-volontulo

Tradicie, TEJO sendas volontulojn al la plej grandaj junularaj aranĝoj por reprezenti sin, do kompreneble al JES (Junulara Esperanto Semajno). Ĉar miaj karegaj kolegoj ankoraŭ ne plene komprenis ke ĝi estas pli festa kaj karaokeumada ol konferenca, aŭ eble ĉar nur mi sufiĉe stultas por akcepti tutan semajnon de manko da dormo, mi estis la nura kandidato por ĝui la malavarecon de TEJO kaj diri jes al JES (bonvolu pardoni tiun ege tro facilan vortaranĝon). Eĉ eble ili antaŭvidis la nuligon de mia trajno al Berlino, pro kio mi maltrafis la interkonan vesperon kiu okazis sen nomŝildujoj ĉar mi respondecis pri kunporti ilin. “Repagitajn vojaĝumojn” ja anoncis la muzikalo Petveturaj aventuroj al volontuloj…

Ĉi-jare, la nun malevitinda junulara renkontiĝo de Novjaro okazis ekde la 27-a de Decembro ĝis la 3-a de Januaro ĉe la gastigejo Hirschluch en Storkow, ie inter Berlino kaj Pollando. Partoprenis 186 homoj el 20 diversaj loĝlandoj. Danke al la aktiva, kuraĝa organizanta teamo de GEJ (Germana Esperanto Junularo) kaj al partoprenintoj, la evento disponeblis riĉan koncertan programon, lingvokursojn por komencantoj kaj progresantoj, ekskursojn, saŭnon, artfajron kaj ŝakturniron. Pro interesa verdskolta iniciatemo, la partoprenintoj ĉiuj (se ili volis) havis koverton por ricevi skribitajn am-, aŭ almenaŭ ŝat-, mesaĝojn de la aliaj. Ties sukceso povas montri ke la hodiaŭaj junuloj ankoraŭ ŝategas verki kaj legi handskribitajn mesaĝojn. Ĝi ebligis kunporti memoraĵojn el la kongreso, kaj eventuale komuniki kun iu se oni ne rin trovis inter la 186 ĉeestintoj.

Kvankam ili klare bezonis dormon, kelkaj aŭdaculoj kiel mi aliĝis al neformala seminarieto pri lingva politiko de TEJO organizita de Michael Boris Mandirola. La celo estis cerbumi pri alireblaj prezentaĵoj de la pozicioj de TEJO pri lingvoj rilate al homaj rajtoj, la lingva problemo en internacia komunikado, la rolo kaj taŭgeco de Esperanto en tio (pozicioj legeblaj en ĉi tiu dokumento). Do eble lingvopolitikaj memeoj atendos vin baldaŭ.

Tamen, la evento montris ke nin atendas granda defio por la vintraj eventoj: la nombro de malsanuloj (inkluzive de KOVIM)! Verŝajne la problemo ne novas, sed nune ĝi ŝajnas pli serioza. Oni bone konscias ke malsanoj ne nur temas pri persona malkomforto dum kelkaj tagoj; ili fakte mortigas. Kion fari nun? Ĉu porti maskojn, amase testiĝi, provizi apartan dorm- kaj manĝĉambron por la malsanuloj? Ni ankaŭ ne povas ignori ke pli frue reveni hejmen ege malfacilas pro la kosto de lastminutaj trajn- aŭ flugbiletoj… do ĉiuokaze ni devas plugastigi la malsanulojn ie en la kongreso, sed kiel? Multe da diskuto okazis pri tio, sed neniu perfekta solvo ekzistas.

La statistikoj ankaŭ montras ke progreso pri inkluziveco bezonatas, ĉar partoprenis 103 iĉoj kaj 60 inoj (+ aliaj kaj partoprenintoj kiuj ne indikis genron).